Al la enhavo

Relativeco de la moralo.

de Solulo, 2011-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 133

Lingvo: Esperanto

zongwen (Montri la profilon) 2011-septembro-24 01:24:01

miĥil:Se vi emus respondi mi havus ankoraŭ kelkajn demandojn kiuj interesus min.

1. Ĉu vi pensas ke homoj estas io speciala? Ĉu homoj havas specialan lokon en la universo? Ĉu ili estas esence malsamaj al animaloj, rokoj aŭ elektronoj? Mi pensetas ke via respondo estus 'ne', pri kio mi supozeble samopinius, sed mi ne estas tute certa.

2. Ĉu vi ankaŭ mem persone spertis tiujn verojn pere de meditado?
Bonaj demandojn!
Jes, mi pensas ke homoj estas tro speciala en la universo. Laŭ budhismo, estas ses specoj vivestaĵojn, dioj, malamikoj de dioj, homoj, animaloj, malsataj fantomoj kaj inferuloj. Nur homoj povas atingi la plej alta iluminado, kion mi volas defini kiel rezulto de sperti tutan veron. Nur homoj estas la plej taŭgaj iloj por fari la eksperimento de sperti tutan veron. Dioj estas tro feliĉaj kaj komfortaj iloj kaj animaloj, malsataj fantomoj kaj inferuloj estas tro suferaj. Homoj havas ĉiujn karakterojn de alia kvin vivestaĵoj.

La vero estas tie interne kaj extrere. Ni ne devas inventi ĝin. Ni povas nur eltrovi ĝin kaj sperti ĝin.

Scienco estas maniero de trovi extrere aŭ perturbi. Oni povas proksimi al la vero per ĝi anstataŭe sperti la veron rekte. Observulo povas influi eĉ trodi la rezulto de observi aŭ eksperimento.

Meditado estas sperco de tuta vivo por forigi la subjektivan observulon. Meditado enhavas iri, stari, sidi, diri, pensi kaj eĉ dormi. Ĝi estas la eksperimento de neniiĝi ciujn perturbojn. Kiam la observulo estas nenigita, ĝi signifas ĉiujn eblecojn anstaŭe morti, fini, tute malpleni aŭ terminalo. La vero mem aperas. La observulo kaj la objekta universo kunfandiĝas. Tio estas alia signifo de la metaforo kiel guto da akvo aŭ ondo reveni al la maro. Iam la sperto de eltrovi la rezulto estis tiel ŝoka ke iuj trovuloj ploregis, iuj ridegis kaj iuj povis diri nenion por monatoj.

Mi mem ankoraŭ ne persone spertis tiujn. Mi nur lernas kiel meditadi sufiĉe bone en ĉiutaga vivo. Mi estas nur komencanto sed mi kredas la rezulto estas la plej feliĉa kaj vera.

Ĉi tie, John eble povas akiri ĝojon per amo portempa, sed bedaŭinte il malŝparus la plej bona ilo por sperti la veran feliĉon.

mihxil (Montri la profilon) 2011-septembro-28 20:59:24

zongwen:Laŭ budhismo, estas ses specoj vivestaĵojn, dioj, malamikoj de dioj, homoj, animaloj, malsataj fantomoj kaj inferuloj. Nur homoj povas atingi la plej alta iluminado, kion mi volas defini kiel rezulto de sperti tutan veron. Nur homoj estas la plej taŭgaj iloj por fari la eksperimento de sperti tutan veron. Dioj estas tro feliĉaj kaj komfortaj iloj kaj animaloj, malsataj fantomoj kaj inferuloj estas tro suferaj. Homoj havas ĉiujn karakterojn de alia kvin vivestaĵoj.
Interese. Kvankam, kiel vi komprenas, mi kredas neniun vorton de ĉio ĉi.

zongwen:Scienco estas maniero de trovi extrere aŭ perturbi. Oni povas proksimi al la vero per ĝi anstataŭe sperti la veron rekte. Observulo povas influi eĉ trodi la rezulto de observi aŭ eksperimento.
Mi ne certas ke mi komprenis tion ĉi, do ankaŭ ne certas ĉu mi samopinias. Nu, eble estas pli ĝuste diri ke mi certas ke mi ne komprenis...

Ŝajne vi diras ke scienco influas sian observon. Tio foje povas vereti, sed ankaŭ ofte tute ne. Veras ekzemple en 'Heisenberg'a senco, kaj mi supozas ke elpenseblas ekzemploj el aliaj fakoj. Ekz. mi povas imagi ke intervjuo de homo ankaŭ influas la homon. Sed ekz. kosmologo kiu studas la kosman radiadon, tute neniel influas ĝin, kaj ŝajnas al mi ke tio povas tute objektive okazi.

zongwen:Iam la sperto de eltrovi la rezulto estis tiel ŝoka ke iuj trovuloj ploregis, iuj ridegis kaj iuj povis diri nenion por monatoj.
Kvazaŭ en La Vortico de Totala Perspektivo, ĉu ne ridulo.gif

zongwen:Ĉi tie, John eble povas akiri ĝojon per amo portempa, sed bedaŭinte il malŝparus la plej bona ilo por sperti la veran feliĉon.
Li ne estas monaĥo, li ne okupiĝas pri meditado, ĉu lia edzino malsanus, aŭ ne. Ĉu li trovus 'veran' feliĉon se nenio estus okazinta al lia edzino?

zongwen (Montri la profilon) 2011-oktobro-10 08:02:42

miĥil:Kvazaŭ en La Vortico de Totala Perspektivo, ĉu ne ridulo.gif
Eble, mi pensas kaj respondos poste. Mi ŝatas la filmon Gvidlibro Por Petveturanto Al Galaksio. La fina rezulto ne estus 42, sed ĉiuj estas la reĝisoro de sia vivo, nek Dio nek Budho. La Budho tiel diris. okulumo.gif
Mi rigardas La Okupado de La Muro Strato.

Reen al la supro