Relativeco de la moralo.
ya Solulo, 27 Agosti 2011
Ujumbe: 133
Lugha: Esperanto
Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 8:13:17 alasiri
robinast: ĉu vi vere pensas, ke moralaj problemoj ja samtempe nepre estas religiaj? Kaj ateistoj jam laŭdifine malhavas moralajn problemajn?Jes. Mi vere pensas ke moralaj problemoj nepre estas religiaj.
Se ateistoj havas moralajn problemojn (kiuj ili certe havas), la problemoj enhavas religian aspekton. Pura ateismo estas scienca, logika; ĉio povas esti logike kaj science klarigata. Oni klare kaj science povas klarigi kial homoj suferas, ploras, kial ili estas malfeliĉaj kaj havas rimorsojn...
(Mi ne kaŝas ĉi tie mian ironion kaj sarkasmon rilate al pura ateismo)
mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 8:35:27 alasiri
Paulinho:Nur hodiaŭ (03 - 08 - 2011 aŭ 08 - 03 - 2011)Mi rekomendus la norman kaj unusencan notacion: 2011-09-03.
Paulinho:Kurioze: la nomo de la fadeno estas "relativeco de la moralo". Sed oni multe diskutas dion kaj religion. Kial?Ĉar kelkaj uloj vidis rilaton inter religio kaj moralo, kaj eĉ inter moralo kaj postvivo.
Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 8:57:18 alasiri
miĥil:Ĉar kelkaj uloj vidis rilaton inter religio kaj moralo, kaj eĉ inter moralo kaj postvivo.Ne, ne ekzistas nenia rilato inter religio kaj moralo, kaj eĉ inter moralo kaj postvivo.
Pura ateista kaj scienca vidpunkto klarigas ĉion.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 9:16:08 alasiri
Solulo:Oni klare kaj science povas klarigi kial homoj suferas, ploras, kial ili estas malfeliĉaj kaj havas rimorsojn...nu, la scienco, kiu esploras tion ĉi, nomiĝas psiĥologio.
Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 9:43:19 alasiri
darkweasel:Jes, kaj la scienco kiu klarigas la aĉan vivon de senlaborulo kaj lian suferojn nomiĝas ekonomio. Bela scienca mondo.Solulo:Oni klare kaj science povas klarigi kial homoj suferas, ploras, kial ili estas malfeliĉaj kaj havas rimorsojn...nu, la scienco, kiu esploras tion ĉi, nomiĝas psiĥologio.
mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 9:43:33 alasiri
Solulo:Neniu asertis ke scienca vidpunkto klarigas ĉion. Male, tio ne estas vera, kaj probable neniam estos vera.miĥil:Ĉar kelkaj uloj vidis rilaton inter religio kaj moralo, kaj eĉ inter moralo kaj postvivo.Ne, ne ekzistas nenia rilato inter dirreligio kaj moralo, kaj eĉ inter moralo kaj postvivo.
Pura ateista kaj scienca vidpunkto klarigas ĉion.
Sed ĉiuokaze, estas klare ke scienco ja klarigas ion, kaj montrite bone funkcias, kaj havas palpeblajn rezultojn. Do, je kiun ajn terenon oni movus sin, dirante kion ajn, oni almenaŭ restu kohera, kaj ĉio restu akorda kun la aferoj kiujn scienco ja klarigas kaj montris.
Postvivo estas ekzemplo. Se ĝi ekzistus ĝi devus iel povi kunekzisti kun la faktoj de scienco. Estas scienca fakto ke la homa menso ekzistas en la cerbo kaj ke la cerbo estas aparato probable tute komprenebla per la ĥemiaj kaj fizikoj leĝoj kiujn provizas scienco. Cerbon ankaŭ havas aliaj animaloj, kaj estas evidente ke ĝi kunevoluis kun la resto de niaj korpoj.
Do, mi demandas jenon al vi. Se mi ne eraras vi diris ke vi pensas ke ekzistu ia postvivo ĉar ĝia neekzisto estus maljusta. Ne povus esti ke fihomoj finiĝus same kiel bonuloj. Ĉu mi bone komprenis vin? Kiel tio harmonias kun la sciencaj faktoj? Kiel cerba individueco povas pluekzisti sen tiu cerbo? Kial la mondo ne povus esti maljusta?
Vi povus iom trovi pravon en mokanta -umado, sed tio vere ne impresas min. Impresus min iom honestaj respondoj al miaj demandoj pri via starpunkto, kaj ne nur ignorado.
Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 10:17:27 alasiri
miĥil:Tielsame kiel malbonodora furzo povas egzisti sen la pugo kiu furzis.
Kiel cerba individueco povas pluekzisti sen tiu cerbo?
Amiko, iru dormi. Mi jam enuiĝis je via obsesio de scienco. Finis diputationis nostrae. (latino)
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 10:49:26 alasiri
Solulo:Eble vi enuas pro iuj mesaĝoj, aliajn enuigas viaj mesaĝoj. Bonvolu akcepti ke la la homoj estas malsamaj kaj havas malsamajn opiniojn.miĥil:Tielsame kiel malbonodora furzo povas egzisti sen la pugo kiu furzis.
Kiel cerba individueco povas pluekzisti sen tiu cerbo?
Amiko, iru dormi. Mi jam enuiĝis je via obsesio de scienco. Finis diputationis nostrae. (latino)
robinast (Wasifu wa mtumiaji) 4 Septemba 2011 3:01:57 asubuhi
Solulo: Mi vere pensas ke moralaj problemoj nepre estas religiaj.Mi timas ke vi ĉi tie eraras. Por mia plej bona kompreno, la moralo ja estas unu de plej gravaj bazkolonoj de religio, ne male. Se vi postulas, ke la unu kaj sola fonto estas religio/Dio kaj nur ĝi, vi, nature, ne povas vidi alian konkludon, kion vi jam deklaris. Sed tia postulado evidente ne estas vera...
Se ateistoj havas moralajn problemojn (kiuj ili certe havas), la problemoj enhavas religian aspekton.
Memorigas al mi unu dialogeton dum mia militservo en soveta militistaro: "Ты что - нерусский, что ли?! -- Нерусский!! -- Да нет, хотя ты и не русский, ты всёровно русский человек!" (Vi kion [diras] - ĉu vi malruso [estas] ?! -- Malruso!! -- Ne-ne, kvankam vi ne estas la ruso, vi malgraŭ tio estas la homo rusa!)
Solulo:Pura ateismo estas scienca, logika;Ateismo laŭdifine estas la neado de ekzistado de dio(j). Nek pli nek malpli...
Solulo:(Mi ne kaŝas ĉi tie mian ironion kaj sarkasmon rilate al pura ateismo)Kaj kio estas tia 'pura ateismo' laŭ vi? Sensarkasme, mi timas ke mi ĝis nun simple ne komprenis, kion vi fakte pensas dirante 'ateismo' aŭ 'ateisto'.
mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 4 Septemba 2011 3:39:17 asubuhi
Solulo:Ni konstatu ke mankas serioza respondo. Mi pensas ke estas tempo konkludi ke tia respondo ne ekzistas kaj ke probable do la mondbildo de Solulo simple ne estas kohera entute.miĥil: Kiel cerba individueco povas pluekzisti sen tiu cerbo?Tielsame kiel malbonodora furzo povas egzisti sen la pugo kiu furzis.
Rimarkinde estas ke tio kio ja eliĝas anstataŭ iel utila respondo aŭ eĉ nur agnosko ke la demando estas interesa, estas maldecaĵoj kaj rifuzo paroli. Cetere la aliaj demandoj, kiel eĉ la simpla 'ĉu mi bone komprenis vin' restas komplete ignorataj.