Zum Inhalt

Relativeco de la moralo.

von Solulo, 27. August 2011

Beiträge: 133

Sprache: Esperanto

rusto (Profil anzeigen) 31. August 2011 22:16:07

Solulo:
Holokaŭsto? Mi ne estas judo, do mi ne komprenas kion komunan havas Holokaŭsto kun nia diskuto.
Solulo:
Obersturmgrupenfuerer Adolf von Globke havis sian moralecon en Auschvitz kaj Maksimilian Kolbe ankaŭ havis sian

Solulo (Profil anzeigen) 31. August 2011 22:19:30

robinast:

Parenteze, mi ne provas ŝanĝi viajn vidpunktojn.... Ĝi estas, pro kio mi provokas...
La vetero hodiaŭ en Polando estis belega. Blovis facila vento. La suno brilis sur la blua ĉielo. Birdetoj kantis. Alproksimiĝas ĉarma aŭtuno.

rideto.gif

Chainy (Profil anzeigen) 31. August 2011 23:00:22

Ĉi tiu diskuto estas iom stranga. Se iu decidas kredi je Dio, mi pensas ke tiu homo ne povas doni iujn konkretajn klarigojn, kial laŭ li Dio ekzistas. Temas pri kredo. Oni uzas la vorton kredo ĝuste pro tio, ke ne eblas doni pruveblajn faktojn. Por iuj ateistoj, tio evidente estas tre stranga afero.

Chainy (Profil anzeigen) 31. August 2011 23:32:10

Solulo:Vi pravas. Mi konsentas kun vi ke dio (la protestanta dio) ne ekzistas. Ne ekzistas la dio - maljunulo kun barbo sidanta sur la nubo. Tia dio ne ekzistas. Sed Dio ekzistas.
Solulo, mi supozas ke vi estas nun katoliko. Se tio vere estas la kazo, mi ne komprenas, kial laŭ vi necesas diri ke la 'protestanta dio' ne ekzistas. Eble protestantoj kaj katolikoj havas iom malsamajn tradiciojn, sed ili ĉiuj kredas je la sama Dio!

Sxak (Profil anzeigen) 1. September 2011 05:11:19

Solulo:
Obersturmgrupenfuerer
??? Tia rango ne ekzistis!

robinast (Profil anzeigen) 1. September 2011 05:19:00

Solulo:
robinast:

Parenteze, mi ne provas ŝanĝi viajn vidpunktojn.... Ĝi estas, pro kio mi provokas...
La vetero hodiaŭ en Polando estis belega. Blovis facila vento. La suno brilis sur la blua ĉielo. Birdetoj kantis. Alproksimiĝas ĉarma aŭtuno.

rideto.gif
Ai-ai-ai, Solulo, vi citis min ne tre bone. Eble vi ne komprenis min, eble ne volis kompreni - mi ne scias. Denove, malfeliĉe vi estas avera ĉi tie. malgajo.gif
La citato sube eksplikas, pro kio mi provokas:
Mi nur estas scivolega kaj volus ekscii, kiamaniere vi eksplikas kaj motivas viajn vidpunktojn. Dume vi estis avarega enfermi malfermi* viajn kartojn... Ĝi estas, pro kio mi provokas...
Mi malĝojas ĉar vi ne volas malfermi vin plue - sed, nature, ĝi ja estas via rajto. Nu, kaj ni havas unu diraĵon en la estona: "Ära riputa hinge aiateibasse!" (ne pendigu sian animon sur barilpaliso). rido.gif

Kaj vi tute pravas - nia mondo estas ja bonega loko por vivi ene, sendepende, fidas oni je dio(j) aŭ ne. Vere, ŝajnas, ke ne en ĉiu tempeto de nia vivo - ni havas tempojn malsimilajn... sal.gif

*Ĝi estis mia eraro, pardonu min.

robinast (Profil anzeigen) 1. September 2011 05:47:02

Chainy:Ĉi tiu diskuto estas iom stranga. Se iu decidas kredi je Dio, mi pensas ke tiu homo ne povas doni iujn konkretajn klarigojn, kial laŭ li Dio ekzistas. Temas pri kredo. Oni uzas la vorton kredo ĝuste pro tio, ke ne eblas doni pruveblajn faktojn. Por iuj ateistoj, tio evidente estas tre stranga afero.
Hmmm... fakte tio ne tre stranga estas. Ĉiuj de ni havas ion por kredi senevidentaĵe. Sed miaopinie la strangega afero estas, ke multe da homoj ja kredas en aferoj, kioj evidente ne estas veraj... Mi signifas, ke ili havas certajn evidentaĵojn, ke ĝi fakte NE ESTAS vera - sed ili malgraŭ tio kredas la kontraŭan... demando.gif
Ekzemple en ĉi tie fadeno - Solulo deklaras ambaŭ, ke nia vivo estas sensenca sendie kaj la ateista vivo estas plene senca. demando.gif Laŭ mi, ĝi estas ja absurdegaĵo: kiamaniere oni povas havi tiujn ĉi malajn starpunktojn samtempe?? demando.gif

antoniomoya (Profil anzeigen) 1. September 2011 09:40:49

Solulo, kion vi diris por levi tiom da bruo kaj altiri tiom da kontraŭ-reagoj?
Aghh.. Mi ne povas lasi vin sola eĉ mallonga minuteto. rideto.gif

Ŝajnas al mi ke la problemo estas la sekva:

Ekzistas personoj (kiel Solulo kaj mi) kiuj ne kontentiĝas kun la diroj de la scienco, nek kun la diroj de la religio (la oficiala, starigita religio, tiu konata de la ordinara strata homo). Scienco kaj oficiala religio ne kontentigas nin. Neniu el ili respondas al gravegaj homaj demandoj: "kiu mi estas, de kie mi devenas, kion mi faras ĉi tie, kaj kien mi iras poste?" Solulo kaj mi estas maltrankvilaj, enketemaj. Ni serĉas la kernon, la kaŭzojn, la kialojn de la ekzisto. Ni provas iri trans kaj super la konataĵoj. Ĉar ni pensas ke devas havi kialojn. Ne eblas ke tiu kaĉo fariĝis sola.

Kaj ekzistas aliaj personoj kiuj kontentiĝas kun la diroj de la scienco, aŭ kun la diroj de la religio. Por iuj, tio kion diras la scienco estas la Vero, kaj por aliaj, tio kion diras la religion iras mesen. La eksplikoj de unuj kaj aliaj ne plene kontentigas al ni.

Finfine, ĉiu persono troviĝas en tia konscienc-nivelo kien portis lin siajn internajn malkvietojn. Unuj el ni estas pli esploremaj, kaj aliaj malpli. Jen ĉio.

Amike.

Solulo (Profil anzeigen) 1. September 2011 11:40:39

Al tio kion skribis Antonio mi aldonos la sekvajn rimarkojn.

1) Mi NE kredas ke la materio estas eterna kaj ke ne ekestis ia forto iniciatora de la Universo.

2) Mi NE kredas ke konscio kun ĝiaj ĉiuj moralaj implikaĵojn estas (laŭ marksistoj) ia "pli alta etapo de la evoluo de materio".

3) Mi NE kredas ke la vivo de iu murdisto, ŝtelisto, perfortulo, breve - homaĉo, finiĝas same kiel la vivo de persono nobla, bona...

Kaj tio sufiĉas.

Mi aldonu ke mi ne kredas ke ia kompreno inter ateistoj kaj kredantoj estu ebla.
Ni parolas diversajn malegalajn lingvojn.
Ni havas diferencajn vivspertojn.
Mi pensas ke foje iu simpla analfabeto havas pli da vivsaĝeco kaj aŭtansenton de Dio ol iu ajn scienculo. Religio estas donaco. Ne ĉiuj riceveblas ĝin.
Mi mem dum mia scienca, universitata kariero instruadis pri "grandaj sciencaĵoj" kiuj nuntempe jam ne estas sciencaj sed mokindaj teorioj.

Do, gekaraj amikoj, ni ĉesu la diskuton.

robinast (Profil anzeigen) 1. September 2011 14:53:20

@antoniomoya
Mi fakte ne scias neniun, kiu prenas sciencon kiel la Vero. Ĝi, kompreneble, tute ne estus scienca starpunkto.
La scienco serĉas evidentaĵojn kaj logike interpretas ilin, celante atingi la pli bonan komprenpovon de la mondo kaj ni ene ĝi. Ĉi tiu vojo estas ja efikega - sed por multe da uloj malkontentiga, ĉar scienco diras nenion ekzemple pri la senco de nia vivo (kaj pri kelkaj alijaj gravaj demandoj ili eble havas). Kaj multe da sciencaj respondoj, kvankam fakte veraj, estas ja malakcepteblaj por iuj. Tiel aŭ ne, la realeco maldependas nek de nia kono, nek de nia kredo. Kio estas, tio simple estas - kaj kio ne estas, tio simple ne estas.
@Solulo
Mi timas ke ni ne povus ĉesi la diskuton - ĉar ni fakte eĉ ne ekis ĝin. okulumo.gif Ĉi tie fadeno, ŝajnas al mi, kvankam havis bonan potencon por priparoladi, malgraŭ tio ne realigis tiun potencon. malgajo.gif Sola deklarado de starpunktoj ankoraŭ ne estas diskuto...
Parenteze, scienco malsimile de religio havas povon korektiĝi - tio estas la kaŭzo, pro kio fruaj sciencaj teorioj povas poste okazi mokindaj.

Zurück nach oben