Al la enhavo

Kiel nomiĝas ĉi tiu objekto?

de Matthieu, 2011-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-29 11:03:33

Saluton,

Angloj diras “Bildo valoras mil vortojn”, do mi simple demandos per bildo: kio estas la Esperanta nomo de ĉi tiu objekto?

Antaŭdankon.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-29 11:12:37

Ŝlosiloj sur ringo kaj pendseruro.

Sed se vi volas lanĉi neologismon, eble 'kadenaso'.

Matthieu (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-29 11:55:52

“Pendseruro” plaĉas al mi, dankon.

geo63 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 17:42:41

Mutusen:...Angloj diras “Bildo valoras mil vortojn”...
Ne nur angloj diras tion.

Germanoj: Ein Bild ist besser als tausend Worte
Poloj: Jeden obraz lepszy od tysiaca słów.
Hispanoj: Mejor una imagen que 1000 palabras

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 17:55:15

geo63:
Germanoj: Ein Bild ist besser als tausend Worte
Pli kutima versio: Ein Bild sagt mehr als tausend Worte. = "Bildo diras pli ol 1000 vortoj."

geo63 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 18:45:01

darkweasel:
geo63:
Germanoj: Ein Bild ist besser als tausend Worte
Pli kutima versio: Ein Bild sagt mehr als tausend Worte. = "Bildo diras pli ol 1000 vortoj."
Pole la samo: Jeden obraz mówi więcej niż 1000 słów

aŭ mallonge:

Jeden obraz wart 1000 słów
Ein Bild 1000 Worte wert.

novatago (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-31 19:32:11

geo63:
Hispanoj: Mejor una imagen que 1000 palabras
La kutimo sprimo en la hispana estas: "una imagen vale más que 1000 palabras" Kion laŭvorte oni tradukas: "Bildo valoras pli ol 1000 vortoj".

Ĝis, Novatago.

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-septembro-01 06:19:46

En la sveda la proverbo estas:

"En bild säger mer än tusen ord" (bildo diras pli ol mil vortojn).

Humuristo Ronny Eriksson iom ŝanĝis la frazon al: "Carl Bildt säger mer än tusen ord!" (Carl Bildt diras pli ol mil vortojn)

Carl Bildt, mininstro pri eksterlandaj aferoj konata por sia buŝa diareo!

geo63 (Montri la profilon) 2011-septembro-01 09:05:23

Tion mi sentis. Ĉiu nacio en la mondo estas same saĝa, ne nur angloj. Saluton al ĉiuj! sal.gif sal.gif sal.gif

sergejm (Montri la profilon) 2011-septembro-01 10:00:53

ruse:
Лучше один раз увидеть, чем сто раз услышать
Estas pli bone unu fojon vidi ol cent fojojn aŭdi

Reen al la supro