前往目錄

Kiel nomiĝas ĉi tiu objekto?

貼文者: Matthieu, 2011年8月29日

訊息: 11

語言: Esperanto

Matthieu (顯示個人資料) 2011年8月29日上午11:03:33

Saluton,

Angloj diras “Bildo valoras mil vortojn”, do mi simple demandos per bildo: kio estas la Esperanta nomo de ĉi tiu objekto?

Antaŭdankon.

sudanglo (顯示個人資料) 2011年8月29日上午11:12:37

Ŝlosiloj sur ringo kaj pendseruro.

Sed se vi volas lanĉi neologismon, eble 'kadenaso'.

Matthieu (顯示個人資料) 2011年8月29日上午11:55:52

“Pendseruro” plaĉas al mi, dankon.

geo63 (顯示個人資料) 2011年8月31日下午5:42:41

Mutusen:...Angloj diras “Bildo valoras mil vortojn”...
Ne nur angloj diras tion.

Germanoj: Ein Bild ist besser als tausend Worte
Poloj: Jeden obraz lepszy od tysiaca słów.
Hispanoj: Mejor una imagen que 1000 palabras

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月31日下午5:55:15

geo63:
Germanoj: Ein Bild ist besser als tausend Worte
Pli kutima versio: Ein Bild sagt mehr als tausend Worte. = "Bildo diras pli ol 1000 vortoj."

geo63 (顯示個人資料) 2011年8月31日下午6:45:01

darkweasel:
geo63:
Germanoj: Ein Bild ist besser als tausend Worte
Pli kutima versio: Ein Bild sagt mehr als tausend Worte. = "Bildo diras pli ol 1000 vortoj."
Pole la samo: Jeden obraz mówi więcej niż 1000 słów

aŭ mallonge:

Jeden obraz wart 1000 słów
Ein Bild 1000 Worte wert.

novatago (顯示個人資料) 2011年8月31日下午7:32:11

geo63:
Hispanoj: Mejor una imagen que 1000 palabras
La kutimo sprimo en la hispana estas: "una imagen vale más que 1000 palabras" Kion laŭvorte oni tradukas: "Bildo valoras pli ol 1000 vortoj".

Ĝis, Novatago.

AlfRoland (顯示個人資料) 2011年9月1日上午6:19:46

En la sveda la proverbo estas:

"En bild säger mer än tusen ord" (bildo diras pli ol mil vortojn).

Humuristo Ronny Eriksson iom ŝanĝis la frazon al: "Carl Bildt säger mer än tusen ord!" (Carl Bildt diras pli ol mil vortojn)

Carl Bildt, mininstro pri eksterlandaj aferoj konata por sia buŝa diareo!

geo63 (顯示個人資料) 2011年9月1日上午9:05:23

Tion mi sentis. Ĉiu nacio en la mondo estas same saĝa, ne nur angloj. Saluton al ĉiuj! sal.gif sal.gif sal.gif

sergejm (顯示個人資料) 2011年9月1日上午10:00:53

ruse:
Лучше один раз увидеть, чем сто раз услышать
Estas pli bone unu fojon vidi ol cent fojojn aŭdi

回到上端