Al contingut

Esperanto kaj Taize

de Miland, 31 d’agost de 2011

Missatges: 26

Llengua: Esperanto

Paulinho (Mostra el perfil) 11 de setembre de 2011 18.42.28

Mi havas (kaj aŭskultas)kelkajn diskojn Taizé-ajn. Mi estas katolikulo, kaj kredas je tio: fideleleco al la eklezio signifas akcepti la Duan Vatikanan Koncilon (aŭ ĉu la Sankta Spirito eraris?). Laŭ mi TAIZÉ estas kolosa klopodo por sin malfermi al la ago de la Spirito, preter nia historia mizero.

Jes: La uzado de EO donus al tia koplodo ekstran belecon.

Solulo (Mostra el perfil) 11 de setembre de 2011 21.04.28

Paulinho: Mi estas katolikulo, kaj kredas je tio: fideleleco al la eklezio signifas akcepti la Duan Vatikanan Koncilon (aŭ ĉu la Sankta Spirito eraris?)
Kaj kial ne akcepti la Unuan Vatikanan Koncilon kaj la antaŭajn koncilojn? (Ĉu la Sankta Spirito tiam eraris?)

Mi ne volus provoki vin sed mi devas diri ke kion mi tute ne akceptas estas la "Novus Ordo Missae" kun la ĉi sekvaj liturĝiajn ŝanĝojn. Mi restas fidela al la tradicia latina meso. Mi ankaŭ kontraŭstaras al ĉiuj postkoncilajn novaĵojn. Do vi renkontis ĉi tie la ege tradician katolikulon.

rideto.gif

Miland (Mostra el perfil) 12 de setembre de 2011 21.19.47

solulo:Mi .. kontraŭstaras al ĉiuj postkoncilajn novaĵojn.
Ĉu vi do malkonsentis kun la forpasita Papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu ĉe-estis la 2-an Vatikanan konsilion kaj poste skribis konatan libron "Upodstaw odnowy. Studium o realizacji Vaticanum II", eldonita en la angla kiel "Sources of renewal: the implementation of the Second Vatican Council" (="Fontoj de renovigo: la realigo de la dua vatikana konsilio")? Laŭ mia memoro, li skribis ke la Spirito ja parolis per ĝi al la nuntempa eklezio.

Mi menciu ankaŭ, ke Papo Johano Paŭlo vizitis Taize kaj parolis kun Frato Roĝer ofte. Jen anglalingva artikolo kun fotoj.

Solulo (Mostra el perfil) 13 de setembre de 2011 15.10.12

Miland:
solulo:Mi .. kontraŭstaras al ĉiuj postkoncilajn novaĵojn.
Ĉu vi do malkonsentis kun la forpasita Papo Johano Paŭlo la 2-a,
Ho, vi tuŝis tre delikatan problemon sed mi volonte respondos.
Joĥano Paulo II estis ege ĉarma, inteligenta, agrabla homo, pola patrioto kaj fiero de mia nacio. Do, mi estimas kaj respetas lin.
Mi ne estas certa ĉu li vere estis feliĉa pro la liturgian tro- kaj misuzoj; la meso kun gitaro, tamburetoj, komunio al la mano "liturgiaj dancoj" kaj aliaj stultaĵoj kaj profanadoj kiujn la VKII tute nek postulis kaj nek antaŭvidis. Kun tia Papo mi tute kaj konscie NE konsentas.
La pontifikato de JPII estis longa sed bedaŭrinde dum ĝia daŭro multajn malbonaĵojn okazis en la Eklezio. Mi povus ankoraŭ aldoni la problemon de ekumenismo pri kiu ma havas miksajn sentojn.
Unuvorte; bona, granda homo sed kiel Papo...mezkvalita.
(Parenteze, mia preferata Papo estas Pius X)

Miland (Mostra el perfil) 13 de setembre de 2011 22.16.40

Miakaze, antaŭ ol mi interesiĝis pri katolikismo, mi iris al "pentekostaj" aŭ "evangeliaj" eklezioj, kaj do alkutimiĝis al gitaroj kaj tamburinoj, kaj do ilia ĉe-esto en katolikaj eklezioj, kie mi iris poste, ne ŝokis min. Mi alkutimiĝis al la liturgio de Vatikano 2.

Mi nuntempe ne ĉe-estas la liturgion kutime, tamen mi ŝokiĝis, kiam antaŭ kelkaj semajnoj mi eltrovis, ke la Vatikano anstataŭigis la anglalingvan liturgion per laŭlitera traduko el la latina, kiu estas miaopinie malpli simple kaj kompreneble esprimita. Antaŭ kelkaj monatoj la Kurio jam malpemesis la uzon de "Jahweh" en la liturgio pro "tradicio".

Ne plaĉas al mi tia diktatoreco, kvankam mi estas nur "Nikodemo", kaj ne pretendas havi mistikan sperton.

Mi esperas ke la liturgio de Vatikano 2 denove permesiĝas, aŭ eble la nombro de ĉe-estantoj malpliiĝos!

airpath (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2011 19.02.03

Unue, mi tre ekscitiĝis vidi ĉi-tiun fadenon ĉar mi aliris Taizé-on unufoje dum ĉi-tiu somero! Mi scias ke ĝiaj fratoj parolas kune france mem siaj nasklingvoj samas. Mi kantis ĥoren do nia diskutgrupo havis anojn de multaj lingvoj do ni kunparolis angle; iuj da la anoj de la grupo ne povis paroli angle tre bone kaj unu da ili ne povis paroli iun da la angla lingvo do tradukisto bezoniĝis.::* Nia grupo ne kundiskutis tre bone sed besoniĝus lernigi Esperanton kundiskuti tiel.

Iuj da la valoroj de la movado esperanta kaj de Taizé komunas; paco inter nacioj Eǔropaj, komprenoj inter multaj popoloj kaj faroj super kredoj. Do ŝajnas al mi ke la ideo Esperanta popularus ĉi-tien.

Mi ne scias, kiuj lingvoj paroliĝas inter la konstantaj voluntuloj. Mi vidis interrete ke iuj novaj voluntuloj ne povis paroli france tre bone.

Ŝajnas al mi ke Taizé de pli al pli romkatolikiĝas sed mi esperus, ke malsamoj de religikutimoj ne gravus ĉi-tien. Eble la liberalprotestantkutimo malpli graviĝas Eǔropen; certe Anglujen la protestantkomunujo* de pli al pli evangeliiĝas.::

*Angle, france ktp la mesma vorto uziĝas por preĝejoj kaj la kristankomunumo. Mi ne scias, se estas pli bona vorto ol "kristankomunumo" esperante. Ankaǔ, la sole kristana signifeco de la vorto "preĝejo" ŝajnas maljusti al mi.

::Ĉu "evangelia" estas vera Esperanta vorto? Mi scias ke la germana vorto por "protestanta" tre samas al ĉi-tiu vorto.

::*Ĉu mi devas diri, "iun da la anglan lingvon"?

EdRobertson (Mostra el perfil) 15 de setembre de 2011 8.00.43

Mi ne kontraŭas, sed la ĉefa utileco de Esperanto estas kaj estu por la vasta plimulto de normalaj homoj kiuj povas utiligi aldonan rimedon de internacia komunikado de tempo al tempo laŭ propra bezono kiam ili volas komuniki kun diverslingvaj aliaj Esperanto-parolantoj, kaj ne por sekto aŭ obskura grupo kiu utiligas ĝin inter sia fermita (kaj ĉi-kaze ekskluzive maskla) societo. Ne ekzistas "mallongaj vojoj" al plipopulariĝo de Esperanto: celu anstataŭe homojn kiuj havas normalajn vivojn, kaj plifaciligu ilian kontakton kun homoj el aliaj kulturoj.

Paulinho (Mostra el perfil) 17 de setembre de 2011 14.30.29

Certe multaj aferoj estas konservindaj. Sed la dua Vatikana Koncilo estar nur pastorala Koncilo. Ĝi ne definis ian dogmon kiel ĝuste La Unua Vatikana), sed proponis esprimi la fidon en la hodiaŭa lingvo. Se mi parolas al la gentoj kiuj vivas en Ĉinio mi parolas la lingvon de Ĉinio. Se mi parolas al la gentoj de la dudekunua jarcento mi parolas la lingvon de la dudekunua jarcento. Tiel mi povas anonci la Evangelion al ĉiuj kreitoj.

Dixi.

Solulo (Mostra el perfil) 17 de setembre de 2011 18.20.25

Paulinho: Sed la dua Vatikana Koncilo estar nur pastorala Koncilo. Ĝi ne definis ian dogmon kiel ĝuste La Unua Vatikana), sed proponis esprimi la fidon en la hodiaŭa lingvo.
Dixi.
Jes, nur pastorala. Ĉitio estas grava kaj vera rimarko.
Katolika Eklezio ĉiam esprimadis la fidon en tiutempa "hodiaxa lingvo" kaj loka lingvo. Do, kie estas la problemo?
Ĉu liturgiaj ŝanĝoj kaj modifoj estis necesaj? Ĉu la malnova meso estis malbona?

akŭarjus (Mostra el perfil) 20 de setembre de 2011 16.43.23

Miland:Miaopinie indas, ke internacia lingvo kaj pacigilo kiel Esperanto havu rolon en tia ekumena komunumo. Al tiu celo, eble indas skribi pri la afero al ĝia estraro. Eble indas traduki kelkajn de la ĉantoj aŭ kantoj en Esperanton. Kion vi opinias?
Kelkaj el miaj geamikoj iris al Taizé kaj mi opinias ke estus pli bona etoso tie se la estraro subtenus la uzadon de Esperanto. rideto.gif

Tornar a dalt