Wpisy: 26
Język: Esperanto
Paulinho (Pokaż profil) 11 września 2011, 18:42:28
Jes: La uzado de EO donus al tia koplodo ekstran belecon.
Solulo (Pokaż profil) 11 września 2011, 21:04:28
Paulinho: Mi estas katolikulo, kaj kredas je tio: fideleleco al la eklezio signifas akcepti la Duan Vatikanan Koncilon (aŭ ĉu la Sankta Spirito eraris?)Kaj kial ne akcepti la Unuan Vatikanan Koncilon kaj la antaŭajn koncilojn? (Ĉu la Sankta Spirito tiam eraris?)
Mi ne volus provoki vin sed mi devas diri ke kion mi tute ne akceptas estas la "Novus Ordo Missae" kun la ĉi sekvaj liturĝiajn ŝanĝojn. Mi restas fidela al la tradicia latina meso. Mi ankaŭ kontraŭstaras al ĉiuj postkoncilajn novaĵojn. Do vi renkontis ĉi tie la ege tradician katolikulon.
Miland (Pokaż profil) 12 września 2011, 21:19:47
solulo:Mi .. kontraŭstaras al ĉiuj postkoncilajn novaĵojn.Ĉu vi do malkonsentis kun la forpasita Papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu ĉe-estis la 2-an Vatikanan konsilion kaj poste skribis konatan libron "Upodstaw odnowy. Studium o realizacji Vaticanum II", eldonita en la angla kiel "Sources of renewal: the implementation of the Second Vatican Council" (="Fontoj de renovigo: la realigo de la dua vatikana konsilio")? Laŭ mia memoro, li skribis ke la Spirito ja parolis per ĝi al la nuntempa eklezio.
Mi menciu ankaŭ, ke Papo Johano Paŭlo vizitis Taize kaj parolis kun Frato Roĝer ofte. Jen anglalingva artikolo kun fotoj.
Solulo (Pokaż profil) 13 września 2011, 15:10:12
Miland:Ho, vi tuŝis tre delikatan problemon sed mi volonte respondos.solulo:Mi .. kontraŭstaras al ĉiuj postkoncilajn novaĵojn.Ĉu vi do malkonsentis kun la forpasita Papo Johano Paŭlo la 2-a,
Joĥano Paulo II estis ege ĉarma, inteligenta, agrabla homo, pola patrioto kaj fiero de mia nacio. Do, mi estimas kaj respetas lin.
Mi ne estas certa ĉu li vere estis feliĉa pro la liturgian tro- kaj misuzoj; la meso kun gitaro, tamburetoj, komunio al la mano "liturgiaj dancoj" kaj aliaj stultaĵoj kaj profanadoj kiujn la VKII tute nek postulis kaj nek antaŭvidis. Kun tia Papo mi tute kaj konscie NE konsentas.
La pontifikato de JPII estis longa sed bedaŭrinde dum ĝia daŭro multajn malbonaĵojn okazis en la Eklezio. Mi povus ankoraŭ aldoni la problemon de ekumenismo pri kiu ma havas miksajn sentojn.
Unuvorte; bona, granda homo sed kiel Papo...mezkvalita.
(Parenteze, mia preferata Papo estas Pius X)
Miland (Pokaż profil) 13 września 2011, 22:16:40
Mi nuntempe ne ĉe-estas la liturgion kutime, tamen mi ŝokiĝis, kiam antaŭ kelkaj semajnoj mi eltrovis, ke la Vatikano anstataŭigis la anglalingvan liturgion per laŭlitera traduko el la latina, kiu estas miaopinie malpli simple kaj kompreneble esprimita. Antaŭ kelkaj monatoj la Kurio jam malpemesis la uzon de "Jahweh" en la liturgio pro "tradicio".
Ne plaĉas al mi tia diktatoreco, kvankam mi estas nur "Nikodemo", kaj ne pretendas havi mistikan sperton.
Mi esperas ke la liturgio de Vatikano 2 denove permesiĝas, aŭ eble la nombro de ĉe-estantoj malpliiĝos!
airpath (Pokaż profil) 14 września 2011, 19:02:03
Iuj da la valoroj de la movado esperanta kaj de Taizé komunas; paco inter nacioj Eǔropaj, komprenoj inter multaj popoloj kaj faroj super kredoj. Do ŝajnas al mi ke la ideo Esperanta popularus ĉi-tien.
Mi ne scias, kiuj lingvoj paroliĝas inter la konstantaj voluntuloj. Mi vidis interrete ke iuj novaj voluntuloj ne povis paroli france tre bone.
Ŝajnas al mi ke Taizé de pli al pli romkatolikiĝas sed mi esperus, ke malsamoj de religikutimoj ne gravus ĉi-tien. Eble la liberalprotestantkutimo malpli graviĝas Eǔropen; certe Anglujen la protestantkomunujo* de pli al pli evangeliiĝas.::
*Angle, france ktp la mesma vorto uziĝas por preĝejoj kaj la kristankomunumo. Mi ne scias, se estas pli bona vorto ol "kristankomunumo" esperante. Ankaǔ, la sole kristana signifeco de la vorto "preĝejo" ŝajnas maljusti al mi.
::Ĉu "evangelia" estas vera Esperanta vorto? Mi scias ke la germana vorto por "protestanta" tre samas al ĉi-tiu vorto.
::*Ĉu mi devas diri, "iun da la anglan lingvon"?
EdRobertson (Pokaż profil) 15 września 2011, 08:00:43
Paulinho (Pokaż profil) 17 września 2011, 14:30:29
Dixi.
Solulo (Pokaż profil) 17 września 2011, 18:20:25
Paulinho: Sed la dua Vatikana Koncilo estar nur pastorala Koncilo. Ĝi ne definis ian dogmon kiel ĝuste La Unua Vatikana), sed proponis esprimi la fidon en la hodiaŭa lingvo.Jes, nur pastorala. Ĉitio estas grava kaj vera rimarko.
Dixi.
Katolika Eklezio ĉiam esprimadis la fidon en tiutempa "hodiaxa lingvo" kaj loka lingvo. Do, kie estas la problemo?
Ĉu liturgiaj ŝanĝoj kaj modifoj estis necesaj? Ĉu la malnova meso estis malbona?
akŭarjus (Pokaż profil) 20 września 2011, 16:43:23
Miland:Miaopinie indas, ke internacia lingvo kaj pacigilo kiel Esperanto havu rolon en tia ekumena komunumo. Al tiu celo, eble indas skribi pri la afero al ĝia estraro. Eble indas traduki kelkajn de la ĉantoj aŭ kantoj en Esperanton. Kion vi opinias?Kelkaj el miaj geamikoj iris al Taizé kaj mi opinias ke estus pli bona etoso tie se la estraro subtenus la uzadon de Esperanto.