Al la enhavo

La vorto "reto"

de cym13, 2011-septembro-02

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

cym13 (Montri la profilon) 2011-septembro-02 11:41:59

Saluton ĉiu,

Mi ne parolas esperanto ekde tre longtempe kaj mi demandiĝas pri la vorto "reto". Ĝi venas de kio ? Mi ne vidas unu ligilon kun anglo, franco, germano, hispano, latino, kaj kroato. La plej bona ligilo ke mi trovis estas "rât", unu dano vorto kiu signifas "drato".

Ĉu vi scias kio estas la origino de la vorto "rato" ?

Timtim (Montri la profilon) 2011-septembro-02 11:48:59

La vorto rete ekzistas en la itala kaj en la latina, de kie ĝi alvenis en la Esperanto-vortprovizon.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-02 12:03:10

cym13:
Ĉu vi scias kio estas la origino de la vorto "rato" ?
La latina rattus. sal.gif

Tjeri (Montri la profilon) 2011-septembro-02 19:07:21

En la franca: "rets", eksmoda vorto por ...reto.
Ekzemple, en " le lion et le rat" de La Fontaine: "Ce lion fut pris dans des rets"

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-septembro-02 19:21:42

darkweasel:
cym13:
Ĉu vi scias kio estas la origino de la vorto "rato" ?
La latina rattus. sal.gif
La litova "ratas"-rado sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-02 19:34:59

Bone, mi kredas, ke iuj iom konfuziĝis.

La demandinto evidente volis demandi pri la vorto reto, sed lastafoje mistajpis ĝin rato. Mia antaŭa mesaĝo estis duona ŝerco por montri la tajperaron.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-septembro-02 20:36:13

En la hispana, la vorto "reto" tradukiĝas per "red".

Amike.

cym13 (Montri la profilon) 2011-septembro-03 17:24:58

Dankon ĉiu,
mi efektive faris unu eraro al la lasta linio per skribanta "rato" anstataŭ "reto". Tio klarigi min.

Amike,

Cédric

mihxil (Montri la profilon) 2011-septembro-04 04:09:20

En la nederlanda ekzistas 'raat', kiu signifas la ĉelaron de abeloj. Mi demandas min ĉu tio iel rilatas. Tia ĉelaro ja iom similas reton.

Reen al la supro