ไปยังสารบัญ

La vorto "reto"

จาก cym13, 2 กันยายน 2011

ข้อความ 8

ภาษา: Esperanto

cym13 (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2011, 11:41:59

Saluton ĉiu,

Mi ne parolas esperanto ekde tre longtempe kaj mi demandiĝas pri la vorto "reto". Ĝi venas de kio ? Mi ne vidas unu ligilon kun anglo, franco, germano, hispano, latino, kaj kroato. La plej bona ligilo ke mi trovis estas "rât", unu dano vorto kiu signifas "drato".

Ĉu vi scias kio estas la origino de la vorto "rato" ?

Timtim (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2011, 11:48:59

La vorto rete ekzistas en la itala kaj en la latina, de kie ĝi alvenis en la Esperanto-vortprovizon.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2011, 12:03:10

cym13:
Ĉu vi scias kio estas la origino de la vorto "rato" ?
La latina rattus. sal.gif

Tjeri (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2011, 19:07:21

En la franca: "rets", eksmoda vorto por ...reto.
Ekzemple, en " le lion et le rat" de La Fontaine: "Ce lion fut pris dans des rets"

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2011, 19:34:59

Bone, mi kredas, ke iuj iom konfuziĝis.

La demandinto evidente volis demandi pri la vorto reto, sed lastafoje mistajpis ĝin rato. Mia antaŭa mesaĝo estis duona ŝerco por montri la tajperaron.

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2011, 20:36:13

En la hispana, la vorto "reto" tradukiĝas per "red".

Amike.

cym13 (แสดงโปรไฟล์) 3 กันยายน 2011, 17:24:58

Dankon ĉiu,
mi efektive faris unu eraro al la lasta linio per skribanta "rato" anstataŭ "reto". Tio klarigi min.

Amike,

Cédric

mihxil (แสดงโปรไฟล์) 4 กันยายน 2011, 04:09:20

En la nederlanda ekzistas 'raat', kiu signifas la ĉelaron de abeloj. Mi demandas min ĉu tio iel rilatas. Tia ĉelaro ja iom similas reton.

กลับไปด้านบน