შინაარსის ნახვა

Atako de rabia vulpo.

palaman-ისა და 3 სექტემბერი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 25

ენა: Esperanto

palaman (მომხმარებლის პროფილი) 3 სექტემბერი, 2011 13:18:06

Hodiaŭ nin atsakis rabia vuplo. Eklezia domo, kie ni loĝas, estas ĉe rondo de arbaro.
La sortobaton akceptis mia ŝatata hundo, kiun ni nomas simple Hundo - la plej saĝa kaj bonkora hundo en la mondo.
La batalon unua rimarkis mia fileto kaj alvokis nin.
Ni mortbatis la vulpon per bastono. Neniu el la homoj suferis, feliĉe.
Poste mi pro mia stulteco kaj nesperteco karesis la hundon, do la salivo de l'vulp' trafis miajn manojn. Eblas ke tio estas danĝera.
Nun mi anstataŭ vespera Diservo neniigas la infektitan kadavron de l'vulp'. Oni forbruligu ĝin.
Estas la aventuro malgaja kaj la sekvoj nekonataj.

maratonisto (მომხმარებლის პროფილი) 3 სექტემბერი, 2011 14:55:44

palaman:
Poste mi pro mia stulteco kaj nesperteco karesis la hundon, do la salivo de l'vulp' trafis miajn manojn. Eblas ke tio estas danĝera.
Jes, Vi nepre devas fari inokulon kontraŭ rabio.

palaman (მომხმარებლის პროფილი) 3 სექტემბერი, 2011 15:13:44

maratonisto:Vi nepre devas fari inokulon kontraŭ rabio.
Malagrabla devo, sed vi ŝajne pravas.

Sxak (მომხმარებლის პროფილი) 3 სექტემბერი, 2011 15:37:31

Nepre vizitu kuraciston kaj nepre hodiaŭ!!!
Se la vulpo estis vere rabia, do gravas ĉiu horo!
Tio ne estas gripo kaj eĉ ne encefalito
Tio estas 100%a morto

palaman (მომხმარებლის პროფილი) 3 სექტემბერი, 2011 15:41:09

Ŝak:Nepre vizitu kuraciston kaj nepre hodiaŭ!!!
Se la vulpo estis vere rabia, do gravas ĉiu horo!
Tio ne estas gripo kaj eĉ ne encefalito
Tio estas 100%a morto
Vi min timigis. Sed mi ja ne estas mordita, Ŝak !

Sxak (მომხმარებლის პროფილი) 3 სექტემბერი, 2011 15:44:31

Mi legis pi tio en la reto antaŭ kelkaj tagoj, eble antaŭ semajno.
Se vi tuŝis la salivon, do vi preskaŭ nepre infektiĝis.
Se vi infektiĝis, do vi povas aŭ dum la unuaj horoj(!!!) komenci kuracadon, aŭ vi malsaniĝos.
Ŝajne nun estas konataj malpli ol 10 kazoj, kiam homo sukcesis travivi tiun malsanon.

palaman (მომხმარებლის პროფილი) 3 სექტემბერი, 2011 16:19:52

vidas vandenis:Ĉu oni ne bezonis kadavron de vulpo restigi por medicina esplorado?
Ĉi-okaze oni ne bezonas. La rabieco estas evidenta, ĉar normala vulpo ne atakas hundon ĉenitan.

Sxak (მომხმარებლის პროფილი) 3 სექტემბერი, 2011 16:22:23

vidas vandenis:Ĉu oni ne bezonis kadavron de vulpo restigi por medicina esplorado?
Mi ne scias, kiom daŭras tiu analizo, sed plej verŝajne ĝi daŭras pli ol la tempo, dum kiu homo nepre devas komenci kuracadon (ĝi estas nur kelkaj horoj!), sekve do tiu analizo estas sensenca.

mevamevo (მომხმარებლის პროფილი) 3 სექტემბერი, 2011 17:40:38

palaman:
Ŝak:Nepre vizitu kuraciston kaj nepre hodiaŭ!!!
Vi min timigis. Sed mi ja ne estas mordita, Ŝak !
Se salivo de malsana besto trafis vian haŭton, vi ja povas malsaniĝi, se la besto estis malsana. Prefere ja vizitu la kuraciston. Eble ne necesas fari tion jam ĉi-nokte (kelkaj horoj nenion ŝanĝos), sed morgaŭ - nepre faru.

horsto (მომხმარებლის პროფილი) 3 სექტემბერი, 2011 23:44:47

Ĉu temas pri la malsano rabio?
Se vi ne havas vundon ĉe la mano, tiam la risko ŝajne ne estas tre granda. Sed eble viziti kuraciston estas bona ideo.

ზემოთ დაბრუნება