Tin nhắn: 25
Nội dung: Esperanto
palaman (Xem thông tin cá nhân) 13:18:06 Ngày 03 tháng 9 năm 2011
La sortobaton akceptis mia ŝatata hundo, kiun ni nomas simple Hundo - la plej saĝa kaj bonkora hundo en la mondo.
La batalon unua rimarkis mia fileto kaj alvokis nin.
Ni mortbatis la vulpon per bastono. Neniu el la homoj suferis, feliĉe.
Poste mi pro mia stulteco kaj nesperteco karesis la hundon, do la salivo de l'vulp' trafis miajn manojn. Eblas ke tio estas danĝera.
Nun mi anstataŭ vespera Diservo neniigas la infektitan kadavron de l'vulp'. Oni forbruligu ĝin.
Estas la aventuro malgaja kaj la sekvoj nekonataj.
maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 14:55:44 Ngày 03 tháng 9 năm 2011
palaman:Jes, Vi nepre devas fari inokulon kontraŭ rabio.
Poste mi pro mia stulteco kaj nesperteco karesis la hundon, do la salivo de l'vulp' trafis miajn manojn. Eblas ke tio estas danĝera.
palaman (Xem thông tin cá nhân) 15:13:44 Ngày 03 tháng 9 năm 2011
maratonisto:Vi nepre devas fari inokulon kontraŭ rabio.Malagrabla devo, sed vi ŝajne pravas.
Sxak (Xem thông tin cá nhân) 15:37:31 Ngày 03 tháng 9 năm 2011
Se la vulpo estis vere rabia, do gravas ĉiu horo!
Tio ne estas gripo kaj eĉ ne encefalito
Tio estas 100%a morto
palaman (Xem thông tin cá nhân) 15:41:09 Ngày 03 tháng 9 năm 2011
Ŝak:Nepre vizitu kuraciston kaj nepre hodiaŭ!!!Vi min timigis. Sed mi ja ne estas mordita, Ŝak !
Se la vulpo estis vere rabia, do gravas ĉiu horo!
Tio ne estas gripo kaj eĉ ne encefalito
Tio estas 100%a morto
Sxak (Xem thông tin cá nhân) 15:44:31 Ngày 03 tháng 9 năm 2011
Se vi tuŝis la salivon, do vi preskaŭ nepre infektiĝis.
Se vi infektiĝis, do vi povas aŭ dum la unuaj horoj(!!!) komenci kuracadon, aŭ vi malsaniĝos.
Ŝajne nun estas konataj malpli ol 10 kazoj, kiam homo sukcesis travivi tiun malsanon.
palaman (Xem thông tin cá nhân) 16:19:52 Ngày 03 tháng 9 năm 2011
vidas vandenis:Ĉu oni ne bezonis kadavron de vulpo restigi por medicina esplorado?Ĉi-okaze oni ne bezonas. La rabieco estas evidenta, ĉar normala vulpo ne atakas hundon ĉenitan.
Sxak (Xem thông tin cá nhân) 16:22:23 Ngày 03 tháng 9 năm 2011
vidas vandenis:Ĉu oni ne bezonis kadavron de vulpo restigi por medicina esplorado?Mi ne scias, kiom daŭras tiu analizo, sed plej verŝajne ĝi daŭras pli ol la tempo, dum kiu homo nepre devas komenci kuracadon (ĝi estas nur kelkaj horoj!), sekve do tiu analizo estas sensenca.
mevamevo (Xem thông tin cá nhân) 17:40:38 Ngày 03 tháng 9 năm 2011
palaman:Se salivo de malsana besto trafis vian haŭton, vi ja povas malsaniĝi, se la besto estis malsana. Prefere ja vizitu la kuraciston. Eble ne necesas fari tion jam ĉi-nokte (kelkaj horoj nenion ŝanĝos), sed morgaŭ - nepre faru.Ŝak:Nepre vizitu kuraciston kaj nepre hodiaŭ!!!Vi min timigis. Sed mi ja ne estas mordita, Ŝak !
horsto (Xem thông tin cá nhân) 23:44:47 Ngày 03 tháng 9 năm 2011
Se vi ne havas vundon ĉe la mano, tiam la risko ŝajne ne estas tre granda. Sed eble viziti kuraciston estas bona ideo.