目次へ

ĝis....?

Altebrilas,2011年9月8日の

メッセージ: 15

言語: Esperanto

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年9月8日 15:46:15

En esperanto, "bonan tagon" subkomprenigas "mi deziras al vi": "mi deziras al vi bonan tagon". Tial aperas akuzativo. Same "saluton" verŝajne subkomprenigas "mi faras al vi (saluton)"

Plie "je via sano" subkomprenigas "mi trinkas" aŭ "ni trinku".

Sed kion subkomprenigas "ĝis la revido"? Kio estus la tuta frazo?

Solulo (プロフィールを表示) 2011年9月8日 16:03:32

Kaj kion subkompreniĝas aurevoir? auf widersehen, dosvidanja, do widzenia?

dobri (プロフィールを表示) 2011年9月8日 16:11:39

Altebrilas:
Sed kion subkomprenigas "ĝis la revido"? Kio estus la tuta frazo?
Eble:"Fartu bone ĝis la tempo, kiam ni denove vidos nin."

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年9月8日 16:19:50

Solulo:Kaj kion subkompreniĝas aurevoir? auf widersehen, dosvidanja, do widzenia?
Nenion, kaj ĝis la revido laŭ mi estas nura paŭso de tiuj alilingvaj terminoj.

dobri (プロフィールを表示) 2011年9月8日 17:19:43

darkweasel:
Nenion, kaj ĝis la revido laŭ mi estas nura paŭzo de tiuj alilingvaj terminoj.
Ĉu vi opiniis "paŭso"?
Paŭzo estas termino por tempo.

mihxil (プロフィールを表示) 2011年9月8日 17:30:35

Altebrilas:En esperanto, "bonan tagon" subkomprenigas "mi deziras al vi" "mi deziras al vi bonan tagon". Tial aperas akuzativo. Same "saluton" verŝajne subkomprenigas "mi faras al vi (saluton)"
Mi fakte pensas ke eĉ tiu ĉi interpreto estas iom artefarita. Eble ankaŭ en ĉi tiu kazo estas pli ĝuste simple konsideri la tutan esprimon kiel nuran paŭson. Ankaŭ la akuzativo supozeble simple estis paŭsita el la germana? Logike mi ne vidas multajn problemojn kun simple 'bona tago', ĉar se ni rajtas subkomprenigi duonajn frazojn, ni ja ankaŭ povas subkomprenigi frazon en kiu 'bona tago' estus ĝusta.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年9月8日 18:20:08

dobri:
darkweasel:
Nenion, kaj ĝis la revido laŭ mi estas nura paŭzo de tiuj alilingvaj terminoj.
Ĉu vi opiniis "paŭso"?
Paŭzo estas termino por tempo.
Ha, jes. Mi konfuziĝis pro tiuj du similegaj vortoj, dankon pro la korekto.

Tjeri (プロフィールを表示) 2011年9月8日 18:44:39

Ĝis la revido..bone fartu, ĝoju, feliĉiĝu... ktp... pli bone lernu esperanton... ktp

zan (プロフィールを表示) 2011年9月9日 0:29:46

Ne forgesu min ĝis la revido.
Memoru al vi nian amikecon ĝis la revido.
Eltenu mian foreston ĝis la revido.

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年9月9日 12:34:04

Logike mi ne vidas multajn problemojn kun simple 'bona tago'
Sed bona tago estas komento (eble la vetero estas bona, eble vi estas kontenta pri la atingoj dum la tago).

Aliflanke, 'bonan tagon' estas saluto. Kaj 'Gis revido' estas formulo por malsaluti.

La subkompreno de frazo estas nur instruista truko por helpi al lernantoj.

先頭にもどる