Aller au contenu

Venas de/el la ŝranko?

de Grenade, 8 mai 2019

Messages : 21

Langue: Esperanto

sudanglo (Voir le profil) 12 mai 2019 12:33:12

I thought that this forum was now being moderated. How have the fantasy contributions from Amigueo (which do nothing to help beginners) crept back in?

StefKo (Voir le profil) 12 mai 2019 19:20:27

sudanglo:I thought that this forum was now being moderated. How have the fantasy contributions for Amigueo (which do nothing to help beginners) crept back in?
Tio estas, simple, sabotado de Esperanto kaj la forumo. Feliĉe la reguloj de Esperanto estas rezistaj. Kaj la forumo?

Metsis (Voir le profil) 13 mai 2019 05:51:30

Mi esperas, ke oni havus tiajn bona/malbona-butonojn ĉe afiŝoj.

StefKo (Voir le profil) 13 mai 2019 21:34:52

Metsis:Mi esperas, ke oni havus tiajn bona/malbona-butonojn ĉe afiŝoj.
Metsis, mi ne komprenas. Aliigu tion!

sergejm (Voir le profil) 14 mai 2019 04:12:31

En aliaj forumoj tio nomiĝas "al mi plaĉas"/"al mi ne plaĉas" aŭ simile.

Metsis (Voir le profil) 14 mai 2019 07:17:29

sergejm:En aliaj forumoj tio nomiĝas "al mi plaĉas"/"al mi ne plaĉas" aŭ simile.
Jes, tiaj. Minimume ili donas indicon, ke io estas malĝuste en la afiŝo. Oni povas ankaŭ kunligi iun funkciadon kun la butonoj. Ekz. aŭtomatan mesaĝon super la afiŝo "Multaj forumanoj konsideras la suban tekston malbona aŭ erara", kiam la afiŝo ricevas 100 "malbonaĵojn"/"ne-plaĉaĵojn". Aŭ ĉe 500 "malbonaĵoj"/"ne-plaĉaĵoj" la afiŝo estus aŭtomate kaŝita.

StefKo (Voir le profil) 14 mai 2019 14:38:33

Metsis:
sergejm:En aliaj forumoj tio nomiĝas "al mi plaĉas"/"al mi ne plaĉas" aŭ simile.
Jes, tiaj. Minimume ili donas indicon, ke io estas malĝuste en la afiŝo. Oni povas ankaŭ kunligi iun funkciadon kun la butonoj. Ekz. aŭtomatan mesaĝon super la afiŝo "Multaj forumanoj konsideras la suban tekston malbona aŭ erara", kiam la afiŝo ricevas 100 "malbonaĵojn"/"ne-plaĉaĵojn". Aŭ ĉe 500 "malbonaĵoj"/"ne-plaĉaĵoj" la afiŝo estus aŭtomate kaŝita.
Klare. Dankon!

MiMalamasLaAnglan (Voir le profil) 14 mai 2019 15:38:44

Metsis:Ĝenerale "el" estas pli konkreta, kaj signifas, ke io aŭ iu venas el iu ferma spaco, ene de iu objekto, ekz. ŝranko.

"De" estas tre (kaj tro) plursenca prepozicio. Unu el ĝiaj signifoj estas veno el iu malferma spaco. Do "de la ŝranko" povas signifi "de la flanko de la ŝranko", kiel Sergejm diris, sed pli bona estus uzi formon "de ĉe la ŝranko". kial ĉi tiu esprimo estas pli preciza.

Legu la klarigojn kaj ekzemplojn de la du prepozicioj en PIV: de kaj el.
Ĉu "el" angle signifas out of?

amigueo (Voir le profil) 17 mai 2019 14:51:03

Mi lernis pri manko de butono protesta,
sed neniu respondis pri nuancoj de "etel" kaj "etal",
kiuj ne estas tre strangaj signifoj.
En la angla tio estus: "to-ish Palestine" kaj "from-ish the cupboard" (etal Palestino kaj etel ŝranko).

Mi trovis tiujn mankojn kaj mi demandas ĉe konsultejo.
Vi pravas, tamen, ke mi povus uzinti apartan temfadenon por pli ĝustkonduti.
ridulo.gif

Altebrilas (Voir le profil) 18 mai 2019 09:10:29

Grenade:Multan dankon al ĉiuj. Mi nun tute bone komprenas.

StefKo : en mia lingvo (la franca), "de" kaj "el" havas la saman tradukaĵon. Tial la malsimileco inter "de" kaj "el" estas tre malfacila por mi... ^^
en la franca:
de: de
el: hors de

Retour au début