Al la enhavo

Ŝako

de kavipatro, 2007-julio-24

Mesaĝoj: 149

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-22 18:34:24

La flago en via profila bildo estas la flago de EU, ne de Eŭropo. Notu, ke Eŭropo etendiĝas de Atlantiko al Uralo, de Mediteraneo al Arkta Oceano.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-junio-22 19:17:30

Metsis:La flago en via profila bildo estas la flago de EU, ne de Eŭropo. Notu, ke Eŭropo etendiĝas de Atlantiko al Uralo, de Mediteraneo al Arkta Oceano.
Mi scias. Kaj tio estas kial mi volus ke ĉioj la eŭropajn demokratiojn estu en UE.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-junio-22 19:19:51

Metsis:La flago en via profila bildo estas la flago de EU, ne de Eŭropo. Notu, ke Eŭropo etendiĝas de Atlantiko al Uralo, de Mediteraneo al Arkta Oceano.
Sed la eŭropa konsilio havas preskaŭ la saman flagon !

Серёга (Montri la profilon) 2019-junio-22 19:53:02

Metsis:La flago en via profila bildo estas la flago de EU, ne de Eŭropo. Notu, ke Eŭropo etendiĝas de Atlantiko al Uralo, de Mediteraneo al Arkta Oceano.
Rusio ne estas parto de Eŭropo, sufiĉe Ukrainio por ĝi. Mi petas ne tuŝi Uralon.
El ĉiuj fiecoj kiuj mi multe sciis dum mia vivo la plej estas disvastiĝo de NATO, eĉ pli ol unuseksaj edzecoj.
Mi ne povas kompreni tion. Kion entute devus fari Rusio? Ni enkotiĝis tute en okcidentajn kulturojn, en okcidentaj demokratojn kaj ekonomian sistemon. Ni denove prenis kristanismon. Ĉu ni supozos ke USSR savus sin post ni laŭvole pro paco forkondukis militaro el Eŭropo, tiam eĉ post tio okazus morala rajto de tiu ĉi disvastiĝo? kontraŭ komunistoj - Ne!
Kial mi subite eksciis en 2014 jaro ke ni kapitulacis en la malvarma milito? Pli frue oni ne parolis tion sed parolis pri fino de nuklea minaco. Mi toleris milte ĝuste pro tio.
Ni malvenkis en USSR pro timis multego de nukleaj misiloj? Sankcioj premsufokis USSRn?
Nu-nu...
Tial konkludo: ni ĉirkaŭkakos pro minacoj de pli ganda supereco kaj milita ebleco de iuj okcidentaj landoj. Nur ili atendetu. ridulo.gif

Metsis, mi ne volus riproĉi vin sed ne povas Rusio plu havas parton de Eŭropo kaj estas tute en Azio.

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-23 09:53:15

Ne forgesu, la temo estas pri ŝako.

Mi vidis en youtube varianton, kiun oni nomis "rusa ŝakludo" - "taŭleoj".
La ĉefa diferenco estas, oni ne "manĝas" kontaŭulan pecon, sed "kaptas" ĝin, metante sian pecon super la kontaŭulan, farante turon, pro kio la varianton oni nomas ankaŭ "3D-ŝako". Poste, se la kontaŭulo "kaptas" vian turon, li en venonta turno povas liberigi sian kaptitan pecon malfarante la turon. Do la pecoj havas formon de disko, kun signoj supre kaj flanke - por vidi kiaj pecoj estas malsupre en la turo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-junio-23 13:10:16

sergejm:Ne forgesu, la temo estas pri ŝako.

Mi vidis en youtube varianton, kiun oni nomis "rusa ŝakludo" - "taŭleoj".
La ĉefa diferenco estas, oni ne "manĝas" kontaŭulan pecon, sed "kaptas" ĝin, metante sian pecon super la kontaŭulan, farante turon, pro kio la varianton oni nomas ankaŭ "3D-ŝako". Poste, se la kontaŭulo "kaptas" vian turon, li en venonta turno povas liberigi sian kaptitan pecon malfarante la turon. Do la pecoj havas formon de disko, kun signoj supre kaj flanke - por vidi kiaj pecoj estas malsupre en la turo.
Gxi estas la defenson Petrov, mi kredas

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-24 06:04:25

Zam_franca:Sed la eŭropa konsilio havas preskaŭ la saman flagon !
Vi pravas, ke la nomoj estas konfuzataj. Oni havas

Konsilio de Eŭropo kiu defendas la homajn rajtojn kaj la parlamentan demokration.

Konsilio de la Eŭropa Unio kiu konsistas el ministroj de registaroj de ĉiu membroŝtato de EU

Eŭropa Konsilio kiu estas kunveno de ŝtatestroj de EU kaj la prezidento de la Eŭropa Komisiono (EK, estas la "registaro" de EU).

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-24 06:16:28

Серёга,

Oni lokas landojn laŭ sia ĉefurbo. Ĉar Moskvo estas la ĉefurbo de Rusia Federacio kaj la urbo situas en Eŭropo, la ŝtaton oni klasas kiel eŭropa ŝtato. Kaj notu, mi ekskluzive parolas pri la geografia termino.

Fine temas pri ŝako.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-junio-24 07:26:02

Metsis:Серёга,

Oni lokas landojn laŭ sia ĉefurbo. Ĉar Moskvo estas la ĉefurbo de Rusia Federacio kaj la urbo situas en Eŭropo, la ŝtaton oni klasas kiel eŭropa ŝtato. Kaj notu, mi ekskluzive parolas pri la geografia termino.

Fine temas pri ŝako.
Ĉu vi ŝatas 1.e4 aŭ 1.d4 aŭ aliajn movojn ? (mi kreis temon pri teorio)

Frano (Montri la profilon) 2019-julio-13 08:51:16

Voĉdona ŝakmatĉo New York Yankees - MLBTeamo Esperanto
https://www.chess.com/votechess/game/129266
Aliĝu!

Reen al la supro