본문으로

kiel oni diras la anglan frazon 'database-driven website' esperante?

글쓴이: bluephoenix, 2008년 2월 10일

글: 24

언어: Esperanto

leonarde (프로필 보기) 2008년 2월 13일 오후 4:44:51

so9q:
Mi dirus:
Datumbazpovigita retejo.
aŭ: Retejo funkciigita per datumbazo.
Kio estas la problemo kun "datumbase pelata retejo"?

horsto (프로필 보기) 2008년 2월 13일 오후 4:47:08

leonarde:
La fonto, kiuj vi citis, ŝajnas aporti la uzon de la dividstreko. Ĝi ne aportas vian argumenton. Kial vi poŝtis la fonton?
Mi ne konas la vorton aporti, ĉu vi volis diri apogi? Se estas tiel tiam vi pravas. Krome datumbazpovigita estas terura vorto, laŭ mia opinio. Al mi plej plaĉas la propono de sergejm: Retejo funkciigata de datumbazo.

leonarde (프로필 보기) 2008년 2월 13일 오후 5:20:19

horsto:
Mi ne konas la vorton aporti, ĉu vi volis diri apogi? Se estas tiel tiam vi pravas. Krome datumbazpovigita estas terura vorto, laŭ mia opinio. Al mi plej plaĉas la propono de sergejm: Retejo funkciigata de datumbazo.
Jes, mi volis diri "apogi." Bonan korektadon.

leonarde (프로필 보기) 2008년 2월 13일 오후 8:56:56

so9q:
Retejo funkciigita per datumbazo.
Mi preferas ĉi tiun.

mnlg (프로필 보기) 2008년 2월 13일 오후 11:08:26

En la itala oni fakte foje parolas pri "retejo apogita al datumbazo". Datumbazo ne donas povon, nek pelon, sed rimedojn.

sergejm (프로필 보기) 2008년 2월 14일 오전 5:37:39

Retejo apogata per datumbazo.

"apogita" signifus ke oni uzis datumbazon por krei la retejon, kaj nun ĝi enhavas neŝanĝatajn paĝojn. La prepozicio devas esti "per", ne "al" kaj ne "de". Datumbazo ne estas viva.

mnlg (프로필 보기) 2008년 2월 14일 오전 9:20:02

Mi sincere ne komprenas vian rimarkon.

Se mi estas apogita al muro, muro ne vivas ridulo.gif

Uzo de vorto "apogita" signifas ke iu apogis ion. (pasiva formo). Tio estas ĉio. Mi ne vidas informon pri kiu kreis kiun.

sergejm (프로필 보기) 2008년 2월 14일 오전 9:45:00

mnlg:Mi sincere ne komprenas vian rimarkon.

Se mi estas apogita al muro, muro ne vivas ridulo.gif

Uzo de vorto "apogita" signifas ke iu apogis ion. (pasiva formo). Tio estas ĉio. Mi ne vidas informon pri kiu kreis kiun.
Vi mem apogis vin al la muro, kaj la muro ne estas ilo.
La retejon apogis programisto PER la datumbazo. La datumbazo ne estas muro, eĉ se la komputilo kun la retejo estas apogita al la komputilo kun la datumbazo, tio estas alia apogo.
Nu, se oni ne plu bezonas apogon de la programisto, oni povas uzi vorton "apogita".

Ankoraŭ oni povas diri:
Retejo ligita kun datumbazo.

mnlg (프로필 보기) 2008년 2월 14일 오전 10:43:00

sergejm:La retejon apogis programisto PER la datumbazo.
"apogi" signifas "subteni" aŭ "surmeti". Oni apogas libron sur la tablo; oni apogas vian tezon. Tiusence, oni povus diri ke retejo apogiĝas al datumbazo, t.e. ĝi "uzas" ĝin kiel rimedon kaj subtenon. Tamen, mi konsideras ĝin italismo kaj mi certe favorus aliajn esprimojn. Mi simple volis montri kroman.

so9q (프로필 보기) 2008년 2월 15일 오전 11:16:34

sergejm:Retejo apogata per datumbazo.

"apogita" signifus ke oni uzis datumbazon por krei la retejon, kaj nun ĝi enhavas neŝanĝatajn paĝojn. La prepozicio devas esti "per", ne "al" kaj ne "de". Datumbazo ne estas viva.
Kio estas la fonto de tiu konstato?

다시 위로