본문으로

Kiel tradukti vorto "Riff"?

글쓴이: gvv.coder, 2008년 5월 27일

글: 13

언어: Esperanto

gvv.coder (프로필 보기) 2008년 5월 27일 오후 12:50:36

Kiel tradukti vorto "Riff"(en metalroko)?

richardhall (프로필 보기) 2008년 5월 27일 오후 7:36:03

Rifo?

Andybolg (프로필 보기) 2008년 5월 27일 오후 7:44:58

La vorto "rifo" jam ekzistas, kaj ĝi signifas angla "reef" / germana "Klippe" ... Sed mi ne havas pli bona propono.

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 27일 오후 8:31:34

Mia sugesto por neologismo: rifio. Ankaŭ, mi komprenas ke 'riff' estas ripetita muzikaĵo. Do alia ebleco estas rimuo.

Ŝerca sugesto: fripo, kiu estas duono de friponaro (riff-raff!)

sventez (프로필 보기) 2008년 5월 27일 오후 8:37:40

null
shoko.gif

mnlg (프로필 보기) 2008년 5월 27일 오후 9:07:46

Gitarumo?

EL_NEBULOSO (프로필 보기) 2008년 5월 28일 오전 5:49:35

Gitarumo mi tre ŝatas! sal.gif

Geraldo

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 28일 오전 7:22:13

'Riff' temas ne nur pri gitara muziko sed ankaŭ klasika muziko ekz Bolero, aŭ saksofona muziko. Jen wikipedia artikolo:
http://en.wikipedia.org/wiki/Riff
Bedaŭrinde, mi ne trovis E-an tradukon en Vikio.

mnlg (프로필 보기) 2008년 5월 28일 오전 8:37:06

Miland:'Riff' temas ne nur pri gitara muziko sed ankaŭ klasika muziko ekz Bolero
La petinto menciis metal-rokon. Laŭ mi ne estas nepre, ke la vorto restu sama de unu stilo al alia, se ĝi povas montri tiom malsaman signifon, nur ĉar en la angla ĝi ja estas sama ridulo.gif Sed mi ne estas muzikisto, do tute bone mi povas malpravi.

trurl (프로필 보기) 2008년 5월 29일 오전 7:52:25

mnlg:Laŭ mi ne estas nepre, ke la vorto restu sama de unu stilo al alia, se ĝi povas montri tiom malsaman signifon, nur ĉar en la angla ĝi ja estas sama ridulo.gif
Sed ĝi ne estas sama. Oni uzas 'riff', kiam parolas pri roko aŭ ĵazo, sed oni uzas la itala vorto 'ostinato', kiam temas pri klasika muziko. Tamen, signifo estas sama: ripetita ritma aŭ melodia figuro.

다시 위로