본문으로

Kio estis la plej malfacilaj sonoj por vi lerni en Esperanto?

글쓴이: Gusar00ni, 2019년 2월 17일

글: 15

언어: Esperanto

Ruslan3737 (프로필 보기) 2019년 2월 22일 오후 2:11:02

StefKo:
Ruslan3737:La letero kiu estis pli malpli malfacila por mi estis Ŭ. Mi estas ĉeĉena kaj parolas ruse kaj ĉeĉene, Ŭ estas ununura esperanta letero kiu ne ekzistas en la Ĉeĉena lingvo kaj ankaŭ en la Rusa
Kiele ne ekzistas? Ekz. Ja vzjaŭ tio estas: "Mi prenis".

Rusa "л" estas esperanta "ŭ" (Temas pri la oficiala rusa lingvo, ne dialektoj). Ja la fadeno koncernas sonojn, ne literojn.
Ne, en la vorto взяв estas letero В - V, kvankam eble vi pravas, ĉar ĝi similas al Ŭ en tiu vorto. Kaj Л estas L, Ŭ tute ne ekzistas en rusa alfabeto, sed V kaj U povas simili al ĝi en kelkaj vortoj

StefKo (프로필 보기) 2019년 2월 22일 오후 3:44:11

Ruslan3737:

Mi skribis pri prononco, ne litero! Vorto "vzjaŭ" mi ekskribis kiel oni prononcas ĝin! Analogie ja ponjaŭ, ja praĉitaŭ, paŭovina, ŭadoĉki, kaj miloj aliaj vortoj skribitaj fonetike. Ĉie la rusa "л" mi ekskribis kiel esperanta "ŭ", ĉar ili estas prononcitaj tiel same.

sergejm (프로필 보기) 2019년 2월 22일 오후 3:50:24

'ŭ' ekzistas en belorusa lingvo. En literatura rusa lingvo ĝi ne ekzistas.
Sed en iuj dialektoj 'л' (en certaj pozicioj) estas prononcataj kiel pola 'ł', kiu sonas kiel 'ŭ'.
Sed pli ofte kiel 'ŭ' oni prononcas 'в' - same en certaj pozicioj.
ja ponjaŭ, ja praĉitaŭ, paŭovina, ŭadoĉki
Ne! 'ja ponjal, ja praĉitál, palavína, ládaĉki' - almenaŭ en literatura rusa lingvo.
Iuj povas prononci 'aŭtóbus, aŭditórija, Jeŭrópa' - kvankam en literatura lingvo 'aftóbus, auditórija, Jevrópa'.

kvarelcentenorvega (프로필 보기) 2020년 8월 18일 오후 7:38:40

ne povas mi rememori, ĉu aŭ ne baraktis mi antaŭe kontraŭ ``eŭ``, sed tiam ĉi mi povas glite elparoli ĝin. kaj tiam ĉi uzas mi memstaran ``eŭ`` por plenigi konversacian spaceton, kvankam ĝi sonas tre simile al ``el`` por mi. tial mi nure longigas la ŭ-n. eŭŭŭŭŭ, kion vi diris?

al mia samparano mi provas lernigi E~on. estas malsukcese. tiu baraktas kontraŭ ``kv``. mi ankoraŭ ne menciis al tiu la vortojn knabo, gvati.......

kvarelcentenorvega (프로필 보기) 2020년 8월 20일 오전 12:36:06

bedaŭrinde mi devas fari alian afiŝon ĉi-teme, ĉar dum momento mi ekforgesis, ke ĉiu N en E~o estu aparte elparolata. tio estas tre peniga por usonano, kies kutimo estas ``naza N`` antaŭ K aŭ G.

kion ĝuste mi diras? jen: la vorto ``punkto`` malfacilegas por mi.

다시 위로