Til innholdet

Obama elektiĝis

fra trojo,2008 11 5

Meldinger: 24

Språk: Esperanto

trojo (Å vise profilen) 2008 11 6 21:19:34

Estis la sendependa decido de decidisto Bush aŭskulti kaj obei la la dubindajn konsilojn de sia stabo, kaj tial fari militkrimojn. Li ne povas honeste kulpigi iun alian.

Obama ne povos fari ĉion, kion li volas, sed almenaŭ estas esperinde, ke li ne fuŝos tiel ofte kiel Bush. Jen mia humila espero pri la nova administristaro.

ILuvEire (Å vise profilen) 2008 11 7 05:18:35

Trold:
Mi ne ŝatas Obama.
Bone! Kial ne?

Ĉu ne Usono bezonegas ŝanĝoj post Bush?
Kio estas "bezonegas"?

Kaj, jes mi deziras ŝanĝoj, sed la ŝanĝoj de Obama ne estas la ŝanĝoj min deziras. (Ĉu estas tio la korekta lingvouzo de la akuzativo?)

RiotNrrd (Å vise profilen) 2008 11 7 05:41:26

ILuvEire:Ĉu estas tio la korekta lingvouzo de la akuzativo?
Ne. La frazo devus esti:

Kaj, jes mi deziras ŝanĝojN, sed la ŝanĝoj de Obama ne estas la ŝanĝoj KIUJN mi deziras.

Enni (Å vise profilen) 2008 11 7 07:24:21

se me povas elekti inter Obama aŭ McCain, mi certe elektas Obama! Post Bush mi scias ke Obama povas krei bonaj ŝanĝoj.

Trold (Å vise profilen) 2008 11 7 07:40:44

Kio estas "bezonegas"?
Vi verŝajne pravas eble tio vorto ne bone funkcias. Sed mi pensis tiel: bezonas plus -eg- por plifortigi la sencon de la vorto.

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2008 11 8 10:45:41

Post plej granda eraro de Bush - milito en Irako, estis kompreneble ke lia partio (kandidato el) ne venkos la balot-ad-ojn.

Tiel Obama kompreneble venkis.

Mi pensas ke Obama entute al 5%-10% estos pli bona estro ol Bush!

horsto (Å vise profilen) 2008 11 8 12:24:37

Andreo Jankovskij:Post plej granda eraro de Bush - milito en Irako, estis kompreneble ke lia partio (kandidato el) ne venkos la balot-ad-ojn.
Tiel Obama kompreneble venkis.
Ĉu ne la milito kontraŭ Irako (2003) jam estis okazinta kiam Bush estis elektita kiel prezidento la duan fojon (2005)?
Andreo Jankovskij:
Mi pensas ke Obama entute al 5%-10% estos pli bona estro ol Bush!
Pardonu, mi tute ne komprenas! Kiel vi kalkulis tiujn nombrojn kaj kion entute signifas tiu frazo?

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2008 11 8 21:42:53

horsto:
Andreo Jankovskij:
Mi pensas ke Obama entute al 5%-10% estos pli bona estro ol Bush!
Pardonu, mi tute ne komprenas! Kiel vi kalkulis tiujn nombrojn kaj kion entute signifas tiu frazo?
Obama estos pli bona ol Buŝ, kaj usonanoj post kelkaj jaroj estos pli riĉaj ol nun, situacio estos pli bona ...

5%-10% - estas mia propra opinio, mi ofte uzas "%" se estas malfacile priskribi (ekz.: mi ne havas sufiĉe da datumoj por 100% ĝuste priskribi la estonton).

danielcg (Å vise profilen) 2008 11 9 02:41:05

Ĉu Usono bezonas aŭ bezonegas aŭ tute ne bezonas ŝanĝojn, tion decidu la usonanoj.

Tamen la verbo "bezonegi" estas perfekte konstruita el lingva vidpunkto, kaj ĝia signifo estas "ege bezoni" aŭ "tre multe bezoni".

Via,

Daniel

Trold:
Kio estas "bezonegas"?
Vi verŝajne pravas eble tio vorto ne bone funkcias. Sed mi pensis tiel: bezonas plus -eg- por plifortigi la sencon de la vorto.

Gradski (Å vise profilen) 2008 11 9 03:24:29

Antaŭ komenti ion mi preferas atendi la promesitajn ŝanĝojn demando.gif

Tibake til toppen