Więcej

Prognozo pri la Eŭropa parlamenta elekto je la 26a Majo 2019

od Tram_Amiko, 19 lutego 2019

Wpisy: 43

Język: Esperanto

Altebrilas (Pokaż profil) 6 maja 2019, 09:50:34

Ligilo al pli detala listo, bedaŭrinde en la franca:

https://www.franceinter.fr/politique/voici-les-33-...

Tram_Amiko (Pokaż profil) 7 maja 2019, 08:58:34

Altebrilas:Ligilo al pli detala listo, bedaŭrinde en la franca:

https://www.franceinter.fr/politique/voici-les-33-...
Mi vidis je la numero 26 la partion "Esperanton"! Bedaŭrinde en germanio ni ne havas Esperanton-partion je la venanta EU-elekto.

Ĉu ekzistas aliaj Esperantaj-partioj en aliaj EU-landoj?

Altebrilas (Pokaż profil) 8 maja 2019, 12:40:21

Jen la paĝo de la germana sekcio de EDE:
http://de.e-d-e.eu/

alexanderrothwell03 (Pokaż profil) 1 czerwca 2019, 01:02:07

Mi pensas ke Nigel Farage estas bona politikisto ĉar li helpas fari Breksito okazas. Eŭropo ĉiam estis kaj estos ĉiam la plej bona kontinento en la tuta mondo laŭ mi, sed ĝi nun ekestas pli malbona ĉar la Eŭropa Unio ne estas bone por la landoj de Eŭropoj.

Серёга (Pokaż profil) 1 czerwca 2019, 10:40:15

Pli bone ke elektu sian imperiestron ĉar sian demokration vi pereigis. 30 el 31 voĉo de Krimea referendumo... Vico de referendumoj pli ol 90% inundita per sango. Reale per hipokriteco oni povas ne pereigi sian demokration.. Dio estas.

thyrolf (Pokaż profil) 4 czerwca 2019, 13:39:03

mi kredas, ke estus pli bone kunlabori kun partioj, kiuj sin mem sentas paneŭropaj, ekz. Volt. En Germanio ankaŭ ekzistas "die humanisten" (la humanistoj), kiuj alstrebas pli da Eŭropo kaj kies partiprogramon mi grandparte povas subteni. Sole "Esperanto" kiel programo ŝajnas iomete febla.

Kaj krome la elekta kampanjo de EDE estis sufiĉe malnovstela. Ekz. la bildo, sur kiu sin prezentas la kandidatoj, havas la etoson kvazaŭ ili fotis ĵus post komforta vizito de trinkejo.

Altebrilas (Pokaż profil) 4 czerwca 2019, 17:44:04

Jen la afiŝo. Ĉu vi ne estas iomete klaĉema?

http://www.europe2019.org/img/vign/2.jpg

La partioj estis pli nombraj ĉifoje (34). La voĉdonintoj devis dispartigi sian simpation...

Metsis (Pokaż profil) 5 czerwca 2019, 07:25:40

Altebrilas:La partioj estis pli nombraj ĉifoje (34). La voĉdonintoj devis dispartigi sian simpation...
34? Ne en mia lando (naŭ se mi korekte memoras) kaj se oni nombrigas partiojn, kiuj partoprenis en la balotado, ili certe estas pli.

Серёга (Pokaż profil) 5 czerwca 2019, 15:34:57

Altebrilas:Jen la afiŝo. Ĉu vi ne estas iomete klaĉema?

http://www.europe2019.org/img/vign/2.jpg

La partioj estis pli nombraj ĉifoje (34). La voĉdonintoj devis dispartigi sian simpation...
Absurdo. Via sorto estas lerni la anglan. Se vi subite eĉ volus lerni la rusa aŭ la ĉina tiam tio ĉi timus vin malpli ol Esperanto.

Wróć do góry