Więcej

Radikoj vortoj el maleŭropo?

od fantazo, 7 września 2008

Wpisy: 20

Język: Esperanto

fantazo (Pokaż profil) 7 września 2008, 21:39:20

Ĉu estas en esperanto radikoj vortoj, kiu ne estas parto de eŭropaj lingvoj?

Eble radikoj el la ĉina aŭ japana lingvoj?

jan aleksan (Pokaż profil) 8 września 2008, 11:31:04

fantazo:Ĉu estas en esperanto radikoj vortoj, kiu ne estas parto de eŭropaj lingvoj?

Eble radikoj el la ĉina lingvo aŭ japana lingvoj?
japanan: suŝio

tomato venas de ameriko

Viktoro44 (Pokaż profil) 8 września 2008, 12:35:53

Mi proponas ke ĉiu nova esperanta radiko devus esti neeŭropdevena.

Se iu novradikulemo dezirus nova radiko por "malrapida" aŭ "malalta", ktp, (ŝajnas al mi ke tiuj novradikoj ne necesas) mi opinias ke ĝi ne devus esti latindevena, sed ĉin- aŭ japandevena, ekzemple. Tiel, ni atingos la neŭtraleco de la internacia lingvo.

Miland (Pokaż profil) 8 września 2008, 12:58:25

Viktoro44:
Ne malbona ideo, sed la lingvo apartenas al la komunumo, do temas pri komunuma akcepto, kaj, per tio, evoluo, ne revolucio.

Viktoro44 (Pokaż profil) 8 września 2008, 14:50:57

la lingvo apartenas al la komunumo, do temas pri komunuma akcepto, kaj, per tio, evoluo, ne revolucio.
Mi kunsentas kun vi, Miland. Sed mi opinias ke eŭropanoj volonte devus cedi la iniciataĵo pri la novradikoj al la neeŭropanoj esperantistoj.

Tiel, oni atingos du gravajn celojn: plibonigi la neutraleĉo de la lingvo kaj, samtempe, limigi la kresko de eŭropdevenaj novradikoj.

(en mia lasta mesaĝo, mi, erare "kreis" la vortaĉo "novradikulemo", devus esti: novradikemulo)

Matthieu (Pokaż profil) 8 września 2008, 16:00:50

Kelkaj vortoj devenas de eŭropa lingvo, kiu pruntis ĝin de alia lingvo.

Ekzemple, “ĉokolado” estas pli-malpli sama en ĉiuj lingvoj de Eŭropo, kaj venas de la naŭatla “xocolātl” (tra la hispana “chocolate”).

Viktoro44 (Pokaż profil) 8 września 2008, 16:27:17

Vi pravas, Mutusen. Oni ne povas komputi tiujn vortojn kiel neeŭropdevenajn!

Filu (Pokaż profil) 8 września 2008, 20:01:45

'Sudoko' kaj 'mangao' devenis de la japana, mi kredas.

Filu (Pokaż profil) 8 września 2008, 20:01:46

'Sudoko' kaj 'mangao' devenis de la japana, mi kredas.

Uuuuups! Duoble klakis mi mian muson, ŝajnas!

EL_NEBULOSO (Pokaż profil) 8 września 2008, 20:27:13

"Amoko" estas vorto kiu devenis de la lingvo maoria (Novzelando).

Geraldo

Wróć do góry