Al la enhavo

Anstataŭ

de sergejm, 2008-marto-13

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-13 07:54:42

Post "anstataŭ" oni ne uzas akuzativon (?)

Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo. Gn.22

Se vi legis la Biblion, vi ne povas kompreni kiu/kio anstataŭis filon de Abraham: ĉu ŝafo aŭ lia patro?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-13 12:51:20

Ĉar "anstataŭ" estas prepozicio, oni ne uzas akuzativon post ĝi. Kaj, ĉar ĝi estas prepozicio, ĝi ĝenerale priskirbas la vorton aŭ substantivon antaŭ ĝi. Do, se legi tiun tekston, mi pensus ke la ŝafo anstataŭis la filon de Abraham.

Fakte, se estus jena frazo:
Mi vidis la porkon antaŭ tiu domo.
Ĉu mi estus antaŭ la domo, aŭ ĉu la porko estus antaŭ la domo?

eb.eric (Montri la profilon) 2008-marto-13 14:04:22

La angla lingvo enhavas tiun saman problemon. En mia baza universitata kurso de lingvoscienco, ni desegnis arbarfigurojn, kiu montris ambaŭ interpretojn.

Rao (Montri la profilon) 2008-marto-13 14:51:11

Verŝajne oni povas uzi n-finaĵon se necesas klareco. Anstataŭ + aliaj rolmontriloj

Mi simple ĉiam uzas ĝin ĉar mi ne emas malŝpari mensan energion demandante ĉu necesas aŭ ne klareco. lango.gif

diogotux (Montri la profilon) 2008-marto-15 12:29:56

黄鸡蛋:
Fakte, se estus jena frazo:
Mi vidis la porkon antaŭ tiu domo.
Ĉu mi estus antaŭ la domo, aŭ ĉu la porko estus antaŭ la domo?
Per tiu frazo, mi ankaŭ ne sukcesis kompreni, sed eble per la sekvantaj frazoj pli klariĝas:

-Estante antaŭ tiu domo, mi vidis la porkon.
-Mi vidis la porkon, kiu estis antaŭ tiu domo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-15 18:33:35

Biblio:Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo. Gn.22
Ĉu ni dividu la propozicion je du partoj?

Abraham iris kaj prenis la virŝafon.
Abraham oferis la virŝafon kiel bruloferon anstataŭ sia filo.

Egale ne estas kompreneble, kiu ja oferis la virŝafon.

Ĉu ni legu la lingvajn respondojn de l'majstro?

PRI LA AKUZATIVO POST “ANSTATAŬ”
Kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ “anstataŭ” per si mem postulas ĉiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj post “anstataŭ” la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: “Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon”, la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon (= anstataŭ bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun dubon pri tio, ke anstataŭigita estis ne la batanto, sed la batato.
Respondo 51, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2

Tial mi opinias, ke devus esti skribite:
Abraham oferis la virŝafon kiel bruloferon anstataŭ (oferi) sian filon.

Wilhelm (Montri la profilon) 2008-marto-16 02:06:40

"Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ oferinta sia filo."

"Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo oferinta ĝin."

Ĉu estas tiuj pli preciza?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-16 05:51:23

Ho, tiuj akuzativo kaj libera vortordo! Kiom ofte ili devojigas nin.

Wilhelm:Ĉu estas tiuj pli preciza?
Ne.

Gravas nur la dua parto.

Abraham oferis virŝafon anstataŭ sia filo.

Ĉu ni traktu tiun propozicion?
El ĝi sekvas, ke unue la filo de Abraham devis oferi, sed la patro anstataŭis la filon, kvazaŭ li, Abraham, estas oferanto, kaj mem bruloferis la ŝafon.
Vidu: Abraham, anstataŭ sia filo, oferis virŝafon. = Abraham oferis virŝafon anstataŭ sia filo. = Abraham, anstataŭinte sian filon, oferis malfeliĉan virŝafon.

Sed la senco de la originalo estas mala, kiom mi memoras Biblion, kiun mi neniam legis, ĉar ĝi ne estas interesa libro!

Abraham devis oferi sian filon.

Kion malfeliĉa patro faris?
Li anstataŭigis (ŝanĝis) lango.gif sian filon per la virŝafo, jam multfoje bruloferinta dum la diskuto. = Abraham, anstataŭiginte sian filon per la ŝafo, faris bruloferon.

Mia opinio - guste devas esti:
Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin, kiel bruloferon, anstataŭ sian filon.

Revenante al la propono de Wilhelm, mi volus diri, ke ĝi ne taŭgas, ĉar "oferinta filo" signifas, ke nome filo devis oferi, sed ne "oferiĝi" rido.gif .

horsto (Montri la profilon) 2008-marto-16 19:16:41

Terurĉjo:
Mia opinio - guste devas esti:
Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin, kiel bruloferon, anstataŭ sian filon.
Al mi iom ne plaĉas ke oni malatentas gravegan regulon (ne uzu akuzativon malantaŭ prepozicio) nur por ŝpari unu vorton:
Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin, kiel bruloferon, anstataŭ oferi sian filon.
Tio estas ankaŭ pli bone komprenebla, almenaŭ por mi.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-18 13:45:21

Laŭ mi, tio, kion Zamenhof permesis, devus esti akceptebla. Do, ne gravas ĉu oni skribas A-o oferis ŝafon anstataŭ oferi B-onA-o oferis ŝafon anstataŭ B-on (ĉar la akuzativo ĉi tie implicas la verbon) - kvankam, la unua esprimomaniero estas pli klara.

Reen al la supro