Kwa maudhui

Lernadilo por lernantoj de Ido.

ya ceigered, 11 Desemba 2008

Ujumbe: 9

Lugha: Esperanto

ceigered (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2008 6:35:14 asubuhi

Ajnulo scias iu ajn kurosojn aŭ lernadilojn por lernantoj de Ido?

Mi ne zorgas pri vidpunkojn, mi bedaŭras.

Dankon por ĉiuj via helpo!

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2008 11:06:17 asubuhi

ceigered:Ajnulo scias iu ajn kurosojn aŭ lernadilojn por lernantoj de Ido?..
Mi sugestas ke vi skribu la mesaĝon en la angla forumo unue, certe provu Esperantan tradukon, kaj post korektado, metu la reviziitan version en la Esperanto forumo.

Ĉu vi volis diri

"Ĉu iu ajn scias pri kursoj aŭ lerniloj por lernantoj de Ido"?

(Ŝajnas multe da ligiloj, se oni serĉas per "Google", sed mi ne scias pri ilia kvalito).

ceigered (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2008 1:28:51 alasiri

Miland:
ceigered:Ajnulo scias iu ajn kurosojn aŭ lernadilojn por lernantoj de Ido?..
Mi sugestas ke vi skribu la mesaĝon en la angla forumo unue, certe provu Esperantan tradukon, kaj post korektado, metu la reviziitan version en la Esperanto forumo.

Ĉu vi volis diri

"Ĉu iu ajn scias pri kursoj aŭ lerniloj por lernantoj de Ido"?

(Ŝajnas multe da ligiloj, se oni serĉas per "Google", sed mi ne scias pri ilia kvalito).
ho, dankon miland, mia esperanto estas malbona nun, ĉar mi ne ekzercis mian esperanton longe.

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2008 1:37:00 alasiri

Mi konsilas al vi preni kurson de Franca, kaj poste paroli Esperantaĉon dum vi pensas france.

ceigered (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2008 1:38:31 alasiri

Mi reverkis tion kiel:
"Ĉu iu ajn scias pri kursoj aŭ lerniloj por lernantoj de Ido? Mi volas lerni tiun ĉi lingvon, kiam mi lernas Esperanton.

Dankon por via helpo!"

Bona aŭ ne?

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2008 2:03:59 alasiri

Ne estas bone, ĉar Ido estas esperantaĉo kaj senutila.

Matthieu (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2008 2:12:10 alasiri

Tamen ceigered diris:
ceigered:Mi ne zorgas pri vidpunkojn, mi bedaŭras.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2008 2:13:35 alasiri

ceigered:Bona aŭ ne?
Bone.

Pri via demando mem: jen kelkaj ekzemploj kiujn mi trovis per "Google" (mi ne scias pri ilia kvalito):

Enkonduko, unua parto.

Enkonduko, dua parto.

Plena lernlibro.

Tamen, kiel bona Esperantisto, pri la historio de la Ido movado, mi devus rekomendi la biografion de Zamenhof de Marjorie Boulton - ne mencii la artikolon de Don Harlow.

ceigered (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2008 3:47:07 alasiri

Tre interese, miland!

La artikolo de Don Harlow estis interesa, sed mi amas lingvojn, ne nur esperanton lango.gif . Sed, estas malgaje ke tiaj okazoj okazis.

Ankaŭ, dankon por la ligiloj!

Kurudi juu