"Trovi" por esprimi opinion
从 guyjohnston, 2007年11月15日
讯息: 27
语言: Esperanto
guyjohnston (显示个人资料) 2007年11月15日上午12:55:34
Ironchef (显示个人资料) 2007年11月15日上午2:39:11
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年11月15日上午6:22:05
guyjohnston:Saluton, kiam oni uzas la vorton "trovi" por esprimi opinion, ĉu estas korekte diri ekzemple, "mi trovis la aŭton bela" por signifi "mi opiniis ke la aŭto estis bela", anstataŭ "mi trovis la aŭton belan", kiu signifus "mi trovis la aŭton kiu estis bela"?Vi entute pravas.
guyjohnston (显示个人资料) 2007年11月15日下午6:53:21
mjones490 (显示个人资料) 2007年11月15日下午8:45:17
Sed, mi nelonge parolas en esperanto.
mnlg (显示个人资料) 2007年11月15日下午8:59:14
mjones490:Mi legis "mi trovas la aŭton bela" signifi "mi trovas la aŭton. Mia ago de trovinta estas bela" aŭ "Mi estas bela, kaj mi trovas la aŭton."Ne, laŭ mi tio estus "mi trovas la aŭton bele". "bele" rilatus al la verbo.
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年11月15日下午9:05:29
mjones490:Mi legis "mi trovas la aŭton bela" signifi "mi trovas la aŭton. Mia ago de trovinta estas bela" aŭ "Mi estas bela, kaj mi trovas la aŭton."Eraroj.
Sed, mi nelonge parolas en esperanto.
1. "mi trovas la aŭton. Mia ago de trovinta estas bela". Se oni skribus: "Mi trovis la aŭton BELE", la frazo signifus, ke persono fakte serĉis la aŭton, poste trovis ĝis kaj tiu trovado estis bele farita aŭ la persono estas lertulo pri serĉado kaj trovado.
1. "Mi estas bela, kaj mi trovas la aŭton." Tiukaze necesas skribi - "Bela, mi trovis la aŭton".
Frazo "Mi trovis belan aŭton" havas rektan sencon, dume la frazo "mi trovis la aŭton bela" ne subkomprenas iujn procedojn de serĉado kaj posta trovado, sed nur celas al opinio.
En la rusa lingvo ofte anstataŭ "opinii" oni uzas la verbon "kalkuli". Mi multfoje legis tiun verbon en verkoj de Zamenhof.
Oni povas diri: "Mi kalkulas la aŭton bela".
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年11月15日下午9:08:15
mnlg:Ne, laŭ mi tio estus "mi trovas la aŭton bele". "bele" rilatus al la verbo.Inter mia kaj via mesaĝoj estas nur iomete pli ol 5 minutoj. Dum mi elpensis la respondon, vi antaŭis min.
Frankouche (显示个人资料) 2007年11月15日下午10:12:43
Pri la frazo "mi trovas la aŭton bela...", mi pensas post viaj respondoj ke tiu frazo tro komplikus, malfacilas scii kiu adjektivas al kiun (la verbo aŭ la objekto). Mi ŝatas uzi relativojn aŭ farverbi kun adverbojn :
- Mi opinias (ke) la auto belas
- Mi opinias bele la auton
- Mi opinias bele la belan auton, ja belas , kielas cin, mia belulineto
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年11月15日下午10:31:13
Frankouche:Mie, mi preferas uzi "opinii, pensi..." anstataŭ "trovi" ĉar mi pensas ke en aliaj lingvoj, la verbo "trovi" povus nur signifi "trovi objekton" kaj ne esprimi pensojn.Jes, en la rusa tiu esprimo "mi trovas..." lastatempe estas uzata pli malofte, ol antaŭe kaj apartenas al "alta" literatura stilo.
Sed notu diferencon inter frazoj:
"Mi opinias aŭton bela" kaj
"Mi pensas, ke la aŭto estas bela".
Oni kutime ne diras: "Mi pensas la aŭton bela". LMMO, certe.