去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Ŝercoj

StefKo, 2020年3月17日

讯息: 501

语言: Esperanto

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2020年11月30日下午3:27:01

StefKo:Kial "ili donis ĝin" kaj ne "...lin"?
Pardonu, mi eraris kaj forgesis korekti.

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2020年11月30日下午3:27:06

- Avino, mi ekzamenis vin, vi estas sana. Klarigu denove, pri kio vi plendas?
- Sed mi spiregas.
- Kaj kiam?
- Kiam mi ne povas kuratingi la buson!

sergejm (显示个人资料) 2020年11月30日下午5:05:15

Hebreo ricevis telegrafaĵon: "Doktoro ordonis tranĉi tranci".
Li respondas: "Doktoro ordonis tranĉi tranĉi".
La telegrafisto demandas, kial li respondas same.
- Sara demandas min: "Doktoro ordonis tranĉi. Tranĉi?", mi respondas: "Doktoro ordonis tranĉi? Tranĉi!".

StefKo (显示个人资料) 2020年11月30日下午7:37:50

Plezuro? (malnova juda ŝerco)

– Mi havas plezuron koni vian edzinon...
– Kaj vi nomas tion plezuro?!

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2020年12月1日上午9:01:33

StefKo:Plezuro? (malnova juda ŝerco)
– Mi havas plezuron koni vian edzinon...
– Kaj vi nomas tion plezuro?!
- Rigardu, kian belan korpon havas tiu knabo!
- Ne estas knabo, sed knabino!
- Ne diru, estas ja knabo!
- Tute ne knabo! Ŝi estas mia filino!
- Ho! Tiam vi, sinjoro, estas ŝia patro?
- Ne, mi estas ŝia patrino!

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2020年12月1日上午10:54:23

- Doktoro, mi ne povas pagi pli por la kuracado, mia mono finiĝis.
- Nu, estas bone, ke vi resaniĝis!

StefKo (显示个人资料) 2020年12月1日下午1:14:19

Rovniy_Sergey:- Avino, mi ekzamenis vin, vi estas sana. Klarigu denove, pri kio vi plendas?
- Sed mi spiregas.
- Kaj kiam?
- Kiam mi ne povas kuratingi la buson!
Saluton, Sergey!

Mi havas du rimarkojn, Sergey.
Unuan ĝeneralan: vi pli kaj pli bone, pli lerte, uzas Esperanton. Mi gratulas al vi la progreson!
Duan, rilatan al la vorto "avino": mi supozas ke vi volis uzi la vorton "oldulino" aŭ "maljunulino". En la Rusa (kaj en la Pola ankaŭ) estas unu vorto por nomi kaj avinon kaj maljunan virinon babuŝka (pole babcia). En Esperanto por tio estas la malsamaj vortoj.
Mi skribas pri tio ĉar oldulino kaj avino tre ofte rolas en multaj ŝercoj do tiuj ĉi eraroj ankaŭ estos multaj.

Se mi eraras, iu pli sperta korektu min!

StefKo (显示个人资料) 2020年12月3日下午8:22:02

Ruza dunganto

– Kial vi dungas nur edziĝintajn virojn?
– Ili estas alkumiĝintaj al humiligoj kaj ofendoj, krom tio ili ne rapidas akurate eliri el laborejo.

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2020年12月4日下午5:49:30

Maljunulino, kiu ŝatis familiajn skandalojn, ĉiutage reskribis sian testamenton.

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2020年12月5日下午9:30:06

- Vekiĝu, vi malfruos al la lernejo.🌞
- Diablo prenu la lernejon! Mi ne iros! Ĉiuj tie malamas min...🙁
- Kial vi ne provas donadi malpli da hejmtaskoj al ili?! 🤔🧐🤥

回到上端