去目錄頁

Ĝusta temp-uzado en la subfrazoj kun "ĉu", "ke" aŭ la tabelvortoj je "ki-"

Giachomo, 2020年9月14日

讯息: 3

语言: Esperanto

Giachomo (显示个人资料) 2020年9月14日下午12:59:48

Uzante la nerektan parolon, en la naciaj lingvoj kiujn mi konas, ofte necesas ŝanĝi la verban tempon de la rekta parolo, se la parolo estis elparolata antaŭe:
Angle: I am hungry --> He said he was hungry
Why is she crying? --> He asked me why she was crying
Itale: Ho fame --> Disse che aveva fame
Perché sta piangendo? --> Mi chiese perché stesse piangendo

En Esperanto, ĉu tiu ĉi ŝanĝo estas korekta, ebla aŭ erara? Ĉu "Mi malsatas" fariĝas "Li diris, ke li malsatas" aŭ "ke li malsatis"? Ĉu "Li demandis, kial ŝi ploras" aŭ "kial ŝi ploris"?
Dankon!

Metsis (显示个人资料) 2020年9月14日下午2:44:22

Ne ŝanĝu tempojn.

Do dialogo:
  • Ŝi: Kial vi ploras?
  • Li: Mi malsatas.
fariĝas la rakonto:
  • Ŝi demandis, kial li ploras. Li respondis, ke li malsatas.

horsto (显示个人资料) 2020年9月15日上午12:26:23

Metsis pravas, oni konservas la tempon de la rekta parolo, vidu PMEG.

回到上端