去目錄頁

Pangramo ?

jdroege, 2008年12月19日

讯息: 5

语言: Esperanto

jdroege (显示个人资料) 2008年12月19日上午3:50:35

En la angla ekzistas frazoj nomitaj "pangrams". Ĉi tiuj devas kaj esti kompreneblaj kaj enhavi ĉiujn de la literoj uzataj en la angla. ekzemplo: A mad boxer shot a quick, gloved jab to the jaw of his dizzy opponent.
Ĉu ekzistas tiaj frazoj en esperanto? Mi neniam vidis tiajn, sed kial ne?

Jim en Pakistano

alfred14 (显示个人资料) 2008年12月19日上午5:06:12

jdroege:En la angla ekzistas frazoj nomitaj "pangrams". Ĉi tiuj devas kaj esti kompreneblaj kaj enhavi ĉiujn de la literoj uzataj en la angla. ekzemplo: A mad boxer shot a quick, gloved jab to the jaw of his dizzy opponent.
Ĉu ekzistas tiaj frazoj en esperanto? Mi neniam vidis tiajn, sed kial ne?

Jim en Pakistano
bedaŭrinde, mi komprenis nenion

sergejm (显示个人资料) 2008年12月19日上午5:14:33

En Esperanto ĉi tiaj frazoj nomiĝas ĉiuliteraĵoj.

Ekzemple:

Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.

jdroege (显示个人资料) 2008年12月19日上午11:48:35

Bonega respondo!

Dankegon!

Jim

sergejm:En Esperanto ĉi tiaj frazoj nomiĝas ĉiuliteraĵoj.

Ekzemple:

Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.

danielcg (显示个人资料) 2008年12月19日下午3:50:11

Se oni nur bezonas kontroli ĉu la supersignitaj literoj bone legeblas, kutima frazo estas:

eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde

Amike,

Daniel

jdroege:Bonega respondo!

Dankegon!

Jim

sergejm:En Esperanto ĉi tiaj frazoj nomiĝas ĉiuliteraĵoj.

Ekzemple:

Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.

回到上端