去目錄頁

Hangula literumado

Miland, 2009年2月4日

讯息: 11

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2009年2月4日下午2:38:23

Mi ĵus legis interesan skribaĵon de koreia Esperantistino kiu reklamas, ke hangulo, skribsistemo kiu evoluiĝis en Koreio, estas la plej moderna fonetika skribsistemo, kaj eble la plej taŭga por disvastigi Esperanton en Azio. Kompreneble, la Esperanta alfabeto estas parto de la netuŝebla fundamento, sed ĉu iu ajn konantulo de la hangula skribsistemo havas opinion pri tio?
Eble hangulo ankaŭ povus solvi la problemon lerni grandegan numeron de ĉinaj aŭ japanaj karakteroj. Ĉu ĉinoj aŭ japanoj havas opinion pri tio?

Rogir (显示个人资料) 2009年2月4日下午3:23:52

Laŭ mi la hangula literumado taŭgas por lerni esperanton al koreoj, antaŭ ili lernos kun latina literumado.

Miland (显示个人资料) 2009年2月4日下午7:59:53

Rogir:Laŭ mi la hangula literumado taŭgas por lerni esperanton al koreoj, antaŭ ili lernos kun latina literumado.
Ha, kiel preparado! Bona ideo.

nikko (显示个人资料) 2009年2月5日上午4:03:32

Rogir:Laŭ mi la hangula literumado taŭgas por lerni esperanton al koreoj, antaŭ ili lernos kun latina literumado.
Sama perversio kiel lerni anglan per vortoj skribitaj cirile. En mia lando estas tiaj seminarioj rideto.gif . Tio neniom helpas, male, nur alkutimigas homon memorfiksi sonon de vortoj sen kompreno de morfologia strukturo.

nikko (显示个人资料) 2009年2月5日上午4:07:26

Miland:Eble hangulo ankaŭ povus solvi la problemon lerni grandegan numeron de ĉinaj aŭ japanaj karakteroj. Ĉu ĉinoj aŭ japanoj havas opinion pri tio?
Japanoj havas malmulte da literoj. Nur 2 tradiciaj alfabetoj po ~30 literoj. Ĉu vi pensas ke originala kaj unika hieroglifa skribsistemo estas problemo? rideto.gif Eble por homo kiu kutimis reformigi lernatan lingvon. Mi eĉ volus ke estu alternativa rusa skribsistemo kun ideogramoj.

rosto (显示个人资料) 2009年2月5日上午4:08:48

Unue, mi dubas, ke en Koreio troviĝus multe da homoj, kiuj ne scias latinan alfabeton. Due, mi dubas, ke al iuj, krom Koreioj tiu ideo pri hangulo plaĉus, do tiu ideo neniel helpus disvastigi Esperanton en Asio.
Trie, ne tiom multe da signoj en hangulo estas.
ᄀ estas por k kaj g;
ᄅ estas por l kaj r;
ᄇ estas por p kaj b;
ᄌ estas por ĉ kaj ĝ;
signoj por f, v, ĵ, ŝ entute mankas.
Hangulo estas pli adaptita por komplika sistemo de vokaloj.

Rogir (显示个人资料) 2009年2月5日下午12:59:04

nikko:
Rogir:Laŭ mi la hangula literumado taŭgas por lerni esperanton al koreoj, antaŭ ili lernos kun latina literumado.
Sama perversio kiel lerni anglan per vortoj skribitaj cirile. En mia lando estas tiaj seminarioj rideto.gif . Tio neniom helpas, male, nur alkutimigas homon memorfiksi sonon de vortoj sen kompreno de morfologia strukturo.
Sed la angla ne havas rilaton inter sonoj kaj morfologio kiel la esperanto. Sed, sen ĉi ĉiuj literoj, verŝajne ne estas bona ideo.

Miland (显示个人资料) 2009年2月5日下午1:15:32

Ŝajne koreia profosoro Hyun-Bok Lee evoluigis IKPA (internacia koreia fonetika alfabeton) por solvi la problemon. Ŝajne ĝi estas bazita sur hangulo.

Szaradzista1 (显示个人资料) 2009年2月5日下午1:52:59

Ich möchte Esperanto lernen.Wer kann mir helfen?Thomas

Rogir (显示个人资料) 2009年2月5日下午2:27:31

Gehe zu 'Kurse', 'Auf einfachem niveau' und erwähle 'mi estas komencanto' oder ein andere Kursus.

回到上端