Al la enhavo

Specifa gramatika demando

de jchthys, 2009-februaro-12

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-12 16:02:18

Estas tio ĉi ĝusta?
"la facilo de la uzado la retumilon"
(por angle "the ease of use of the web browser")

Dankon!

tommjames (Montri la profilon) 2009-februaro-12 17:25:56

jchthys:Estas tio ĉi ĝusta?
"la facilo de la uzado la retumilon"
(por angle "the ease of use of the web browser")

Dankon!
Mi supozas ke la laŭvorta traduko estus La facileco de la uzado de la retumilo.

Sed, ĉar tio estas iom longa, mi dirus La uzebleco de la retumilo

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-12 17:38:08

tommjames:
jchthys:Estas tio ĉi ĝusta?
"la facilo de la uzado la retumilon"
(por angle "the ease of use of the web browser")

Dankon!
Mi supozas ke la laŭvorta traduko estus La facileco de la uzado de la retumilo.

Sed, ĉar tio estas iom longa, mi dirus La uzebleco de la retumilo
Mi ankaŭ konstrŭus tielmaniere, Tom. rideto.gif

Sammondane,
Ĥod

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-12 18:17:16

La angla uzas la malpli ofte ol aliaj lingvoj. Jen miaj sugestoj kun komentoj en krampoj:

La uzebleco de la retumilo (mia preferata)
La facileco de uzo de la retumilo (plej simpla)
La uzfacileco de la retumilo (ebla, sed kunmetita vorto estas pli malfacila).

kfa (Montri la profilon) 2009-februaro-22 12:55:29

Mi trovadas ke ofte plisimpligas tradukon ŝanĝi substantivon al verbo:

'La facileco uzi la retumilon'

Mi kutime evitas la peza 'de la' kiam eblas esprimi sen genitivo. En la germana ekzistas kutimaĉo de senbezona substantivigo, ĉefe en oficialaj dokumentoj troviĝas esprimoj kiel 'la facileco de la uzo de la...'. Brrrr!

ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-25 15:58:59

kfa:Mi trovadas ke ofte plisimpligas tradukon ŝanĝi substantivon al verbo:

'La facileco uzi la retumilon'
Bravo! Miaopinie, la plej eleganta solvo ĝis nun.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-25 16:54:11

Dankon.
Mi havas alian demandon. Angle la vorto "of" havas du malajn signifojn: "the love of God" ekzemple povas signifi la amo de Dio aŭ la amo al Dio. Ĉu ekzistas en Esperanto diferenca vorto anstataŭ "de" en "la uzo de io", ĉar la frazo povas signifi, ke "io" estas la aĵo, kiu uzas?

ermito (Montri la profilon) 2009-marto-01 11:07:11

"La facileco uzi la retumilon" vere estas la plej bona solvo. Tamen por ke la bildo estu plena mi diru ankoraŭ unu varianton: "La facileco de la retumiluzado".

Pri la dua demando - al mi ŝajnas, ke ne eblas trovi unusolan solvon. Oni vidu ĉiam konkretan kazon. Historie oni uzadis la ĝustigan kunmetaĵon "fare de", kiu nun fariĝis la novmoda prepozicio "far", sed ĝi ne estas fundamenta. En kelkaj kuntekstoj tiu ĉi kunmetaĵo estas tre utila, precipe kiam la du sencoj de genitivoj kunestas, ekz. "la gajno de ormedalo" kaj "la gajno de la sportisto" povas facile fariĝi "la gajno de ormedalo fare de la sportisto".

Sed ekz. "la amo fare de Dio" jam sonas iom strange rideto.gif

patrik (Montri la profilon) 2009-marto-02 17:21:10

jchthys:Dankon.
Mi havas alian demandon. Angle la vorto "of" havas du malajn signifojn: "the love of God" ekzemple povas signifi la amo de Dio aŭ la amo al Dio. Ĉu ekzistas en Esperanto diferenca vorto anstataŭ "de" en "la uzo de io", ĉar la frazo povas signifi, ke "io" estas la aĵo, kiu uzas?
Se vi parolas pri Dio amanta homon, "la amo de Dio". Se vi parolas pri homo amanta Dion, "la amo je Dio", aŭ ege malofte, "la Dion-amo".

Uzu la vorton "je", tiukaze. [Ekz. "la uzo je io"] rideto.gif

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-marto-05 21:06:46

patrik:
jchthys:Dankon.
Mi havas alian demandon. Angle la vorto "of" havas du malajn signifojn: "the love of God" ekzemple povas signifi la amo de Dio aŭ la amo al Dio. Ĉu ekzistas en Esperanto diferenca vorto anstataŭ "de" en "la uzo de io", ĉar la frazo povas signifi, ke "io" estas la aĵo, kiu uzas?
Se vi parolas pri Dio amanta homon, "la amo de Dio". Se vi parolas pri homo amanta Dion, "la amo je Dio", aŭ ege malofte, "la Dion-amo".

Uzu la vorton "je", tiukaze. [Ekz. "la uzo je io"] rideto.gif
Se vi parolas pri Dio amanta homon, vi povas diri ankaŭ "la amo fare de Dio".

Reen al la supro