去目錄頁

Trolo en la Babilejo

Fajro, 2009年11月14日

讯息: 12

语言: Esperanto

Fajro (显示个人资料) 2009年11月14日下午10:59:02

Nun estas trolo en la babilejo

La uzanto knabo22 insultas al ĉiuj tie.

Eddycgn (显示个人资料) 2009年12月19日下午12:23:23

Kio estas ekzakte trolo?
Mi nur konas trolon el la Hobito en La Sinjoro de la ringoj.

Eble kiel macho ? Aŭ impertinentulo ?

KoLonJaNo (显示个人资料) 2009年12月19日下午3:25:16

Saluton!

Eddycgn:Kio estas ekzakte trolo?
Mi nur konas trolon el la Hobito en La Sinjoro de la ringoj.

Eble kiel macho ? Aŭ impertinentulo ?
Temas pri Interreta trolo.

Por vi certe ankaŭ la itala kaj germana versioj de tiu vikipediaĵo estas legindaj.

Kaj ĉiam memoru: Ne manĝigu la trolojn! rideto.gif

Kolonjano

Eddycgn (显示个人资料) 2009年12月19日下午4:59:07

KoLonJaNo:Saluton!

Temas pri Interreta trolo.

Por vi certe ankaŭ la itala kaj germana versioj de tiu vikipediaĵo estas legindaj.

Kaj ĉiam memoru: Ne manĝigu la trolojn! rideto.gif

Kolonjano
Germane trollen, getrollt mi neniam aŭdis. Do nun mi ankaŭ lernis itale trollare, trollato.

Ne manĝigu la trolojn! : tiun mi ne komprenas, ĉu trolo estas kuko?
Bv. ekspliki!

Frankouche (显示个人资料) 2009年12月19日下午5:22:58

Se la esperanta tiel facilas, la tutmondo parolus ĝin ! sal.gif

Vilius (显示个人资料) 2009年12月19日下午5:53:18

Eddycgn:Ne manĝigu la trolojn! : tiun mi ne komprenas, ĉu trolo estas kuko?
Bv. ekspliki!
manĝigi = doni manĝaĵon

En ĉi tiu kunteksto, manĝigi signifas respondi al provokoj de la trolo.

horsto (显示个人资料) 2009年12月19日下午5:55:07

Eddycgn:
Ne manĝigu la trolojn! : tiun mi ne komprenas, ĉu trolo estas kuko?
Bv. ekspliki!
Se vi manĝigas bestojn, tiam ili restas ĉe vi. Se vi atentas trolojn, tiam ili ricevas tion, kion ili celis.
Do tio signifas: Ne atentu trolojn!
Frankouche:
Se la esperanta tiel facilas, la tutmondo parolus ĝin !
Tio estas bona ekzemplo de trola mesaĝo! Dankon, Frankouche. okulumo.gif

Hispanio (显示个人资料) 2009年12月19日下午6:08:03

Ĉu ne estas pli bone diri "Ne nutru la trolojn" aŭ "Ne donu manĝon al la troloj"?

Frankouche (显示个人资料) 2009年12月19日下午6:26:11

Ne vivigu la trolon ?

KoLonJaNo (显示个人资料) 2009年12月19日下午6:32:18

Saluton!

Hispanio:Ĉu ne estas pli bone diri "Ne nutru la trolojn"
Fakte mi volis uzi nutri unue.

Eble ĝi estas preferinda, ĉar laŭ ReVo manĝigi havas du malsamajn signifojn.

Mi celis la unuan kaj Eddycgn ŝajne komprenis la duan.

Hispanio:aŭ "Ne donu manĝon al la troloj"?
Tiu ĉi frazo certe estas nemiskomprenebla.

Ignoru la trolojn! rideto.gif

Kolonjano

回到上端