前往目錄

Kiu estas la plej facila natura lingvo?

貼文者: Paquillo, 2012年4月24日

訊息: 100

語言: Esperanto

MarlonX19 (顯示個人資料) 2013年4月27日上午5:38:37

Mi pensas ke la Angla estas la plej facila natura lingvo, ĝia gramatiko estas tre facila. Mi sole lernis ĝin

MarlonX19 (顯示個人資料) 2013年4月27日上午5:38:37

Mi pensas ke la Angla estas la plej facila natura lingvo, ĝia gramatiko estas tre facila. Mi sole lernis ĝin

Rugxdoma (顯示個人資料) 2013年4月27日上午10:35:32

Se temas pri paroli perfekte, mi kredas, ke ĉiuj lingvoj estas proksimume same malfacilaj. En la evoluo de lingvoj, perfektecon ĉiam difinas iuj sociale akceptitaj plej malaltaj niveloj de lingva diferencigo. Ĉiuj lingvoj enhavas malsimilecojn, kaj normale iuj personoj sukcesas konvinki la plejmulton, ke tiaj malsimilecoj tiom signifas, ke ĉiu devas ilin diferenci kaj scii.

Sur baza nivelo ne estas tiel, sed estas malfacile difini, kio signifas "gramatike facile". Se la gramatiko de specifa lingvo ankoraŭ ne estas skribita, ĉu tiu signifas ke la lingvo estas gramatike facila? Lingvo, kiu havas tiom da neregulecoj, ke neniu opinias ke estus senco krei multajn gramatikajn regulojn* - ĉu tiu lingvo estas gramatike facila?

Mi kredas, ke plej facilajn lingvojn oni devus serĉi inter lingvoj, kiuj antaŭ nelonge evoluis el piĝinaj al kreolaj, kaj kiujn samtempe influis ege lingvoplanado.

La finna estis planita antaŭ nelonge. Ĝi havas similan strukturon kiel Esperanta, sed ĝi ne estas facila.

La afrikansa, kiu prae estis piĝino, estas facila por parolantoj de ĝermanaj lingvoj, sed havas iujn de la malfacilecoj, kiujn havas la angla.

La svahila havas lingvafrankaan originon, kaj estas pli facila ol plimultaj bantuaj lingvoj, sed ŝajne ne tiom facile kiel la fanagaloa, kiu tute ne estas planita lingvo.

La ĉina ne estas facila. Ĝi nur havas la avantaĝojn, ke la nombro de la radikoj estas malgranda, kaj la vortfarado sekvas la samajn regulojn kiel la fraza farado.

*Redaktita

x1004 (顯示個人資料) 2013年5月5日上午8:34:03

MarlonX19:Mi pensas ke la Angla estas la plej facila natura lingvo, ĝia gramatiko estas tre facila. Mi sole lernis ĝin
Jes, tre simpla por paroli kiel kvinjarulo. Se vi vere volas paroli angle, vi devas lerni ĝin por 10 jaroj aŭ pli.

hebda999 (顯示個人資料) 2013年5月6日上午9:28:30

MarlonX19:Mi pensas ke la Angla estas la plej facila natura lingvo, ĝia gramatiko estas tre facila. Mi sole lernis ĝin
Malfeliĉa homo... vi lernis sole. La aliaj do ne lernis kun vi.

MarlonX19 (顯示個人資料) 2013年6月1日下午8:43:14

Laŭ mi; Mi pensas ke la plej facila natura lingvo estas la Angla, ĝia gramatiko estas tre facila. Certe, ĉi tio estas MIA opinio.

karasutengu (顯示個人資料) 2013年6月5日上午3:27:08

Laŭ mi, angra tre malfacilas pri prononco kaj skribmaniero kaj escepto.

Certe malgraŭ natura lingvo ĝi estas facila sed ne estas plej facila natura lingvo.

x1004 (顯示個人資料) 2013年6月5日上午5:47:56

Neniel estas la angla facila! Eble nur por anglalingvanoj (do kial 40% da ili ne povas bone skribi sen korektiloj?), sed tio oni povas diri pri ĉiu natura lingvo. Naturaj lingvoj estas malfacilaj por alilingvanoj.

vincas (顯示個人資料) 2013年6月5日上午7:26:39

Where English is an Easy Language Too

Kie angla lingvo estas facila ankaŭ
Yet, compared with the grammar of other foreign languages which are commonly studied in America and Europe, the grammar of English is relatively simple. In fact it was this relative simplicity of English grammar which inspired the sixteen-year old Zamenhof to create an even simpler grammar for the language he was planning.
Aŭtomata traduko
Tamen, kompare kun la gramatiko de aliaj fremdaj lingvoj kiuj komune studis en Ameriko kaj Eŭropo, la gramatiko de la angla estas relative simpla. Fakte estis tiu relativa simpleco de la angla gramatiko kiu inspiris la dekses-jara Zamenhof krei eĉ pli simpla gramatiko por la lingvo li planis.

Rugxdoma (顯示個人資料) 2013年6月5日上午8:57:20

vincas:
Aŭtomata traduko
Tamen, kompare kun la gramatiko de aliaj fremdaj lingvoj kiuj komune studis en Ameriko kaj Eŭropo, la gramatiko de la angla estas relative simpla.
La gramatiklibroj uzataj en la lernejoj eble estas relative simplaj, sed tio estas, ĉar la angla lingvo estas tiel malregula, do ne indas fari gramatikregulojn por priskribi la tutan lingvon. Post kiam oni studis la anglan gramatikon, restas tiom da aferoj, kiujn oni devas lerni sen metodo - la idiotismoj.

Redaktita

回到上端