前往目錄

Pri "li" kaj "si" en unu frazo de Z.

貼文者: Frano, 2017年5月5日

訊息: 10

語言: Esperanto

Frano (顯示個人資料) 2017年5月5日下午6:27:32

En Antaŭparolo al Fundamento Zamenhof skribas: Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj;

Kial Z uzis unue "li" kaj poste "si" en tiuj du (tre similaj je la unua vido) kazoj ? (aŭ "okazoj" ? ridulo.gif)

P.S.
Bonvolu pardoni! Mi volis meti demandon en Konsultejon sed maltrafis malgajo.gif

sergejm (顯示個人資料) 2017年5月5日下午7:37:17

Influo de rusa lingvo.

Vinisus (顯示個人資料) 2017年5月6日下午12:50:41

Li devis zorgi pri si mem. Li neniam permesis al si fari tion. "Se li skribus: li neniam permesis al li fari tion", tiu li estus alia persono ne si mem. Li vokis sian amikon!

Plej amike.

Frano (顯示個人資料) 2017年5月7日上午6:07:53

Dankon al vi, sergejm kaj Vinisus!

Se li skribus: " li neniam permesis al li fari tion", tiu li estus alia persono ne si mem. Li vokis sian amikon!

Vere! Tamen restas enigmo: kiu estas tiu "li" ?
( en: "... la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li ...")

Ĉu Z eraris (pro Influo de rusa lingvo) ?

Vinisus (顯示個人資料) 2017年5月7日下午1:32:45

"La aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li." Li skribis uzante la trian personon t.e. --- Por la aŭtoro de Esperanto ĉiujn ĉi tri verkojn li vidas kiel leĝon. Do, la ĉiuj ĉi tri verkoj estas leĝo por li.

Bert (顯示個人資料) 2017年5月7日下午9:15:01

Mi lernis kiel regula ke « la refleksivo "si" resendas al la subjekto de la laste esprimita ago. »
Por mi tiu ago estas "rigardi" kaj tial mi skribus "leĝo por si" aŭ "sia leĝo", sed ŝajne Zamenhof sentis alian agon apud "leĝo". Kiel oni skribas tiun frazon ruse?

Grown (顯示個人資料) 2017年5月8日上午7:57:45

Kulto al personeco. Mi ne diras ke li estas malbona por kulto al personeco, mi nure iomete ne ŝatas propagandajn teknikojn. Mi rigardas propagandajn teknikojn kiel bonmalbona (read: cheesy).

sergejm (顯示個人資料) 2017年5月9日下午4:41:28

Frano:Vere! Tamen restas enigmo: kiu estas tiu "li" ?
Tiu "li" estas la aŭtoro. Tiel oni uzas ruslingve, Esperante oni povas diri "si" en la menciita frazo, sed se ne estas menciita alia persono, "li" estas ekvivalenta al "si".
Probablaj kaŭzoj kial Z uzis "li" estas 1) Z skribas pri si en tria persono kaj 2) "как" ("kiel") en rusa lingvo komencigas novan subfrazon, kaj se ĉi tiu subfrazo estus plena (t. e. se ĝi havus subjekton kaj verbon) ankaŭ en Esperanto oni devus uzi nur "li".
Kiel leĝoj estas por li = kiel leĝoj estas por la aŭtoro.
Kiel leĝoj estas por si= kiel leĝoj estas por leĝoj.

Frano (顯示個人資料) 2017年5月10日下午12:25:46

訊息已隱藏.

Frano (顯示個人資料) 2017年5月10日下午1:03:28

sergejm:Probablaj kaŭzoj kial Z uzis "li" estas 1) Z skribas pri si en tria persono kaj 2) "как" ("kiel") en rusa lingvo komencigas novan subfrazon, kaj se ĉi tiu subfrazo estus plena (t. e. se ĝi havus subjekton kaj verbon) ankaŭ en Esperanto oni devus uzi nur "li".
Dankon!

Do, pli precizaj estus tiuj ĉi du variantoj:
Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por si,
kaj:
Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel ili estus leĝoj por li.

Eble en la unua varianto pli bone estus:
Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis por si ĉiam kiel leĝojn

回到上端