Al la enhavo

salutojn

de crescence, 2009-marto-20

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-20 06:05:01

Saluton,

En Francio, oni diras "Bonjour" kiam oni renkontas iun. Tiel, oni ne deziras bonan tagon al tiu, oni tiun simple salutas. Do, tio signifas "saluton". Oni prefere dirus "Bonne journée" por deziri bonan tagon al iu.

Ĉu estas simile esperante ? Ĉu eblas uzi "Bonan tagon" por saluti iun ?

le_chaz (Montri la profilon) 2009-marto-20 08:03:03

crescence:Saluton,

En Francio, oni diras "Bonjour" kiam oni renkontas iun. Tiel, oni ne deziras bonan tagon al tiu, oni tiun simple salutas. Do, tio signifas "saluton". Oni prefere dirus "Bonne journée" por deziri bonan tagon al iu.

Ĉu estas simile esperante ? Ĉu eblas uzi "Bonan tagon" por saluti iun ?
Por saluti oni povas uzi "saluton" kaj "bonan tagon". La dua ebleco estas pli formala ol la unua.

La francan "bonne journée", francoj fakte uzas kiel "ĝis revido". En esperanto, mi neniam aŭdis iun uzi "bonan tagon" kun tiu senco. Oni simple diras "ĝis revido", "ĝis" aŭ kelkfoje "ĝis la revido".

Sed ekzistas alia grava maniero saluti en esperanto, kiu ne kutimas al francoj en ilia lingvo. Temas pri "bonan matenon", kiun multaj esperantistoj uzadas ĝis proksimume la tagmezo.

white knight (Montri la profilon) 2009-marto-20 09:12:46

Sed ekzistas alia grava maniero saluti en esperanto, kiu ne kutimas al francoj en ilia lingvo. Temas pri "bonan matenon", kiun multaj esperantistoj uzadas ĝis proksimume la tagmezo.
Ĉu oni ankaŭ diras "bonan vesperon" kaj "bonan nokton" en Esperantujo ? rideto.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-marto-20 09:21:13

Salutojn al vi.

En esperanto, kontraŭe al la naciaj lingvoj, oni povas diri (mi kredas) laŭvole "bonan tagon", "bonan matenon", "bonan tagmezon", "bonan posttagmezon", "bonan vesperon", "bonan nokton" kaj ankaŭ "saluton". Tiu kiu aŭdos vin, perfekte komprenos vin. rideto.gif

En Hispanio oni diras kutime aŭ "Hola" (saluton), aŭ matene "Buenos días" (bonan tagon), posttagmeze "Buenas tardes" kaj nokte "Buenas noches".

Ĉiu lando, iu kutimo.

Amike,

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-20 11:24:27

Dankon al ĉiuj pro ĉiuj tiuj respondoj.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-20 12:19:38

Kaj en babilejoj iam legeblas 'bonan tagparton', ĉar en la interreto ĉiuj havas alian tempon.

Reen al la supro