前往目錄

misformata prononco en via lando

貼文者: crescence, 2009年6月9日

訊息: 11

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2009年6月9日下午3:58:17

Saluton,

Ĉu en via lando, ĉiuj esperantistoj prononcas Esperanton, respektante la originalan prononcon difinitan de Z. ?

Kiuj sonoj estas misformataj en via lando ?

Ekzemple, multaj Francoj prononcas la vorton "via" kiel [vib]j[/b]a], kiel oni prononcas "ia" en la franca.
Multaj Francoj akcentas la lastan silabon, kiel en la franca, antastaŭ la antaŭlastan silabon.

Sxak (顯示個人資料) 2009年6月9日下午11:35:01

crescence:
Ĉu en via lando, ĉiuj esperantistoj prononcas Esperanton, respektante la originalan prononcon difinitan de Z. ?
Ĉu vere Z difinis ian prononcon?

crescence (顯示個人資料) 2009年6月10日上午7:51:51

Ŝak:Ĉu vere Z difinis ian prononcon?
Mi ne scias tion. Sed mi tion supozas ! okulumo.gif

Rogir (顯示個人資料) 2009年6月10日上午11:16:16

Jes, en la unua libro skribiĝis la alfabeto kun la elparolo de ĉiu litero.

jchthys (顯示個人資料) 2009年6月10日下午10:02:52

Nu, amerikanoj ofte:

[LISTO]
Meti h-sono post la literoj p k t
Netrili aŭ trilaĉi la litero r
Elparoli o kiel “oŭ”
Elparoli e kiel “ej”
Elparoli kun plata a-sono[/list]

R2D2! (顯示個人資料) 2009年6月10日下午10:36:33

Usonanoj, kompreneble. Mi estas amerikano, kiel ĉiuj meĥikanoj

—Ilhuıtemoc δ

Sxak (顯示個人資料) 2009年6月11日上午5:58:35

Rogir:Jes, en la unua libro skribiĝis la alfabeto kun la elparolo de ĉiu litero.
ĝi estas tiom nepreciza, ke mi ne povas diri, ke en Rusio la prononco de Eo estas alia...
Fakte ne, multaj rusoj prononcas neakcentitan o simile al a, sed tio estas ŝajne sola devio de la "unualibra" prononco.

Sxak (顯示個人資料) 2009年6月12日上午6:11:35

jchthys:Nu, amerikanoj ofte:

[LISTO]
Meti h-sono post la literoj p k t
Netrili aŭ trilaĉi la litero r
Elparoli o kiel “oŭ”
Elparoli e kiel “ej”
Elparoli kun plata a-sono[/list]
Kial vi opinias ke tio estas devioj de la "launualibra" prononco? Ĉu en la unua libro estas skribite sufiĉe, por diri, ke tio estas eraroj?

le_chaz (顯示個人資料) 2009年6月12日上午9:51:02

Ŝak:
jchthys:Nu, amerikanoj ofte:

[LISTO]
Meti h-sono post la literoj p k t
Netrili aŭ trilaĉi la litero r
Elparoli o kiel “oŭ”
Elparoli e kiel “ej”
Elparoli kun plata a-sono[/list]
Kial vi opinias ke tio estas devioj de la "launualibra" prononco? Ĉu en la unua libro estas skribite sufiĉe, por diri, ke tio estas eraroj?
Kontrolu, vi konstatos ke klaraj indikoj estas, eĉ por la angllingvanoj.

Sxak (顯示個人資料) 2009年6月12日下午1:15:25

le_chaz:
Kontrolu, vi konstatos ke klaraj indikoj estas, eĉ por la angllingvanoj.
]
Bone. Eble por anglalingvanoj tiaj indikoj estas. Sed ne por rusoj. Rigardu al tiu sama "H" (en la rusa unua libro), pri kiu multaj eksterlandanoj juste plendas, ke multaj rusoj prononcas ĝin malĝuste. La unualibra konsilo pri tiu sono estas tiom nepreciza, ke neniu ruso ĝin prononcas malĝuste...

回到上端