Al la enhavo

Populareco

de Miland, 2008-marto-10

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-10 15:26:11

Rakonto pri la tagoj de Stalin. Stalin scivolis ĉu li vere plaĉis al liaj samlandanoj. Do li vagis inkognite. Iam li demandis al viro, "Diru al mi, kion vi opinias pri kamarado Stalin? Ĉu li estas bona aŭ malbona?' Lia aspekto tuj iĝis tima. Li zorge rigardis ĉien, kaj mallaŭte respondis,'Venu kun mi, kamarado.' Ili envenis lian domon, kaj li fermis kaj ŝlosis la pordon, kuntiris la kurtenojn, kaj flustris, 'Efektive, mi opinias ke Stalin estas bona!'

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-10 16:18:23

Tre amuze, kamarado Miland!

Mi tuj rakontos vian anekdoton al kamarado Beria! Li nepre invitos vin vespere.

Reen al la supro