Til indholdet

La sono de kalo estas la kalsono

af Koro_Kokoro, 16. apr. 2020

Meddelelser: 31

Sprog: Esperanto

Koro_Kokoro (Vise profilen) 16. apr. 2020 12.47.04

"La sono de kalo estas la kalsono".

Saluton. Mi scias, ke la frazo estas sensencaĵo. Tamen ĉu estas pli multe da falsa kunmetaĵo?

Ĉion bonan.

Felis'.

_Almazik_ (Vise profilen) 17. apr. 2020 21.07.33

La fenestro estas la estro de fenoj ridulo.gif

sergejm (Vise profilen) 18. apr. 2020 10.00.34

Kalkano estas kano de kalo.

Altebrilas (Vise profilen) 19. apr. 2020 10.07.41

U-sono estas la bleko de la lupo.

Altebrilas (Vise profilen) 19. apr. 2020 10.14.22

kuraĝo estas la aĝo taŭga por kuri, kiam danĝero aperas.

Altebrilas (Vise profilen) 19. apr. 2020 10.17.04

karaoke estas karesvorto, kiun diras poligamo al edzino preferata post sep aliaj.

Altebrilas (Vise profilen) 19. apr. 2020 10.23.50

Kapitalismo estas sekto, kies adeptoj rituale kuŝiĝas ĉe la itala landlimo, la kapo en tiu lando kaj la cetero de la korpo ekstere.

_Almazik_ (Vise profilen) 19. apr. 2020 10.27.38

Altebrilas:U-sono estas la bleko de la lupo.
Usono estas 1/Uso ! lango.gif

Zam_franca (Vise profilen) 19. apr. 2020 16.22.59

Eraro estas aro da eroj

sergejm (Vise profilen) 22. apr. 2020 18.35.46

Aĝoj de homo - unu jam estis menciita:
Etaĝo - aĝo esti eta
Miraĝo - aĝo por miri
Kuraĝo - aĝo por kuri
Bandaĝo - aĝo por esti ano de bando
Vojaĝo - aĝo por esti survoje
Domaĝo - aĝo por esti dome
Vilaĝo - aĝo esti vila.
Masaĝo - aĝo esti maso.

Estas verso pri ili:
Diversaj aĝoj de l'homo, Raymond Schwartz

Tilbage til start