Beiträge: 81
Sprache: Esperanto
vincas (Profil anzeigen) 31. Dezember 2013 11:55:22
Ulsterano (Profil anzeigen) 10. Januar 2014 12:59:09
robbkvasnak (Profil anzeigen) 10. Januar 2014 14:20:36
Fenris_kcf (Profil anzeigen) 11. Januar 2014 16:21:30
robbkvasnak:Ekzistas iu planlingvo por ĝermanlingvanoj - nur hobie interesus min lerni iom da ĝi ĉar helpus eble al mi kun la konstruo de novaj esprimoj en la germana, mia gepatra lingvo.Ekzistas diversaj da tiaj. La Folksprak-projekto estas provanta krei unuigitan version nuntempe.
ludomastro (Profil anzeigen) 11. Januar 2014 16:51:37
Mi povas legi la Interlingua.
Dakila_Sidhi (Profil anzeigen) 17. Januar 2014 15:33:40
Min interesas Interlingvao pro la aserto ke se oni scipovas ĝin, oni povus kompreni la aliajn latinidajn lingvojn. Sed Interlingvao estas pli natura ol Esperanto, do pli malfacilas lerni ĝin. Pro tiu kaj ankaŭ pro la manko de aktiveco, mi ne jam sukcesis lerni ĝin.
Post tiuj planlingvoj, mi ekstudis Loĵbanon. Ĝi koniĝas kiel malfacila lingvo ĉar ĝi estas logika lingvo kiu estas tre malsimila ol la naturaj lingvoj kiujn ni konas.
Ivan Titkov (Profil anzeigen) 22. September 2016 19:32:33
Eĉ la Esperanta kurso de Neo estas havebla en la Internet!
Christa627 (Profil anzeigen) 23. September 2016 06:13:13
Mi eklernis Loĵbanon ĉar oni diris, ke ĝi estas tre regula kaj logika, kaj reguleco kaj logikeco plaĉas al mi. Ĝi estas, laŭ mia sperto, pli malfacila ol Esperanto, iufoje ĉar logiko ne ĉiam estas tute intuicia, alifoje ĉar estas malfacile memori la "loka strukturo" de la radikvortoj, ekzemple "klama", "x1 iras al x2 disde x3 laŭ vojo x4 per veturilo x5" (fakte mi devis rigardi vortaron ĝuste nun por tajpi tion), precipe en konversacio, kaj iufoje simple pro la simileco de la vortoj, ekzemple "barja" (trinkejo) kt. "bajra" (kuras), "ki'u" (ĉar) kt. "ku'i" (sed tamen), "ratcu" (rato) kt. "ractu" (kuniklo), ktp. Do, por mi nun, Loĵbano pli bone funkcias kiel mensa ekzerco, ol komunikilo. Tamen ĝi estas tre interesa mensa ekzerco, kaj plaĉas al mi . Almenaŭ, ĝi plaĉas al mi kiam mi ignoras la reformulojn.
Mi eklernis la Klingonan, ĉar oni diris "do, simila al la Klingona?" ĉiam, kiam mi provis klarigi, kio estas Esperanto. Do mi volis scii, kia estas tiu Klingona pri kiu oni tiom parolas. Do kvankam mi ne spektas Star Trek (mi tre malmulte spektas filmojn ĝenerale, kaj preskaŭ neniam televidon), mi scias iomete la Klingonan lingvon, ekzemple mi povas diri "mi estas terano, sed mi lernas la Klingonan lingvon" (tera'ngan jIH, 'ach tlhIngan Hol vIghoj). Tre profunda diraĵo, ĉu ne?
Interesas min Volapuko, ĉar ĝi tre interese aspektas, sed verŝajne mi neniam vere lernos ĝin. Mi ŝatus lerni Solresolon, ĉar la ideo de lingvo bazita sur muziko tre interesas min, sed estas ege malfacile trovi lernilojn en la angla aŭ Esperanto, kaj mi ne scipovas la francan .
Christa627 (Profil anzeigen) 23. September 2016 06:45:10
Ivan Titkov:Post mi finlernis Esperanton ĝis B1 nivelo, mi komencis lerni planlingvon Neo de Arturo Alfandari. Al mi ŝajnas ĝi estas tre interesa kaj bela lingvo, bedaŭrinde preskŭ forgesita.Tre interese, sed kie troviĝas vortaro?
Eĉ la Esperanta kurso de Neo estas havebla en la Internet!
Amikoj de Neo:La lernanto, kiu trastudis ĉi tiun koncizan kurson, kapablos skribi kion ajn en Neo helpe de la vortaro.
Ivan Titkov (Profil anzeigen) 8. Oktober 2016 18:26:11
Christa627:Oni povas elŝuti la librojn en la branĉo "Rapid korso". Ili enhavas la vortarojn Anglan, Francan, Germanan kaj Hispanan.
Tre interese, sed kie troviĝas vortaro?
http://amikos-de-neo.blogspot.com/p/vita-kurso.htm...
Krom, vi povas uzi retan anglan vortaron.
https://sites.google.com/site/amikosdeneo/dixonar