Al la enhavo

Senti la la koron bati

de qtl, 2017-februaro-17

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

qtl (Montri la profilon) 2017-februaro-17 07:10:35

Mi havas demandon pri uzmaniero de la vorto "sneti" kun infinifivo.

Kredeble jenaj esprimoj estas ĝustaj;

- Mi vidis la monton fumi.
- Li aŭdis la pordon malfermi.

Nu, ĉu suba esprimo estas ĝusta?

- Mi sentis la koron bati repide.

Antaŭdankon!

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-17 08:11:04

„Plena Manlibro…” (PMEG 15.0) p. 415:

Kiam la ĉefverbo estas vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, povas aperi I-verbo, kiu estas perverba priskribo de la objekto (§25.1.2) de la ĉefverbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la I-verbo:
Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli. BV.80 Paroli estas perverba priskribo de vin, la objekto de aŭdas. Senca subjekto de paroli estas vi.
Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon kanti. FA1.68
Mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn . BV.17
La patrino vidis sian filon kuri. = La patrino vidis, ke ŝia filo kuras.
En batalo oni ĝojas, vidante la kontraŭulojn fari malprudentaĵon.

qtl (Montri la profilon) 2017-februaro-17 10:02:37

al StefKo

Dankon pro via respondo kaj sciigo de referencinda libro(retpagxo).

Kirilo81 (Montri la profilon) 2017-februaro-17 14:25:46

- Li aŭdis la pordon malfermi.
- Mi sentis la koron bati rapide.

Krome ĉio ĝustas.

qtl (Montri la profilon) 2017-marto-03 02:20:15

al Kirilo81

Dankon pro via mencio pri miaj eraroj.

Reen al la supro