Sadržaj

Senti la la koron bati

od qtl, 17. veljače 2017.

Poruke: 5

Jezik: Esperanto

qtl (Prikaz profila) 17. veljače 2017. 07:10:35

Mi havas demandon pri uzmaniero de la vorto "sneti" kun infinifivo.

Kredeble jenaj esprimoj estas ĝustaj;

- Mi vidis la monton fumi.
- Li aŭdis la pordon malfermi.

Nu, ĉu suba esprimo estas ĝusta?

- Mi sentis la koron bati repide.

Antaŭdankon!

StefKo (Prikaz profila) 17. veljače 2017. 08:11:04

„Plena Manlibro…” (PMEG 15.0) p. 415:

Kiam la ĉefverbo estas vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, povas aperi I-verbo, kiu estas perverba priskribo de la objekto (§25.1.2) de la ĉefverbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la I-verbo:
Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli. BV.80 Paroli estas perverba priskribo de vin, la objekto de aŭdas. Senca subjekto de paroli estas vi.
Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon kanti. FA1.68
Mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn . BV.17
La patrino vidis sian filon kuri. = La patrino vidis, ke ŝia filo kuras.
En batalo oni ĝojas, vidante la kontraŭulojn fari malprudentaĵon.

qtl (Prikaz profila) 17. veljače 2017. 10:02:37

al StefKo

Dankon pro via respondo kaj sciigo de referencinda libro(retpagxo).

Kirilo81 (Prikaz profila) 17. veljače 2017. 14:25:46

- Li aŭdis la pordon malfermi.
- Mi sentis la koron bati rapide.

Krome ĉio ĝustas.

qtl (Prikaz profila) 3. ožujka 2017. 02:20:15

al Kirilo81

Dankon pro via mencio pri miaj eraroj.

Natrag na vrh