Senti la la koron bati
dari qtl, 17 Februari 2017
Pesan: 5
Bahasa: Esperanto
qtl (Tunjukkan profil) 17 Februari 2017 07.10.35
Kredeble jenaj esprimoj estas ĝustaj;
- Mi vidis la monton fumi.
- Li aŭdis la pordon malfermi.
Nu, ĉu suba esprimo estas ĝusta?
- Mi sentis la koron bati repide.
Antaŭdankon!
StefKo (Tunjukkan profil) 17 Februari 2017 08.11.04
Kiam la ĉefverbo estas vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, povas aperi I-verbo, kiu estas perverba priskribo de la objekto (§25.1.2) de la ĉefverbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la I-verbo:
• Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli. BV.80 Paroli estas perverba priskribo de vin, la objekto de aŭdas. Senca subjekto de paroli estas vi.
• Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon kanti. FA1.68
• Mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn . BV.17
• La patrino vidis sian filon kuri. = La patrino vidis, ke ŝia filo kuras.
• En batalo oni ĝojas, vidante la kontraŭulojn fari malprudentaĵon.
qtl (Tunjukkan profil) 17 Februari 2017 10.02.37
Dankon pro via respondo kaj sciigo de referencinda libro(retpagxo).
Kirilo81 (Tunjukkan profil) 17 Februari 2017 14.25.46
- Mi sentis la koron bati rapide.
Krome ĉio ĝustas.
qtl (Tunjukkan profil) 3 Maret 2017 02.20.15
Dankon pro via mencio pri miaj eraroj.