KIAL Esperanto ne atingis rapidan kaj grandiozan sukceson?
של Solulo, 17 בספטמבר 2011
הודעות: 46
שפה: Esperanto
Solulo (הצגת פרופיל) 17 בספטמבר 2011, 18:31:41
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson. Mi volus ekkoni vian vidpunkton.
targanook (הצגת פרופיל) 17 בספטמבר 2011, 18:46:48
Solulo:La ideo de internacia, neutrala helplingvo esta bonega ideo. La lingvo mem bone funkcias, estas esprimpova, bone konstruita...Du Mondmilitoj, la interesoj de grandaj firmaoj kaj superpotencoj ne permesas rapide disvolviĝi al esperanto. Krom tio esperanto ne estas subtenata de iu kapitalo. Por la plimulto da homaro esperanto estas malkonaĵo aŭ io antika, malpraktika, kiu havis sian ŝancon, sed malsukcesis kaj neniam funkciis kiel la lingvo. Ĝi ne prezentas saman profiton kiel la angla. Tial homoj ne lernas ĝin ĝenerale. Mi mem ne sciis pri esperanto ankoraŭ antaŭ kelkaj monatoj. Jam mi scias kaj mi estas tre kontenta ke mi povis ellerni tian utilan lingvon. Sed mi estas nur unu de ses mialiardoj - kiel konvinki la resto da homoj al esperanto? Mi ne scias kaj eble neniu scias. Tio devas daŭri, eble pluan centon da jaroj.
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson. Mi volus ekkoni vian vidpunkton.
maratonisto (הצגת פרופיל) 17 בספטמבר 2011, 19:19:12
targanook: Tio devas daŭri, eble pluan centon da jaroj.Kiam en iu(j) ŝtato(j) kun loĝantaro 100 milionoj aŭ pli esperanto estos plenrajta, libere elektebla fremdlingvo en lernejoj, ĝin lernos ĉiam pli da lernantoj ĉar ĉiuj scios, ke Esperanto estas facila. Tio kaŭzos ĉenreakcion en ŝtatoj de la mondo. Tiam Esperanto povos venki dum 10-20 jaroj.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 17 בספטמבר 2011, 19:26:39
Des pli ke la homoj ne interkonsentas pri kio estas la optimala solvo, tial estas pli simple obei al la plej forta.
Solulo (הצגת פרופיל) 17 בספטמבר 2011, 19:27:10
Iuj pensas;
"Mi eklernus ĉi tiun lingvon se ĉiuj komencus lerni ĝin"
"Eistein ne interesiĝis pri E-o, do kial mi?"
"Kian konkretan profiton mi havos eklerninte E-on?"
"Mi estas sufiĉe inteligenta por lerni la anglan."
"Zamehof estis judo, do tio-ĉi estas juda afero" ktp.
Leonez (הצגת פרופיל) 17 בספטמבר 2011, 19:34:57
maratonisto:Ankaŭ mi, pensas ke nur la instruo de Esperanto en ĉiuj lernejoj permesos dissendi ĝin en ion ajn landon...targanook: Tio devas daŭri, eble pluan centon da jaroj.Kiam en iu(j) ŝtato(j) kun loĝantaro 100 milionoj aŭ pli esperanto estos plenrajta, libere elektebla fremdlingvo en lernejoj, ĝin lernos ĉiam pli da lernantoj ĉar ĉiuj scios, ke Esperanto estas facila. Tio kaŭzos ĉenreakcion en ŝtatoj de la mondo. Tiam Esperanto povos venki dum 10-20 jaroj.
winer (הצגת פרופיל) 17 בספטמבר 2011, 19:40:28
Se ni volas esti juste ne devus kompari Esperanton kun aliaj artefaritaj, mondhelpaj lingvoj and vidi se Esperanto estas grandioza sukceso aŭ ne.
dobri (הצגת פרופיל) 17 בספטמבר 2011, 19:59:55
Solulo:Ĉar laŭ scienca esploro 60 procentoj da homaro estas mense malfortaj.
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson.
Solulo (הצגת פרופיל) 17 בספטמבר 2011, 20:12:56
dobri:Solulo:Ĉar laŭ scienca esploro 60 procentoj da homaro estas mense malfortaj.
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson.



60%? Eble 80%
darkweasel (הצגת פרופיל) 17 בספטמבר 2011, 20:30:00
dobri:Kion signifas "mense malforta" en tiu esploro?Solulo:Ĉar laŭ scienca esploro 60 procentoj da homaro estas mense malfortaj.
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson.