Sadržaj

KIAL Esperanto ne atingis rapidan kaj grandiozan sukceson?

od Solulo, 17. rujna 2011.

Poruke: 46

Jezik: Esperanto

Solulo (Prikaz profila) 17. rujna 2011. 18:31:41

La ideo de internacia, neutrala helplingvo esta bonega ideo. La lingvo mem bone funkcias, estas esprimpova, bone konstruita...
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson. Mi volus ekkoni vian vidpunkton.

targanook (Prikaz profila) 17. rujna 2011. 18:46:48

Solulo:La ideo de internacia, neutrala helplingvo esta bonega ideo. La lingvo mem bone funkcias, estas esprimpova, bone konstruita...
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson. Mi volus ekkoni vian vidpunkton.
Du Mondmilitoj, la interesoj de grandaj firmaoj kaj superpotencoj ne permesas rapide disvolviĝi al esperanto. Krom tio esperanto ne estas subtenata de iu kapitalo. Por la plimulto da homaro esperanto estas malkonaĵo aŭ io antika, malpraktika, kiu havis sian ŝancon, sed malsukcesis kaj neniam funkciis kiel la lingvo. Ĝi ne prezentas saman profiton kiel la angla. Tial homoj ne lernas ĝin ĝenerale. Mi mem ne sciis pri esperanto ankoraŭ antaŭ kelkaj monatoj. Jam mi scias kaj mi estas tre kontenta ke mi povis ellerni tian utilan lingvon. Sed mi estas nur unu de ses mialiardoj - kiel konvinki la resto da homoj al esperanto? Mi ne scias kaj eble neniu scias. Tio devas daŭri, eble pluan centon da jaroj.

maratonisto (Prikaz profila) 17. rujna 2011. 19:19:12

targanook: Tio devas daŭri, eble pluan centon da jaroj.
Kiam en iu(j) ŝtato(j) kun loĝantaro 100 milionoj aŭ pli esperanto estos plenrajta, libere elektebla fremdlingvo en lernejoj, ĝin lernos ĉiam pli da lernantoj ĉar ĉiuj scios, ke Esperanto estas facila. Tio kaŭzos ĉenreakcion en ŝtatoj de la mondo. Tiam Esperanto povos venki dum 10-20 jaroj.

Altebrilas (Prikaz profila) 17. rujna 2011. 19:26:39

Ĉar homoj ĝenerale preferas obei al la plej forta, ol provi unuiĝi por optimala solvo.

Des pli ke la homoj ne interkonsentas pri kio estas la optimala solvo, tial estas pli simple obei al la plej forta.

Solulo (Prikaz profila) 17. rujna 2011. 19:27:10

Kaj kio pri psikologiaj motivoj/kaŭzoj?
Iuj pensas;
"Mi eklernus ĉi tiun lingvon se ĉiuj komencus lerni ĝin"
"Eistein ne interesiĝis pri E-o, do kial mi?"
"Kian konkretan profiton mi havos eklerninte E-on?"
"Mi estas sufiĉe inteligenta por lerni la anglan."
"Zamehof estis judo, do tio-ĉi estas juda afero" ktp.

Leonez (Prikaz profila) 17. rujna 2011. 19:34:57

maratonisto:
targanook: Tio devas daŭri, eble pluan centon da jaroj.
Kiam en iu(j) ŝtato(j) kun loĝantaro 100 milionoj aŭ pli esperanto estos plenrajta, libere elektebla fremdlingvo en lernejoj, ĝin lernos ĉiam pli da lernantoj ĉar ĉiuj scios, ke Esperanto estas facila. Tio kaŭzos ĉenreakcion en ŝtatoj de la mondo. Tiam Esperanto povos venki dum 10-20 jaroj.
Ankaŭ mi, pensas ke nur la instruo de Esperanto en ĉiuj lernejoj permesos dissendi ĝin en ion ajn landon...

winer (Prikaz profila) 17. rujna 2011. 19:40:28

Fakte mi pensas ke esperanto estas sukcese disvantigita, konsideranta la lingvo komencis kun unu parolanto prekaŭ antaŭ cent jaroj, homoj disvastigas esperanton de paca-propavola maniero. Ni ne povas kompari esperanto kun naciaj lingvoj nek kun forte disvastigitaj lingvoj (kiel, Angla, Franca, Hispana, Araba, China, ktp) tiuj lingvoj disvastigis konkere. Naciaj lingvoj havis miloj da jaroj por disvastiĝi, kaj ili daŭre disvastiĝanta. Donu Esperanton ducent pli jaroj.
Se ni volas esti juste ne devus kompari Esperanton kun aliaj artefaritaj, mondhelpaj lingvoj and vidi se Esperanto estas grandioza sukceso aŭ ne.

dobri (Prikaz profila) 17. rujna 2011. 19:59:55

Solulo:
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson.
Ĉar laŭ scienca esploro 60 procentoj da homaro estas mense malfortaj.

Solulo (Prikaz profila) 17. rujna 2011. 20:12:56

dobri:
Solulo:
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson.
Ĉar laŭ scienca esploro 60 procentoj da homaro estas mense malfortaj.
rido.gif rido.gif rido.gif
60%? Eble 80%

darkweasel (Prikaz profila) 17. rujna 2011. 20:30:00

dobri:
Solulo:
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson.
Ĉar laŭ scienca esploro 60 procentoj da homaro estas mense malfortaj.
Kion signifas "mense malforta" en tiu esploro?

Natrag na vrh