Missatges: 27
Llengua: Esperanto
darkweasel (Mostra el perfil) 20 de setembre de 2011 14.15.43
Chainy:mi tamen ne ŝatas ĝin. gepatr- per si mem ne ŝajnas al mi sufiĉe indiki grupon de kiu oni povas esti ano.
Cetere, Sergio Pokrovskij faris interesan proponon en ReVo pri la vorto gepatrANo, kiu certe estas gramatike ĝusta.
propono: malido.
Chainy (Mostra el perfil) 20 de setembre de 2011 14.39.52
darkweasel:propono: malido.Mi trovis jam ekzistantan diskuton pri 'gepatro' ktp ĉi tie.
Kiel Horsto en tiu fadeno rimarkigis, ankaŭ gepatroj estas idoj!
darkweasel (Mostra el perfil) 20 de setembre de 2011 15.14.12
Chainy:Mi memoras tiun diskuton kaj jam tie skribis ĉion direndan pri tiu argumento.
Kiel Horsto en tiu fadeno rimarkigis, ankaŭ gepatroj estas idoj!
Altebrilas (Mostra el perfil) 26 de setembre de 2011 22.24.16
Chainy:...kaj laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo, oni rajtas forigi la sufikson "-AN".
Cetere, Sergio Pokrovskij faris interesan proponon en ReVo pri la vorto gepatrANo, kiu certe estas gramatike ĝusta.
Do "gepatro" estas gramatike ĝusta.
CQFD.
mihxil (Mostra el perfil) 27 de setembre de 2011 6.10.45
Chainy:Cetere, Sergio Pokrovskij faris interesan proponon en ReVo pri la vorto gepatrANo, kiu certe estas gramatike ĝusta.Eĉ du rimarkoj pri tio tie. ReVo pli kaj pli similas forumon.
Chainy (Mostra el perfil) 27 de setembre de 2011 12.06.31
miĥil:Eĉ du rimarkoj pri tio tie. ReVo pli kaj pli similas forumon.La grandan plejmulton de la komentoj en ReVo faris Sergio Pokrovskij, kaj mi dirus ke ili kutime estas interesaj kaj utilaj.
mihxil (Mostra el perfil) 27 de setembre de 2011 18.23.04
Chainy:Eble en kelkaj okazoj tiaj komentoj povus esti utilaj. Sed en multaj okazoj mi dubas. Ekz. se 'gepatrano' estus vera vorto, kiu preferindus, ĝi simple diru 'vidu ankaŭ ĉe gepatrano'. Sed nun simple estas ia kaprico de Sergio. La vorto laŭ mi tute ne estas uzata, kaj mi do dubas ĉu tio do havu lokon en vortaro. 'Rimarke' aŭ ne. Aliflanke, eble la alternativo, nome ke tiaj uloj simple enRevoigus siajn opiniojn kiel faktojn estas eĉ pli malbona.miĥil:Eĉ du rimarkoj pri tio tie. ReVo pli kaj pli similas forumon.La granda plejmulto de la komentoj en ReVo faris Sergio Pokrovskij, kaj mi dirus ke ili kutime estas interesaj kaj utilaj.
Sed eble ĉi tie estas la malbona loko por tion ĉi diskuti. Evidente mi skribu al la revo-listo mem...