讯息: 27
语言: Esperanto
Chainy (显示个人资料) 2011年9月20日下午2:39:52
darkweasel:propono: malido.Mi trovis jam ekzistantan diskuton pri 'gepatro' ktp ĉi tie.
Kiel Horsto en tiu fadeno rimarkigis, ankaŭ gepatroj estas idoj!
darkweasel (显示个人资料) 2011年9月20日下午3:14:12
Chainy:Mi memoras tiun diskuton kaj jam tie skribis ĉion direndan pri tiu argumento.
Kiel Horsto en tiu fadeno rimarkigis, ankaŭ gepatroj estas idoj!
Chainy (显示个人资料) 2011年9月27日下午12:06:31
miĥil:Eĉ du rimarkoj pri tio tie. ReVo pli kaj pli similas forumon.La grandan plejmulton de la komentoj en ReVo faris Sergio Pokrovskij, kaj mi dirus ke ili kutime estas interesaj kaj utilaj.
mihxil (显示个人资料) 2011年9月27日下午6:23:04
Chainy:Eble en kelkaj okazoj tiaj komentoj povus esti utilaj. Sed en multaj okazoj mi dubas. Ekz. se 'gepatrano' estus vera vorto, kiu preferindus, ĝi simple diru 'vidu ankaŭ ĉe gepatrano'. Sed nun simple estas ia kaprico de Sergio. La vorto laŭ mi tute ne estas uzata, kaj mi do dubas ĉu tio do havu lokon en vortaro. 'Rimarke' aŭ ne. Aliflanke, eble la alternativo, nome ke tiaj uloj simple enRevoigus siajn opiniojn kiel faktojn estas eĉ pli malbona.miĥil:Eĉ du rimarkoj pri tio tie. ReVo pli kaj pli similas forumon.La granda plejmulto de la komentoj en ReVo faris Sergio Pokrovskij, kaj mi dirus ke ili kutime estas interesaj kaj utilaj.
Sed eble ĉi tie estas la malbona loko por tion ĉi diskuti. Evidente mi skribu al la revo-listo mem...