Naar de inhoud

Ĉu gefratoj povas signifi fratoj aŭ fratinoj?

door Tolao, 18 september 2011

Berichten: 27

Taal: Esperanto

darkweasel (Profiel tonen) 20 september 2011 14:15:43

Chainy:
Cetere, Sergio Pokrovskij faris interesan proponon en ReVo pri la vorto gepatrANo, kiu certe estas gramatike ĝusta.
mi tamen ne ŝatas ĝin. gepatr- per si mem ne ŝajnas al mi sufiĉe indiki grupon de kiu oni povas esti ano.

propono: malido. ridulo.gif

Chainy (Profiel tonen) 20 september 2011 14:39:52

darkweasel:propono: malido. ridulo.gif
Mi trovis jam ekzistantan diskuton pri 'gepatro' ktp ĉi tie.

Kiel Horsto en tiu fadeno rimarkigis, ankaŭ gepatroj estas idoj!

darkweasel (Profiel tonen) 20 september 2011 15:14:12

Chainy:
Kiel Horsto en tiu fadeno rimarkigis, ankaŭ gepatroj estas idoj!
Mi memoras tiun diskuton kaj jam tie skribis ĉion direndan pri tiu argumento. rideto.gif

Altebrilas (Profiel tonen) 26 september 2011 22:24:16

Chainy:

Cetere, Sergio Pokrovskij faris interesan proponon en ReVo pri la vorto gepatrANo, kiu certe estas gramatike ĝusta.
...kaj laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo, oni rajtas forigi la sufikson "-AN".
Do "gepatro" estas gramatike ĝusta.
CQFD.

mihxil (Profiel tonen) 27 september 2011 06:10:45

Chainy:Cetere, Sergio Pokrovskij faris interesan proponon en ReVo pri la vorto gepatrANo, kiu certe estas gramatike ĝusta.
Eĉ du rimarkoj pri tio tie. ReVo pli kaj pli similas forumon.

Chainy (Profiel tonen) 27 september 2011 12:06:31

miĥil:Eĉ du rimarkoj pri tio tie. ReVo pli kaj pli similas forumon.
La grandan plejmulton de la komentoj en ReVo faris Sergio Pokrovskij, kaj mi dirus ke ili kutime estas interesaj kaj utilaj.

mihxil (Profiel tonen) 27 september 2011 18:23:04

Chainy:
miĥil:Eĉ du rimarkoj pri tio tie. ReVo pli kaj pli similas forumon.
La granda plejmulto de la komentoj en ReVo faris Sergio Pokrovskij, kaj mi dirus ke ili kutime estas interesaj kaj utilaj.
Eble en kelkaj okazoj tiaj komentoj povus esti utilaj. Sed en multaj okazoj mi dubas. Ekz. se 'gepatrano' estus vera vorto, kiu preferindus, ĝi simple diru 'vidu ankaŭ ĉe gepatrano'. Sed nun simple estas ia kaprico de Sergio. La vorto laŭ mi tute ne estas uzata, kaj mi do dubas ĉu tio do havu lokon en vortaro. 'Rimarke' aŭ ne. Aliflanke, eble la alternativo, nome ke tiaj uloj simple enRevoigus siajn opiniojn kiel faktojn estas eĉ pli malbona.

Sed eble ĉi tie estas la malbona loko por tion ĉi diskuti. Evidente mi skribu al la revo-listo mem...

Terug naar boven