ข้อความ 27
ภาษา: Esperanto
Tolao (แสดงโปรไฟล์) 18 กันยายน 2011, 13:48:30
Mi havas du fratojn kaj nul fratinojn. Iu demandas min: Ĉu vi havas gefratojn?
Ĉu mi respondu JES aŭ NE?
Mi legis tra PMEG. Tie estas tute ne klare ĉu "gefratoj" povas signifi "fratoj aŭ fratinoj" aŭ nur "fratoj kaj fratinoj".
"Grupo de parencoj" diras:
frato → gefratoj = fratino(j) kaj frato(j).Tamen "GE-vortoj estas normale multe-nombraj" diras:
Sed oni iafoje provas streĉi la signifon de GE al la simila signifo “iu ajn el la du seksoj”.Krome, la lernu-vortaro enhavas "gefratoj:Geschwister". Kaj germane "Geschwister" signifas "fratoj kaj/aŭ fratinoj".
Do, ĉu respondi JES aŭ NE?
Sunjo (แสดงโปรไฟล์) 18 กันยายน 2011, 13:54:19
Mi respondus: "Jes, mi havas fraton".
Mi ne respondus: "Ne, mi nur havas fraton."
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 18 กันยายน 2011, 13:59:14
Sxak (แสดงโปรไฟล์) 18 กันยายน 2011, 14:04:08
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 18 กันยายน 2011, 14:08:03
Ŝak:Estas tre strange vidi tiun demandon de germano. Kaj kion vi respondus al la demando "Hast du Geschwistern?"Mi respondus "la vorto Geschwister havas la saman singularon kiel pluralon".
Tolao (แสดงโปรไฟล์) 18 กันยายน 2011, 14:08:30
Tamen, nur ĉar estas tiel en la germana, tio ne signifas ke devas esti same en Esperanto! Ekzemplo: "Ich danke dir für deine Ankunft" NE tradukas al "Mi dankas al vi *POR via alveno", sed al "Mi dankas al vi PRO via alveno.
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 18 กันยายน 2011, 14:09:17
Tolao:Ekzemplo: "Ich danke dir für deine Ankunft" NE tradukas al "Mi dankas al vi *POR via alveno", sed al "Mi dankas al vi PRO via alveno.En Esperanto ja eblas ambaŭ.
Tolao (แสดงโปรไฟล์) 18 กันยายน 2011, 14:14:17
darkweasel:Tolao:Ekzemplo: "Ich danke dir für deine Ankunft" NE tradukas al "Mi dankas al vi *POR via alveno", sed al "Mi dankas al vi PRO via alveno.En Esperanto ja eblas ambaŭ.
Tio estis malbona ekzemplo. Mi legis malnovan forumfadenon pri tio nun.
Tolao (แสดงโปรไฟล์) 18 กันยายน 2011, 14:28:56
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 18 กันยายน 2011, 14:38:50
Tolao:Tamen, vera pruvo ne ekzistas ke JES estas la ĝusta respondo, ĉu?Kian "pruvon" vi volas? Homoj kutime ne estas tiel harfendemaj, ke ili ne komprenos vin. Eĉ matematikistoj.

Pri danki por io PMEG diras, ke ĝi estas ĝusta.