目次へ

Ĉu historiaj periodoj estas internaciaj ?

Altebrilas,2011年10月2日の

メッセージ: 21

言語: Esperanto

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年10月2日 21:34:17

Mi legis la prihistorian lernolibron de mia filo. Tie, mi vidis, ke historio estas dividita laŭ pluraj periodoj:
- prahistorio (ĝis -3000 jatoj, invento de skribo)
- Antikveco (ĝis la disfalo de romia imperio)
- Mezepoko (ĝis 1492, malkovro de Ameriko far Kolombo; aliaj aŭtoroj diras ĝis 1453, disfalo de Konstantinopolo)
- modernaj tempoj (ĝis 1792, franca revolucio)
- nuntempa epoko (ĝis kiam la arĥivoj ne plus estas disponeblaj, t.e. proksimume 1960, poste temas pri aktualaĵoj, ne pri historio)

Mi volus scii: ĉu tiu divido estas la sama en aliaj landoj?

Greedn (プロフィールを表示) 2011年10月3日 4:32:12

preskaŭ tiel en Rusio:

la sama ĝis "modernaj tempoj"

post mezepoko iras Frua nova tempo (de la fino de VX jarcento - ĝis 1792 komenco de la Granda Franca revolucio)

poste Nova tempo - (1792 - 1918 la fino de 1-a monda milito)

kaj la Plej Nova tempo (aŭ Novega tempo - mi dubas pri mia traduko) - (1918 - ĝis niaj tagoj)

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年10月3日 5:12:51

En mia lando la kutima divido estas jena:

[LISTO]
Prahistorio: ĝis la ekesto de urbo, mono kaj skribo; evidente pro tio en malsamaj landoj estas malsamaj datoj por tio, sed en Aŭstrujo la lasta elemento - la skribo - okazis je la enveno de la romianoj.
Antikvo: same kiel en Francujo, ĝis la disfalo de la okcidentromia imperio.
Mezepoko: same kiel en Francujo
Novepoko: ĉio post la mezepoko
Nuntempa epoko: ĉio, pri kio povas ankoraŭ atesti nun vivantaj personoj (do proksimume la lastaj 100 jaroj)[/list]Tamen la franca revolucio por ni ne komencis novan epokon (kvankam ni evidente ja lernas pri ĝi).

mallumcavio (プロフィールを表示) 2011年10月3日 10:43:48

En mia naska lando, Meksiko, estas tute malsame. Ni havas tri grandaj epokoj:

a) Antaŭhispana (antaŭklasika, klasika kaj postklasika).
b) Kolonia (de 1521, disfalo de la meŝika imperio, ĝis 1810, komenco de la militoj por la memstareco).
c) Memstara. (unua imperio, respubliko, reformo, franca invado kaj dua imperio, k.t.p.)

La kolonia kaj memstara epokoj povas kunrilati kun la eŭropaj, sed la antaŭhispana historio estas tute malsama afero.

Ĝis!

jpablo68 (プロフィールを表示) 2011年10月3日 19:07:43

Altebrilas:Mi volus scii: ĉu tiu divido estas la sama en aliaj landoj?
ĉi tie (en Meksiko) principe ni havas
antaŭhispana
Kolonitempo
Postsendependeco
Postrevolucio

Greedn (プロフィールを表示) 2011年10月5日 13:02:41

jpablo68:
Altebrilas:Mi volus scii: ĉu tiu divido estas la sama en aliaj landoj?
ĉi tie (en Meksiko) principe ni havas
antaŭhispana
Kolonitempo
Postsendependeco
Postrevolucio
ŝajnas, ke ĉi-periodoj rilatas al historio de via lando, sed ne mondhistorio. Ĉu en meksikaj lernolibroj oni traktas eventoj en Roma Imperio kaj la Industria revolucio rilate al la Antaŭhispana aŭ Postsendependeca tempoj?

mallumcavio (プロフィールを表示) 2011年10月5日 13:58:17

Greedn:
jpablo68:
Altebrilas:Mi volus scii: ĉu tiu divido estas la sama en aliaj landoj?
ĉi tie (en Meksiko) principe ni havas
antaŭhispana
Kolonitempo
Postsendependeco
Postrevolucio
ŝajnas, ke ĉi-periodoj rilatas al historio de via lando, sed ne mondhistorio. Ĉu en meksikaj lernolibroj oni traktas eventoj en Roma Imperio kaj la Industria revolucio rilate al la Antaŭhispana aŭ Postsendependeca tempoj?
Ĉi tiu fadeno temas pri la internacieco de la historiaj periodoj. Klare niaj lernolibroj traktas pri la cetera mondo, sed ili montras ke la kutimaj eŭropaj historiaj periodoj ne taŭgas por ĉiuj landoj kaj civilizoj. La tiel nomata "mezepoko" estis eŭropa fenomeno, uzi tiun periodon por priskribi epokojn el aliaj landoj estas sensencaĵo. Do, la respondon al la unua demando "Ĉu la historiaj periodoj estas internaciaj?" esta "Ne". Aŭ ne ĉiam.

Ĝis!

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2011年10月6日 6:03:19

La periodoj samas por Usono, se vi anstataŭigu 1776 por 1792.

lbosserman (プロフィールを表示) 2011年10月8日 18:33:32

Strange, en Usono ni lernas pli pri Eŭropa historio ol pri la historio de aliaj Amerikaj landoj. Mi konas pli pri la Roma imperio ol pri la Asteka imperio (de Meksika historio).

Kiam ni lernas pri Usona historio, la periodoj estas similaj al la meksikaj periodoj. Kiam ni lernas pri "internacia" historio, ni lernas plejparte pri Eŭropa historio (kaj la periodoj estas similaj al la periodoj priskribitaj ĉi tie).

Ĉu estas iu ĉi tie kiu konas pri la periodoj historiaj de Afriko, Azio, kaj Suda Ameriko?

Greedn (プロフィールを表示) 2011年10月8日 20:16:30

lbosserman: Kiam ni lernas pri "internacia" historio, ni lernas plejparte pri Eŭropa historio (kaj la periodoj estas similaj al la periodoj priskribitaj ĉi tie).
tio estas evidente. Tre ofte eŭrora historio difinis sorton de la mondo, kaj la plej grava estas ke nuna mondo elkreskis el eŭropa historio plejparte. Roma imperio plie influis Usonan ŝtaton ol la Asteka

先頭にもどる