Ĉu historiaj periodoj estas internaciaj ?
글쓴이: Altebrilas, 2011년 10월 2일
글: 21
언어: Esperanto
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 10월 2일 오후 9:34:17
- prahistorio (ĝis -3000 jatoj, invento de skribo)
- Antikveco (ĝis la disfalo de romia imperio)
- Mezepoko (ĝis 1492, malkovro de Ameriko far Kolombo; aliaj aŭtoroj diras ĝis 1453, disfalo de Konstantinopolo)
- modernaj tempoj (ĝis 1792, franca revolucio)
- nuntempa epoko (ĝis kiam la arĥivoj ne plus estas disponeblaj, t.e. proksimume 1960, poste temas pri aktualaĵoj, ne pri historio)
Mi volus scii: ĉu tiu divido estas la sama en aliaj landoj?
Greedn (프로필 보기) 2011년 10월 3일 오전 4:32:12
la sama ĝis "modernaj tempoj"
post mezepoko iras Frua nova tempo (de la fino de VX jarcento - ĝis 1792 komenco de la Granda Franca revolucio)
poste Nova tempo - (1792 - 1918 la fino de 1-a monda milito)
kaj la Plej Nova tempo (aŭ Novega tempo - mi dubas pri mia traduko) - (1918 - ĝis niaj tagoj)
darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 3일 오전 5:12:51
[LISTO]
Prahistorio: ĝis la ekesto de urbo, mono kaj skribo; evidente pro tio en malsamaj landoj estas malsamaj datoj por tio, sed en Aŭstrujo la lasta elemento - la skribo - okazis je la enveno de la romianoj.
Antikvo: same kiel en Francujo, ĝis la disfalo de la okcidentromia imperio.
Mezepoko: same kiel en Francujo
Novepoko: ĉio post la mezepoko
Nuntempa epoko: ĉio, pri kio povas ankoraŭ atesti nun vivantaj personoj (do proksimume la lastaj 100 jaroj)[/list]Tamen la franca revolucio por ni ne komencis novan epokon (kvankam ni evidente ja lernas pri ĝi).
mallumcavio (프로필 보기) 2011년 10월 3일 오전 10:43:48
a) Antaŭhispana (antaŭklasika, klasika kaj postklasika).
b) Kolonia (de 1521, disfalo de la meŝika imperio, ĝis 1810, komenco de la militoj por la memstareco).
c) Memstara. (unua imperio, respubliko, reformo, franca invado kaj dua imperio, k.t.p.)
La kolonia kaj memstara epokoj povas kunrilati kun la eŭropaj, sed la antaŭhispana historio estas tute malsama afero.
Ĝis!
jpablo68 (프로필 보기) 2011년 10월 3일 오후 7:07:43
Altebrilas:Mi volus scii: ĉu tiu divido estas la sama en aliaj landoj?ĉi tie (en Meksiko) principe ni havas
antaŭhispana
Kolonitempo
Postsendependeco
Postrevolucio
Greedn (프로필 보기) 2011년 10월 5일 오후 1:02:41
jpablo68:ŝajnas, ke ĉi-periodoj rilatas al historio de via lando, sed ne mondhistorio. Ĉu en meksikaj lernolibroj oni traktas eventoj en Roma Imperio kaj la Industria revolucio rilate al la Antaŭhispana aŭ Postsendependeca tempoj?Altebrilas:Mi volus scii: ĉu tiu divido estas la sama en aliaj landoj?ĉi tie (en Meksiko) principe ni havas
antaŭhispana
Kolonitempo
Postsendependeco
Postrevolucio
mallumcavio (프로필 보기) 2011년 10월 5일 오후 1:58:17
Greedn:Ĉi tiu fadeno temas pri la internacieco de la historiaj periodoj. Klare niaj lernolibroj traktas pri la cetera mondo, sed ili montras ke la kutimaj eŭropaj historiaj periodoj ne taŭgas por ĉiuj landoj kaj civilizoj. La tiel nomata "mezepoko" estis eŭropa fenomeno, uzi tiun periodon por priskribi epokojn el aliaj landoj estas sensencaĵo. Do, la respondon al la unua demando "Ĉu la historiaj periodoj estas internaciaj?" esta "Ne". Aŭ ne ĉiam.jpablo68:ŝajnas, ke ĉi-periodoj rilatas al historio de via lando, sed ne mondhistorio. Ĉu en meksikaj lernolibroj oni traktas eventoj en Roma Imperio kaj la Industria revolucio rilate al la Antaŭhispana aŭ Postsendependeca tempoj?Altebrilas:Mi volus scii: ĉu tiu divido estas la sama en aliaj landoj?ĉi tie (en Meksiko) principe ni havas
antaŭhispana
Kolonitempo
Postsendependeco
Postrevolucio
Ĝis!
RiotNrrd (프로필 보기) 2011년 10월 6일 오전 6:03:19
lbosserman (프로필 보기) 2011년 10월 8일 오후 6:33:32
Kiam ni lernas pri Usona historio, la periodoj estas similaj al la meksikaj periodoj. Kiam ni lernas pri "internacia" historio, ni lernas plejparte pri Eŭropa historio (kaj la periodoj estas similaj al la periodoj priskribitaj ĉi tie).
Ĉu estas iu ĉi tie kiu konas pri la periodoj historiaj de Afriko, Azio, kaj Suda Ameriko?
Greedn (프로필 보기) 2011년 10월 8일 오후 8:16:30
lbosserman: Kiam ni lernas pri "internacia" historio, ni lernas plejparte pri Eŭropa historio (kaj la periodoj estas similaj al la periodoj priskribitaj ĉi tie).tio estas evidente. Tre ofte eŭrora historio difinis sorton de la mondo, kaj la plej grava estas ke nuna mondo elkreskis el eŭropa historio plejparte. Roma imperio plie influis Usonan ŝtaton ol la Asteka