Al la enhavo

Ĉu - kaj kiel - agi kontraŭ la dominado de la angla?

de cellus, 2011-oktobro-08

Mesaĝoj: 50

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2011-oktobro-08 16:26:23

Antaŭ proksimume unu jaro konata sveda ekonomisto Marian Radetzki kaŭzis akrajn diskutojn kiam li en artikolo en sveda matena ĵurnalo proponis ke Svedio transiru al la angla lingvo.

Liaj racioj por tio estis ke Svedio estas malgranda lando tre dependa de eksporto kaj internaciaj rilatoj, kaj Svedio ne povas malŝpari al si la eblecon scii la anglan lingvon pli bone, kaj tiam la sveda lingvo estas nura balasto!

Li estis forte atakata de ĉiuj flankoj. Svedoj ne parolas la anglan lingvon tiel bone kiel ili mem ofte volas imagi. Televido kaj radio eliris kaj demandis homojn ĉu ili scias tiun aŭ alian vorton en la angla lingvo kaj la Sveda akademio (kiu disdonas la nobelpremiojn) diris ke la sveda lingvo estas tiom valora, ke estas tiom da vortoj por kiuj ni ne facile trovas anglajn korespondaĵojn. Kaj kompreneble ke ni ne parolos la anglan lingvon kiel angloj. Oni ne konsideris la fakton ke eĉ ne usonanoj povas paroli la anglan lingvon kiel britoj!

Mi skribis en la alia fadeno – kiun mi ne uzos, ĉar mi faris ridindan eraron en la temlinio – ke mi estis inspirita pri tiu diskuto de la pola grupo, kies mesaĝojn mi kelkfoje legas kaj provas respondi, sed mi pensas ke la diskuto povas interesigi ankaŭ ne-pollingvajn lernuanojn.

La angla lingvo ne havas la saman fortan penetron en Polio kiel en Svedio, t.e. laŭ miaj observoj.

Dum svedo ĉiutage aŭdas la anglan lingvon en sia televidilo, la pola telespektanto aŭdas polan aktoron kiu legas la replikojn en ekzemple alilingva filmo. Do ne estas plena sinkronizo kiel en Germanio. Tiu metodo havas siajn avantaĝojn kompare al subtekstoj (subtitoloj), sed la malavantaĝo estas ke oni ne bone aŭdas la originalan sonon, kaj tiel havas la eblecon ekzerci la abuskultadon de la angla lingvo (aŭ iu alia lingvo pri kiu oni havas intereson).

Do tio estas la elirpunkto. Ĉu indas lukti kontraŭ la angla lingvo aŭ akcepti la situacion? Jen la demando.

Persone mi opinias ke por mi esperanto estas bonega komplemento al la angla lingvo, ĉar kun tiuj personoj kun kiuj mi povas uzi esperanton, ĝi donas al mi multe pli grandan liberecon ol mi havas uzante la anglan aŭ la polan (kiun mi ankaŭ iagrade scias).

Se esperanto havus la saman staton kaj uzon kiel la angla nuntempe, ĝi eble estus pli granda minaco al la naciaj lingvoj ol la angla!

Do malamiko aŭ ne, gesinjoroj?

maratonisto (Montri la profilon) 2011-oktobro-08 20:43:24

Mi proponus, ke en Svedio onui enkonduku esperanton en lernejojn kiel plenrajtan elekteblan fremdlingvon. Mi estas scivolema, ĉu la angla povos subpremi Esperanton.

barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-08 21:50:46

cellus:...Se esperanto havus la saman staton kaj uzon kiel la angla nuntempe, ĝi eble estus pli granda minaco al la naciaj lingvoj ol la angla!...
Vi tute eraras. Esperanto estas nur helpa lingvo por interkomunikiĝi kun eksterlandanoj - ne por paroli kun samlandanoj. Tial Esperanto povas konservi la multlingvecon de la mondo - kaj la angla ĝin nur detruas. Nun la angla detruas la belan svedan lingvon - se ĝi malaperos, malaperos ankaŭ Svedoj, kaj tio estos la granda malutilo al la monda kulturo.

Esperanto ne estas kiel la angla lingvo. La duan oni devas lerni multajn longajn jarojn kaj poste uzi ĝin ofte, por ke oni ne forgesu ĝin. Ĉar esparanto estas pli simpla ol la angla lingvo, oni ne devas dediĉi tiajn grandajn risurcojn por ĝia akiro kaj posta uzo. Tial Esperanto ne forpuŝos ian nacian lingvon, ĉar ĝi povas konkorde ekzisti en la homa menso.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-oktobro-09 06:33:25

cellus:Se esperanto havus la saman staton kaj uzon kiel la angla nuntempe, ĝi eble estus pli granda minaco al la naciaj lingvoj ol la angla!

Do malamiko aŭ ne, gesinjoroj?
Mi opinias, amiko Cellus, ke la venontaj jarcentoj svedoj plu parolos la svedan, poloj la polan, hispanoj la hispanan, ktp. Tute simple ĉar la homamasoj, ĝenerale, ne interesiĝas pri fremdaj lingvoj (tio estas nur afero de kelkaj senkapuloj kiel ni). Krome, eĉ la devigado lerni la anglan lerneje (kiel en Hispanujo), servas al nenio, ĉar la lingvo estas tiel ege malfacila, ke kiam la lernejanoj finas siajn studojn, ili ne kapablas enĉenigi parole eĉ unu simplan frazon anglalingve.

Mi kredas ke la samo okazus kun esperanto, se tiu ĉi estus instruita en lernejoj.

La simpla strata homo ne bezonas paroli ĉiutage eksterlandan lingvon, nur sian gepatran. Kaj tio restos tiel, laŭ mi, "in secula seculorum".

Amike el Hispanalando.

cellus (Montri la profilon) 2011-oktobro-09 06:43:44

barat:

Vi tute eraras. Esperanto estas nur helpa lingvo por interkomunikiĝi kun eksterlandanoj - ne por paroli kun samlandanoj.
Prave, tiel ni ofte argumentis favore al esperanto, la demando nur estas ĉu ni vere pravas.

Konsideru la fakton ke esperanto estas la sola lingvo kiun mi priscias kie ne estas ia speciala avantaĝo esti denaska parolanto!

Okazis antaŭe ke lando ŝanĝis la oficialan lingvon. Komparu Finlandon kaj Irlandon! En Finlando oni, jam kiam Finlando estis aŭtonoma parto de la rusa imperio, antaŭenigis la suomian (finnan) lingvon kaj oni je tia grado sukcesis fari tion ke nuntempe ĉiam malpli da homoj parolas la svedan lingvon, kvankam ĝi leĝe estas egalrajta kun la suoma lingvo! Multaj junuloj preferas lerni la anglan anstataŭ la svedan lingvon. Kaj eĉ se mi kiel svedlingvulo povus prezenti multajn kialojn kial junulo elektu la svedan lingvon en la lernejo, mi bone povas kompreni, se ĝi elektos la anglan.

Kiel dirite: Komparu kun Irlando. La lando faris militon kontraŭ Britio por sia libereco, kaj tamen la ira lingvo kondukas senesperan lukton kontraŭ la angla lingvo. Mia impreso estas ke la ira lingvo funkcias kiel markilo de la nacia identeco.

Diris al mi eksterlanddevena amiko en Svedio, ke li miris, ke la instruistoj de lia infano diris ke ili povas skribi kiel ajn, "eta eraro en la sveda ne gravas" (!) sed "pri la angla ili postulas perfektecon!"

Jam la sveda politika elito legas ekzemple Financial Times! Iu ministerio mendis ian esploron pri la efikiveco de la administrado. La materialo elfluis al iu vespera sensacia ĵurnalo – tiu materialo estis en la angla.

Imagu nun ke vi anstataŭ la angla havus esperanton. Pli facila lingvo; vi ne devas esti denaska parolanto por bone uzi esperanton. ĉu la risko ne estus ke se estus kelkaj eksterlandanoj en via grupo, ke vi ne tiam transirus al esperanto "poor ke ĉiu komprenu!" (?) La signoj pri risko jam estas! Konsideru la kondamnadon de "krokodilado" dum esperantaj kongresoj!

Mi cerbumas, ĉu esperanto, uzata kiel la angla lingvo nuntempe, eble povus ŝanĝi la fokuson al la anglalingvaj landoj ankaŭ al aliaj partoj de la mondo.

barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-09 07:46:19

cellus:...Kiel dirite: Komparu kun Irlando. La lando faris militon kontraŭ Britio por sia libereco, kaj tamen la ira lingvo kondukas senesperan lukton kontraŭ la angla lingvo. Mia impreso estas ke la ira lingvo funkcias kiel markilo de la nacia identeco.
Jes, la angla lingvo estas la invadanto, ne helpanto, tial la irlandanoj devas batali kontraŭ la angloj invadantaj ilian landon per la angla lingvo. Esperanto ne invadas, sed helpas interkomunikiĝi kun exterlandanoj. Kaj eksterlandanoj ankaŭ ne parolas denaske esperantan lingvon - ili ne uzas ĝin inter si. Por ili ĝi estas ankaŭ nur helpa lingvo por paroli kun vi, ĉar ili ne scias la svedan. Tio ĉi estas la stabiligilo de la lingvaj rilatoj. Ĉuj havus siajn proprajn gepatrajn lingvojn kaj ankaŭ esperanton por eksterlandanoj. Tio ĉi estus sana kaj justa internacia situacio. Ne kiel la hodiaŭa kun la deviga angla lingvo por ĉiuj.

qwertz (Montri la profilon) 2011-oktobro-09 09:40:21

maratonisto:
Mi proponus, ke en Svedio onui enkonduku esperanton en lernejojn kiel plenrajtan elekteblan fremdlingvon. Mi estas scivolema, ĉu la angla povos subpremi Esperanton.
Oni ankaŭ uzas Esperanto lingvo por savi angla denasklingvo. Internacia anglalingvo kiel uzas de maldenaskuloj stumpiĝas denaskeca anglalingvo. Jam ekzistas multajn de situaciojn en Eŭropa Parlamento, ĉe tie, angla denaskulo ne komprenas, pri kio parolas maldenaskulojn uzi stumpeca versiono de internacia anglalingvo. Tio estas opinio de ĉefulo (li estas angla denaskulo) de DG interpretation, kiu estas respondiĝe, ke viva tujlingvointerpreto funkcias ĉe Eŭropa Unio. Do, ankaŭ ekzistas multaj de angla denaskulojn, kiujn ne ĝojas, ke oni uzas stumpeca angla lingvo kiel internacia lingvo.

Maalouf-raporto tre detale diskutas tion aferon.

http://ec.europa.eu/education/languages/archive/do... (pdf dosiero)

http://ec.europa.eu/education/languages/archive/do...

Interŝanĝu lingvokodo ekzemple germana lingvokodo "de" kun lingvokodo vi preferus ekzemple "pl" aŭ "en" k.t.p. Oni trovus taŭgajn lingvokodojn ĉie-tie.

Solulo (Montri la profilon) 2011-oktobro-09 10:07:55

Mi jam estas tro laca kaj enuigita por ripeti la "kontraŭ-anglan" argumentojn kiujn mi uzis en la pola fadeno, sed... breve;

1. Malantaŭ la angla lingvo staras konkreta kulturo kaj nacio(j). Ties lernado ne implikas liberan elekton. Vole-nevole, aŭ pli nevole ol vole oni DEVAS lerni la anglan. Oni DEVAS lerni la anglan por akiri bonan laboron,ktp.
Kaj mi (kaj eble aliaj personoj ne ŝatas esti DEVIGITAJ por lerni iun ajn etnan lingvon.

2.Ĉiu infano kiu naskiĝas en Britujo, Usono ktp jam denaske havas la avantaĝon kaj superecon de sendolore akiri la anglan dume la infanoj de hungaroj, poloj,bulgaroj ktp, ktp DEVAS perdi tempon, monon, plenumi diversajn, malfacilajn ekzamenojn por...
Kie estas la justeco? Ni luktas por justeco kaj egalaj rajtoj.

3. La neutrala Esperanto solvas problemon. Amen.

Fine, la samideano barat pravas. rideto.gif

qwertz (Montri la profilon) 2011-oktobro-09 10:22:29

Solulo:
2.Ĉiu infano kiu naskiĝas en Britujo, Usono ktp jam denaske havas la avantaĝon kaj superecon de sendolore akiri la anglan dume la infanoj de hungaroj, poloj,bulgaroj ktp, ktp DEVAS perdi tempon, monon, plenumi diversajn, malfacilajn ekzamenojn por...
Kie estas la justeco? Ni luktas por justeco kaj egalaj rajtoj.
Ekzistas multaj de motivoj lerni Esperanto. Mi persone, la denaskiĝeca temapunkto ne motivigas min lerni Esperanto lingvo. Mi ankaŭ jam renkontiĝis du esperantlingva denaskulojn. Mi ne sentis samerajtece dum konversacio kun tiujn personojn. Do, estas sama situacio kun iujn denaskulojn. Ne temas, se angla aŭ esperanto aŭ ... denaskulojn.

Solulo:
3. La neutrala Esperanto solvas problemon. Amen.
Mi ne havas emocia ligilo al (religia) "Amen"-koncepton. Iojn estas diskuteble. Por mi ne ekzistas ferma diskuto. Mi ankaŭ ne ŝatas halto de radikadon.

mihxil (Montri la profilon) 2011-oktobro-09 10:48:47

Solulo: 3. La neutrala Esperanto solvas problemon.
Mi rekomendas almenaŭ uzi la us-modon ĉi tie. Nuntempe Esperanto ankoraŭ solvas nenion ajn. Ĝi estas hobio parolata de malgranda grupo de naivuloj, dum ke restas la fakto ke lerni la anglan estas tre utile, kaj prave devigita fako en la lernejoj.

Reen al la supro