Al la enhavo

Ĉu - kaj kiel - agi kontraŭ la dominado de la angla?

de cellus, 2011-oktobro-08

Mesaĝoj: 50

Lingvo: Esperanto

Solulo (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 10:14:05

barat:

Pole "OSRAM" signifas - mi fekas sur tio.
Hispane "NOVA" signifas - ne funcias.
Tio pensigas mi pri alia amuza ebleco. Eblas, ke ekzistaz iu Franco kies nomo estas Pierre Dole kun la fina "e" prononcata. (Doles, Dolais, )
Tiu povrulo ne povus ekzisti en Pollando. Kaj se li estis fama politikisto...
Karaj gesinjoroj, mi prezentas al vi la ministron Pierre Dole. (pol. mi fikas)

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 11:57:26

barat:
Kaj certa insekto esperante - fortifikulo?
Forfikulo fakte.

qwertz (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 15:21:51

Mevido:
antoniomoya:La simpla strata homo ne bezonas paroli ĉiutage eksterlandan lingvon, nur sian gepatran. Kaj tio restos tiel, laŭ mi, "in secula seculorum".
Vi tute pravas, mi estas tutakorda kun vi! La "simpla strata homo" ja ne zorgas pri aliaj lingvoj.
Estas iom da orgojlece kaj kontraŭe de homaranisma ideo, ĉu ne?

barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 15:37:17

darkweasel:
barat:
Kaj certa insekto esperante - fortifikulo?
Forfikulo fakte.
Dankon, mi havis eraron en mia vortaro

PIV:

forfikulo: (Forficula) Genero de insektoj el la ordo de dermapteroj, kies abdomeno finiĝas per granda sed malforta pinĉilo.

cellus (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 16:07:56

Ni lasas iom la temon kaj tuŝas tie ĉi interesan kampon. Iu mia amiko tre ŝatas legi hungarajn vortarojn, ĉar li ricevas multan nutraĵon al sia fantazio. La vorto "kucsol" li legas kiel "kuksol" kio svede fariĉas "kaca suno" anstataŭ la korekta "kaŭri" se mi bone memoras.

La hungara "bögő" signifas "kontrabaso" sed por svedo ĝi sonas kiel "gejinsulo"!

Kaj fama fariĝis la germana aŭtoreparejo "Auto-Knull" kio en sveda orelo fariĝas "aŭto-fikado"!

Lingvoj estas, kiel vi vidas kelkfoje tre interesa kampo!

barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 16:29:54

cellus:Ni lasas iom la temon kaj tuŝas tie ĉi interesan kampon. Iu mia amiko tre ŝatas legi hungarajn vortarojn, ĉar li ricevas multan nutraĵon al sia fantazio. La vorto "kucsol" li legas kiel "kuksol" kio svede fariĉas "kaca suno" anstataŭ la korekta "kaŭri" se mi bone memoras.

La hungara "bögő" signifas "kontrabaso" sed por svedo ĝi sonas kiel "gejinsulo"!

Kaj fama fariĝis la germana aŭtoreparejo "Auto-Knull" kio en sveda orelo fariĝas "aŭto-fikado"!

Lingvoj estas, kiel vi vidas kelkfoje tre interesa kampo!
Jes, jes, "barát" hungare signifas amiko, tial mi prenis tiun ĉi vorton.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 16:30:15

cellus:Ni lasas iom la temon kaj tuŝas tie ĉi interesan kampon. Iu mia amiko tre ŝatas legi hungarajn vortarojn, ĉar li ricevas multan nutraĵon al sia fantazio. La vorto "kucsol" li legas kiel "kuksol" kio svede fariĉas "kaca suno" anstataŭ la korekta "kaŭri" se mi bone memoras.

La hungara "bögő" signifas "kontrabaso" sed por svedo ĝi sonas kiel "gejinsulo"!

Kaj fama fariĝis la germana aŭtoreparejo "Auto-Knull" kio en sveda orelo fariĝas "aŭto-fikado"!

Lingvoj estas, kiel vi vidas kelkfoje tre interesa kampo!
Kaj ŝajne äppelkaka en la sveda estas pomkuko. Al germanlingvanoj tiu nomo malbongustigos tiun kukon, eĉ se ĝi estas bonege farita - la lasta parto sonas tro simila al la germanlingva Kacke, kiu estas malformala (sed ne tre vulgara) vorto por feko.

cellus (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 16:51:32

Mi povas imagi ke en grandaj landoj kiel Brazilo, Francio, Germanio kaj ankaŭ Pollando la bezono de la angla lingvo ne estas tiel forte sentata, sed en malgranda lando kiel Svedlando kaj Nederlando la proksimeco de la angla lingvo estas multe pli sentebla, ĉar tio estas la lingvo kiun multaj eksterlandanoj uzos.

En mia junaĝo la germanaj turistoj kiuj vizitis Uppsala, mia naskiĝurbo, kiun mi daŭrige nomos Upsalo, parolis la germanan lingvon. Nuntempe ili parolas angle, demandante iun informon. En la loka vendejo mi ofte aŭdas eksterlandanojn kiuj parolas la anglan al la kasistinoj, kiuj bone komprenas kaj povas respondi.

En la historio de la sveda lingvo okazis jam unu fojon forta kolido kun alia lingvo, nome la malaltgermana (Plattdeutsch). En la tempospaco de unu jarcento la lingvo tute ŝanĝiĝis. Tekstoj el la 13-a jarcento estas tre malfacilaj por hodiaŭa svedo sed de la 14-a jarcento ili jam estas multe pli facile kompreneblaj. Sendube la kolido kun la angla tre influos al la vortaro, sed ĝi ne signifos ke svedoj finos paroli la svedan lingvon eĉ se ĝi ne plu estus uzata en la lernejoj.

Ankoraŭ la situacio estas tiu, ke denaskaj anglalingvuloj kiuj venas al Svedio por loĝi tie plej ofte lernas la lingvon. Mi persone renkontis kaj tiajn kiuj lernis bone paroli la lingvon kaj tiajn kiuj nur lernis kompreni ĝin sed ili mem parolis angle.

La argumento ke oni ŝirmu sian lingvon kontraŭ la influo de nedenaskuloj kiuj faras erarojn en ĝi, probable estas erare pensita, ĉar jam la infanoj de enmigrintoj lernas la svedan lingvon perfekte, se ili ne vivas en medio, kie la homoj izoligas sin de la ĉirkaŭa socio.

Principe la anglan lingvon ne disvastigas angloj kaj usonanoj sed ankaŭ ĉiuj aliaj nedenaskuloj kiuj uzas ĝin, ĉar tio estas la lingvo kiun la plej multaj homoj ŝajnas scii (almenaŭ en Eŭropo).

La etnaj lingvoj restos tiom longe kiom homoj volos uzi ilin. Se ili ne volos uzi ilin, nek lernejoj nek leĝoj povos eviti tion! Do ni ni provu kontraŭbatali la anglan lingvon sed ni utiligu la bonajn ecojn de esperanto. Ni ja okupiĝas pri esperanto, ĉar ĝi evidente havas valorojn kiujn ni alte taksas.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 17:43:07

cellus:
Principe la anglan lingvon ne disvastigas angloj kaj usonanoj sed ankaŭ ĉiuj aliaj nedenaskuloj kiuj uzas ĝin, ĉar tio estas la lingvo kiun la plej multaj homoj ŝajnas scii (almenaŭ en Eŭropo).
Jes, kaj ankaŭ mi en lando, kies lingvon mi tute ne parolas, provas per la angla.

Tio povas funkcii malsamgrade. Antaŭ iom pli ol monato mi estis - sen ajna scio de la slovaka - en Bratislavo kaj volis aĉeti trajnbileton en la ĉefa stacidomo por reiri al Vieno. Mi jam havis bileton validan por la tuta Aŭstrujo kaj tial bezonis bileton nur ĝis la landlimo inter Aŭstrujo kaj Slovakujo (do la Aŭstruja urbo Marchegg). Mi tute klare vortigis mian deziron en la angla (only to Marchegg, to the Austrian border), sed la vendisto ŝajne tute ne komprenis kaj diris, ke io tia ne ekzistas, sed ke mi ja povas aĉeti bileton al Vieno. Bonŝance tiumomente venis tre helpema juna virino pli bone parolanta la anglan, kiu klarigis al la vendisto en la slovaka, kion mi volas - kaj tiam tio bonŝance funkciis.

Mi ĝis nun demandas min, kio malklaris pri only to Marchegg, to the Austrian border, because I have a ticket that is valid for the whole of Austria. Ŝajne tio ne estas inter la kutimaj mendoj de eksterlandanoj al slovakaj biletvendistoj. rido.gif

barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 19:14:25

darkweasel:Mi ĝis nun demandas min, kio malklaris pri only to Marchegg, to the Austrian border, because I have a ticket that is valid for the whole of Austria. Ŝajne tio ne estas inter la kutimaj mendoj de eksterlandanoj al slovakaj biletvendistoj. rido.gif
Oni simple trompis vin, ke la angla lingvo estas internacia kaj ĉie bone komprenata. Tio estas la respondo. Venu al Pollando kaj vojaĝu al iu malgranda urbo - tie vi entute ne povos komunikiĝi angle, nur pole. La kutimaj homoj ne komprenas la anglan, se temas pri io pli komplika ol simpla frazo. Kaj via problemo ne estis tiel simpla. Anstataŭ klarigi la tutan aferon ĉe la biletvendejo, vi devis nur diri: "one ticket to Marchegg". Plua klarigo nur konfuzis la oficiston kaj li simple stultiĝis.

Reen al la supro