Al la enhavo

Ĉu - kaj kiel - agi kontraŭ la dominado de la angla?

de cellus, 2011-oktobro-08

Mesaĝoj: 50

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 19:29:13

barat:Oni simple trompis vin, ke la angla lingvo estas internacia kaj ĉie bone komprenata.
Trompis?! demando.gif

barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 19:35:05

Chainy:
barat:Oni simple trompis vin, ke la angla lingvo estas internacia kaj ĉie bone komprenata.
Trompis?! demando.gif
Ne, Chainy. La vero estas, ke la angla lingvo estas ĈIE bone komprenata. Tio estas LA GRANDA TROMPO, kiu daŭras kaj daŭras senĉese.

PS: Ĉu vi havas ion interesantan por aldoni al la diskuto aŭ ĉu vi nur volas inciti homojn, kiel vi kutimas?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 19:45:01

barat:Anstataŭ klarigi la tutan aferon ĉe la biletvendejo, vi devis nur diri: "one ticket to Marchegg". Plua klarigo nur konfuzis la oficiston kaj li simple stultiĝis.
Pri tio mi ja pensis, sed forĵetis tiun ideon pensante, ke la vendisto (cetere temis pri virino rido.gif ) eble ne scias, ke Marchegg ne plu estas en Slovakujo (sed atendas slovakan urbon).

Solulo (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 19:47:34

barat:

Venu al Pollando kaj vojaĝu al iu malgranda urbo - tie vi entute ne povos komunikiĝi angle, nur pole.
Jes.Tio estas vero. Dank'al Dio estas landoj iamaniere rezistaj kaj imunaj al la kompleta "angligieco". Mi ne komentas ĉu tio estas ia pozitiva aŭ negativa eco.
Tamen mi volus rimarki, ke estas nacioj kiuj pro la malalta kvanto de parolantoj estas kondamnitaj al la lernado de fremdaj lingvoj. Mi pensas pri Litovoj, Estonoj, Finnoj, kaj aliaj.
Mi volus scii ĉu oni povus iel difini tiun limiton laŭ la kvanto de parolantoj. 5 miljonojn? 10? 15?

Chainy (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 19:52:36

barat:Ne, Chainy. La vero estas, ke la angla lingvo estas ĈIE bone komprenata. Tio estas LA GRANDA TROMPO, kiu daŭras kaj daŭras senĉese.
?!

Mi pensas, ke ĉiuj bone scias ke la angla ne estas ĉie bone komprenata. Do, kial vi skribas tion al ni, kvazaŭ vi nur hieraŭ ekkonsciis pri tio?

Neniu trompas iun ajn. Via komento estas ankoraŭ pli amuza, ĉar antaŭ nelonge vi pro iu stranga kialo akuzis min pri troa emo elpensi konspiro-teoriojn! Kaj nun vi parolas pri iu 'granda trompo'!

Mi scias kio daŭras senĉese - via stranga kaj tedega kontraŭ-angla blablaado. Ĉu vi pensas, ke tio vere helpas? Ne. Neniu interesiĝas pri tiaj stultaĵoj. Ne-Esperantistoj certe ne intereŝiĝas pri tio. Do ĉesu ridindigi nin Esperantistojn.

barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 19:59:31

darkweasel:
barat:Anstataŭ klarigi la tutan aferon ĉe la biletvendejo, vi devis nur diri: "one ticket to Marchegg". Plua klarigo nur konfuzis la oficiston kaj li simple stultiĝis.
Pri tio mi ja pensis, sed forĵetis tiun ideon pensante, ke la vendisto (cetere temis pri virino rido.gif ) eble ne scias, ke Marchegg ne plu estas en Slovakujo (sed atendas slovakan urbon).
Eble ŝi ne komprenis vian elparolon kaj pensis ke temas pri iu urbo en Slovakio.

Solulo (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 20:08:34

Chainy:
Neniu trompas iun ajn. Via komento estas ankoraŭ pli amuza, ĉar antaŭ nelonge vi pro iu stranga kialo akuzis min pri troa emo elpensi konspiro-teoriojn! Kaj nun vi parolas pri iu 'granda trompo'!
Perdonu Chainy. Vi estas tro serioza. Ĉu vi ne komprenas sarkasmon kaj ironion.
Ridetu iomete, ridetu. rideto.gif

Chainy (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 20:34:58

Solulo:Perdonu Chainy. Vi estas tro serioza. Ĉu vi ne komprenas sarkasmon kaj ironion.
Ŝajne vi mem ne komprenas sarkasmon aŭ ironion. Relegu malrapide la komentojn de Geo63 ("barat").

Solulo (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 20:44:51

Chainy:
Solulo:Perdonu Chainy. Vi estas tro serioza. Ĉu vi ne komprenas sarkasmon kaj ironion.
Ŝajne vi mem ne komprenas sarkasmon aŭ ironion. Relegu malrapide la komentojn de Geo63 ("barat").
O! Kion mi legas? Vi estas ege militanta.

Estas evidentaĵo ke mi pretas subteni mian samlandanon,(Geo63-barat) kiu pravas.
Ĉu vi volas militon? rido.gif
Oni surĉevaligu! Sabro en la manon!!! rido.gif

targanook (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 21:18:47

Solulo:
Chainy:
Solulo:Perdonu Chainy. Vi estas tro serioza. Ĉu vi ne komprenas sarkasmon kaj ironion.
Ŝajne vi mem ne komprenas sarkasmon aŭ ironion. Relegu malrapide la komentojn de Geo63 ("barat").
O! Kion mi legas? Vi estas ege militanta.

Estas evidentaĵo ke mi pretas subteni mian samlandanon,(Geo63-barat) kiu pravas.
Ĉu vi volas militon? rido.gif
Oni surĉevaligu! Sabro en la manon!!! rido.gif
Se Chainy eperas, la diskuto nepre devas finiĝi, ĉar la atmosfero jam odoras malbone. Li konkludas, ke malicaj poloj volas atake konkeri Anglujon kaj perforte devigi ĉiujn anglojn nepre ke ili parolu esperante. Pro tiu sekreta tasko ni parolas malbone pri la angla lingvo.

Reen al la supro